Rekte al la artikolo

Rondvojaĝo de la rondoj

<<  [940]  >>

Ivo Durwael

Kiam mi ricevis inviton de Jean Bisset por entrepreni prelegvojaĝon tra Britio, mi komencis zorge prepari min. Mankis al mi detaloj pri tio, kion la kluboj atendis de mi, kie mi prelegos kaj kiom ofte. Finfine, mi kunmetis liston kun 6 titoloj de prelegoj, kiujn mi jam faris aŭ intencis fari en mia lando. Poste mi aldonis ankoraŭ 4 titolojn. Mi ege pezigis mian valizon per videobendoj pri la turismaj temoj kaj libroj pri la proponitaj titoloj por dumvoje rekontroli miajn fontojn.

Kiom mi mistaksis la konkretan situacion. Mi konfrontiĝis kun serio da bonvolemuloj, kiuj streĉis sin por agrabligi mian restadon. Anstataŭ esti persono, kiu venas por servi al la brita movado, mi sentis min kiel turisto. De la 2a ĝis la 25a mi vizitis dekunu klubojn kaj rondojn: Felixstowe, Mottingham, Eastham, Glasgow, Dundee, Liverpool, Wallasey, Chester, Watford, London kaj Felixstowe. En tri lokoj oni petis al mi nur kunkonversacii. En ok lokoj, oni simple demandis al mi pri kio mi ŝatus paroli, sen konsulti mian liston. En Mottingham, mi improvizis prelegon pri la belga politika sistemo kaj pri la eblecoj kaj problemoj de Flandra Esperanto-Ligo. Por ĉiuj kunvenoj, mi uzis nur kvar titolojn.

Mi estas ankoraŭ plena pri la belaj impresoj, kiujn mi akiris pri Britio: antaŭ oktobro, mi nur konatiĝis kun London kaj Kent. Intertempe mi ricevis amason da impresoj pri rava lando, kiun mi ege ŝatus reviziti. Sed plej impresis min la granda zorgemo, la sindediĉo kaj la amikeco de la personoj, kiuj gastigis min. Nek en Edinburgh, nek en Oxford, la loka grupo kunvenis. Tamen Marjorie Boulton kaj David Hannah akceptis min kaj multe promenis kun mi dum po tri tagoj, kvankam mi neniel servis ilin. Mi havas la impreson ke mi multe pli ricevis ol mi donis al la brita movado.

Ses fojojn mi kunvenis en privata domo kaj nur kvin fojojn en luita salono. Kaj eĉ la luitaj salonoj havis la aspekton de privata kunvenejo. Ankaŭ tiu intima etoso, kun trinkaĵoj kaj frandaĵoj, eĉ kun plena lunĉo ĉe familio Tellier, estis nova por mi. En Felixstowe, Glasgow, Chester kaj London, mi partoprenis en kunveno de bone funkciantaj kluboj. En la aliaj lokoj, mi plurfoje aŭdis zorgoplenajn esprimojn pri la estonteco de Esperanto en Britio, pri la malfacilo por vivteni la agadon kaj precipe por allogi novulojn. Ŝajnas al mi ke multaj aktivuloj spertas krizon.

Kiam mi parolis pri la problemoj en nia flandra movado kaj kiel ni provas solvi ilin, mi ĉiufoje konfrontiĝis kun la rimarko: 'Sed tio ne eblas en Britio.' Mi efektive malkovris, ke niaj eblecoj en Flandrio estas eksterordinare favoraj, i.a. rilate al subvencioj de la Ministerio pri Kulturo, al niaj eblecoj por disponi pri publikaj ejoj, al niaj kontaktoj kun aliaj movadoj, kiuj foje pretas organizi informan prelegon kaj eĉ kurson por ni. Kiel preterpasanto, mi tute ne povus taksi la eblecojn en fremda lando. Aliflanke, mi konstatis same en Britio kiel en Belgio, ke nia agadpolitiko esence restis la sama dum duona jarcento. Sendube necesas repensi ĝin.

Por mi, mia rondvojaĝo postlasis nur agrablajn rememorojn. Jean Bisset, kiu brile organizis la turneon, antaŭe informis min ke la celo de mia vojaĝo estas doni impulson al la brita Esperanto-movado. Se mi sukcesis pensigi kelkajn aktivulojn pri kompleta reviziado de la ekstera politiko, mia vojaĝo sendube ankaŭ havos ioman valoron por miaj invitintoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>