Rekte al la artikolo

Ŝtonetoj Barlastonaj

<<  [938]  >>

Hannah kaj Matthew Telllier

Ŝtonetoj Barlastonaj. Redaktis Arnold Pitt, kun antaŭvorto de Paŭlo Gubbins.

La libreto enhavas unikan kolekton de rakontoj, eseoj kaj informoj, verkitaj de partoprenintoj de la 36-a somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College. Leganto povas elekti inter diversstilaj verkaĵoj, kies temoj spegulas la pensojn kaj proprajn vidpunktojn de la ses aŭtoroj.

Multon ni jam aŭdis pri Barlastono, kaj leginte la titolon, kaj sciante ke verkis la enkondukon Paul Gubbins, ni antaŭĝuis amuzajn rakontojn kaj historietojn pri okazaĵoj ĉe la kolegio mem. Fakte, nur unu el la sep verkoj rekte rilatas al tiu loko. Ni ĝuis legi la plej multon el la eseoj – nur unu vere ne plaĉis, sed ankaŭ tio estas persona vidpunkto nia. Ni iom perdiĝis en la multfoja uzo de anglaj loknomoj dum iuj rakontoj, ĉar ne konante la lokojn ni ne povis vere orientiĝis. Pro tio ni rimarkis, ke oni ne ĉiam zorgis pri traduko de anglaj loknomoj en taŭgan Esperantan formon, kiu povus ĝeni ne anglan leganton. Krome, ni rimarkis kelkajn tajperarojn kaj strangaĵojn.

La libreto certe atestas pri bonega laboro farita dum somerlernejo, sed leginte ĝin unu fojon, ni ne emus relegi ĝin duan. Laŭ ni, ĝi pli taŭgus por kluba uzo ol por individua legado; estas facile imagi, ke komuna legado kaj sekva diskuto dum vigla kluba vespero povus stimuli anojn produkti saman. Sed, se viaj samklubanoj ne estas tiel verkemaj kiel vi, ne malesperu – aliĝu mem al la somerlernejo kaj tie konatiĝu kun samideanoj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>