Rekte al la artikolo

La vojo ĉiam plu pilgrimas

<<  [939]  >>

Halina Gorecka

En okcident' la suno vojas
    printempe, floroj plantas,
burĝonas arboj, akvoj rojas,
    la gajaj fringoj kantas.
Aŭ eble noktas klarĉiele,
    kaj portas fagoj franĝaj
la elfajn stelojn blankjuvele
    inter la haroj branĉaj.

Kvankam mi venis al vojfino,
    al nigra entombigo
malantaŭ tura fortkulmino,
    malantaŭ mont-apiko,
la suno super ombroj riĉas
    kaj steloj ĉiam laŭas:
ne diras mi, ke l' tag' finiĝas,
    nek stelojn adiaŭas.

La ĉarmaj vortoj, ĉantataj de Nikolai Lozgaĉev je la propramelodia gitara akompano, sonis en la saloneto kreante mirindan magian etoson… Kvazaŭ fine de la dua jarmilo al ni descendus fragmentoj de sciorimoj el la mondo senlime olda kaj fora.

La bela mondo, kie simplo kaj saĝo venkas la intrigojn de malamiko nigre malhela, multajn hantas kaj fascinas. Sed mankas en nia Tero (almenaŭ en nia epoko) ambasadoj de Gondoro kaj Rohano, kaj en la staciaj horaroj oni vane serĉus Rivendelon kaj la or-kupolan Edorason. Tiun mondon kreis antaŭ jardekoj John Ronald Reuel Tolkien, kaj ĝi ekzistas nur por la legantoj de La Mastro de l' Ringoj.

Nun tiu mirinda kaj sorĉa mondo estas malferma ankaŭ al ni, esperantistoj. La enmondigo de la preskaŭ 1300-paĝa trivoluma eposo en la majstra (laŭ recenzoj eĉ 'genia') traduko de William Auld okazis en Eŭropo-Azio '97. (Cetere, la verkego fariĝis la plej ampleksa verko iam ajn eldonita en esperanto, almenaŭ ĝi restos tia ĝis la fineldono de la ĉina ruĝbuduara sonĝromano.)

Aleksander Korĵenkov rakontis pri la interesa historio de la projekto "Tolkien en esperanto", kaj pri la admiro pri la giganta traduka laboro de majstro Auld, kiu larĝe superis la ruslingvajn elangligojn de Muravjov-Kistjakovskij kaj la trohastan produktaĵon de la peterburga Nord-Okcidento. Kaj tial ekde nun neniu serioza verdregna beletristo frontu gravan prozan tradukan taskon sen konatiĝi kun la metodoj aplikitaj de la skota bardo, same kiel poezia tradukanto ne devas preterlasi la kaloĉajan Inferon kaj dediegan Cigan romancaron.

Finfine, la tradukliteraturo en esperanto daŭre grave rolas malgraŭ la entuziasmaj profetaĵoj de la antaŭa jardeko pri la marĝeniĝo de la prozaj tradukoj en nia literaturo. Ja en la lastaj jaroj ni ekhavis en esperanto la librojn kiaj La majstro kaj Margarita, Cent jaroj da soleco, Dekamerono, Krimo kaj puno kaj nun La mastro de l' Ringoj. Oni apenaŭ povas apudmeti egalrangan liston de prozaĵoj verkitaj originale en esperanto. Sed kiu scias, eble nova Szathmári aŭ Piĉ baldaŭ dotos nin per romano, kiun oni tradukados ĉiulingven?… La vojo (aŭ pado) kiun iras nia belliteraturo ne estas indikita eĉ sur la mapoj de Mez-Tero…

La vojo ĉiam plu pilgrimas
ekde la pordo de l' komenco.
La vojo jam tre malproksimas,
kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco,
per ritma viglo de l' paŝadoj,
ĝis en vojegon ĝi devias
ĉe l' renkontiĝ' de multaj padoj.
Kaj poste kien? Mi ne scias.

Sed ni jam scias, ke poste ni havos La Hobiton, bedaŭrinde ne per traduko de William Auld, ĉar la plej eminenta el la vivantaj esperantistoj promesis al Sezonoj eklabori pri alia famega aventuro – tiu de Pikviko akompanata de la fidela… Sam – jen plia reminiscenco, je kiuj plenas la vera literaturo.

Nikolai ĉantis pliajn hobitajn rimaĵojn. Poste sonis fragmento el la romano. Fine Aleksander anoncis la libron enmondigita. Tuj amaso da dezirantoj anonciĝis, sed la plej unua aĉetinto juste estis Vladimir Izosimov ĵus festinta sian 50-jariĝon. Kaj la eldonistoj devis sekvatage porti pliajn ekzemplerojn de La reveno de la Reĝo, ĉar la anticipita provizo elĉerpiĝis dum kelkaj minutoj.

Alivorte, la unua volumo lanĉita antaŭ du jaroj en Tampereo jam estas elĉerpita. En la eldonejo restas nur kvarono el la eldonkvanto de l' dua volumo. Ĉu ni vere regurdu la temon pri la morto de la librokulturo?

Aŭ ni pripensu, kiajn librojn oni aĉetas, kaj kiaj nur "laste aperas"?

Mi sidas apud fajr', pensante
pri l' vivo konsidere,
pri razenfloroj, papilioj,
viditaj prasomere;

pri foliflavo kaj filandro
aŭtune fantaziaj,
kun nebulet' kaj sun' arĝenta,
kaj vent' tra l' haroj miaj.

Mi sidas apud fajr', pensante
kia la mondo estos
dum vintro, kies primaveron
mi mem ne vivatestos.

Ĉar multas la aferoj kiujn
ne konis miaj spertoj:
ja ĉiujare dum printempo
malsamas arbaj verdoj.

Mi sidas apud fajr', pensante
pri l' homoj de l' fondiĝo,
kaj tiuj, kiuj vidos mondon
post mia elmondiĝo.

Sed dum mi sidas kaj pripensas
pratempajn memorkroĉojn,
mi volus aŭdi revenantojn
kaj ĉe la pordo voĉojn.

(El Ondo de Esperanto.)

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>