Rekte al la artikolo

Kiu estis kiu: K.R.C. Sturmer

<<  [939]  >>

Alec Venture

K.R.C Sturmer mortis subite la 18an de marto 1960, en sia 57a jaro. Li dediĉis sian vivon grandaparte al Esperanto, sin okupinte dum tridek ok jaroj pri ĉiuj ĝiaj aspektoj.

Dum preskaŭ tuta sia esperantista kariero li instruis la lingvon, plej ofte en la kursoj organizitaj aŭ subtenitaj de la Londona Esperanto-Klubo. Lia instrua agado ne limiĝis al la komencantoj; dum 1947–1956 li gvidis altgradajn kursojn en Londonaj vesperaj lernejoj, kaj jam en 1931–1933 li faris tre sukcesajn pionirajn prelegkursojn pri la literaturo kaj historio de Esperanto en la centra literatura vespera lernejo. Krome, li oficis dum multe da jaroj kiel instruisto ĉe la skriba kurso disponigita de la Kolegio Ruskin en Oksfordo.

En la jaro 1929 li elektiĝis vic-prezidanto de la Londona Klubo (kies fidela membro li estis de 1927 ĝis sia morto), kaj en 1928 membro de la Konsilantaro de BEA. Li estis ano de la LKK por la 22a Universala Kongreso en Oksfordo en 1930.

Ankaŭ pri la propagando Sturmer konstante laboris. Ĉiam li volonte parolis kaj debatis por Esperanto ĉe eksteraj organizoj (li faris la ĉefan paroladon ĉe la Zamenhof-vespero okazigita laŭ propra iniciato de la South Place Ethical Society je la 15a de decembro 1959). En la jaroj post la 22a Universala Kongreso, kiel ankaŭ de tempo al tempo pli poste, li aktive partoprenadis la subĉielajn propagandajn kampanjojn de la Londona Klubo en la parko Hyde.

Sed lia ĉefa plej kara intereso estis sen ia dubo la literaturo de Esperanto, kaj al ĝi li servis en pluraj roloj: kiel vica ĉefredaktoro (1929) kaj poste ĉefredaktoro (1930–1931) de International Language (revuo literatura kaj propaganda); kiel recenzisto por B.E., Literatura Mondo, Nica Literatura Revuo, kaj aliaj gazetoj; kiel originala verkisto (Por Recenzo, El la Notlibro de Praktika Esperantisto, kaj multaj dise eldonitaj noveloj, kaj – sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson – Se Grenereto…, Vol. II, kaj Homarisma Laboro); kaj kiel tradukisto (Princino de Marso kaj – kunlabore kun Newell – Hantataj Ŝipoj).

Li estis sciplena, ne nur pri la esperanta, sed ankaŭ pri la angla kaj la franca literaturoj. Lia graveco por nia literaturo devenas ne tiom de liaj noveloj kiom de lia kritika verkado, publika kaj privata. La unua li alportis al la prijuĝado de esperantaj verkoj la kriteriojn, kiujn antaŭe oni aplikis nur al la naci-lingvaj literaturoj. En la angla lingvo li eldonis mallongan sed tre valoran studon pri la esperanta literaturo (Esperanto Literature).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>