Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Kanto de telegrafistoj

<<  [939]  >>

Malcolm Jones

Kanto de telegrafistoj, Josip Velebit. Eldonejo Bero, 1996. ISBN 1-882251-14-8, p.78. Prezo ĉe UEA: 10,50 NLG.

Jen, laŭ la antaŭparolo verkita de István Ertl, 'volumo esta, sed juvela'. Ertl skizas iujn detalojn el la biografio de Velebit kaj listigas la eblajn fonojn de la 'iom pli ol duoncento da' poemoj. Laŭ la nur sporade donitaj datoj, ili estis verkitaj inter 1935 kaj 1990, sed la kolekto estas nun unuafoje aperigita de la 85-jaraĝa verkisto.

La poemoj montras diversajn rememorojn kaj momentimpresojn elvokintajn fortan emocion ĉe la aŭtoro: foje pro iu ŝajne sensignifa naturfenomeno, foje pro la fortegaj impresoj dummilitaj; alifoje lin inspiras la vivo kaj morto de Kristo, lia hejmlando, la Esperanto-movado kaj la 'Majstro'.

Velebit prezentas klarajn, realajn bildojn en relative rekta lingvaĵo, ofte en rekoneblaj verso- kaj strofo-formoj, sed foje en ŝajne propra stilo, kie la versoj estas malpli regulaj laŭ ritmo- kaj rimoskemoj.

Ni konsideru kelkajn ekzemplojn. Jam en la unua poemo, kiu certe tuŝos la koron de ĉiu Varsoviano kaj Varsovi-ŝatanto, rimarkeblas la emo de Velebit al 'kvazaŭrimoj': kupe'/obe', blondulin'/ruin', urbo/kulpoj, plan'/flam', k.s. En la dua, kiu laŭde, optimisme prikantas la etoson de junular-kongresoj, aldoniĝas la trajto de nepara nombro da versoj, kiu aliigas la rimoskemon. La tria, multe pli pesimisma konstato de 'iu oldulo' pri la nuna manko de gastamo, modele prezentas kaj la strukturon de la ideoj kaj la propran al Velebit uzon de neparaj versoj kun preskaŭ-rimoj kaj asonanco. La kvara poemo – 'sonĝbild' id-aĝa' – ekspluatas la suprajn trajtojn kun ripetado, por prezenti, infanrimece, ĉarme naivan interpreton de Epifanio.

Do jam en la unuaj paĝoj oni ricevas sufiĉe vastan rigardon al la gamo de temoj kaj stiloj, kiujn uzas Velebit. Poste oni legas ankaŭ prozaĵojn, tamen poeziecajn, kaj kelkajn poemojn, kiuj impresas proze! Oni rimarkas, ke malgraŭ foja humuro kaj ĝuo pri multo en la vivo, Velebit plej ofte verkas – foje ironie – pri malfeliĉaĵoj en la vivo, pri soleco, maljuneco, tristo kaj morto. La plej longa verko, kiu donas la titolon al la kolekto, prezentas kvazaŭ-dialoge optimismajn kaj pesimismajn argumentojn dummilitajn kun tre (ĉu tro simpla?) pozitiva fino.

Ertl mencias la zorgon, 'per kiu (Velebit) repoluris malnovan poemon'. Mi sentis tamen pli ol unufoje, ke iom pli da polurado helpus – por pli glatigi la fluon de iu verso; por akordigi la ritmon; plej supraĵe por eviti, ke du verkoj malsamaj havu la saman titolon (dufoje 'Spleno', dufoje 'Gazelo'!); aŭ por certigi, ke 'Robajo' vere estu tio!

Malgraŭ tiaj plendetoj, la libro ja legindas: Josip Velebit ĉerpas el longa, poeziriĉa vivo, kaj kreas multajn ĝuajn okazojn por ke ni kunspertu, kunsentu, kunpensu kun li.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>