Rekte al la artikolo

La jaro de la granda ŝtormo

<<  [942]  >>

Albisturo Kvinke

La mezaĝuloj en nia regiono ankoraŭ rememoras la jaron de la granda ŝtormo. Ĉe ni, ekstreme severa vetero estas sufiĉe malofta, do ne facile forgesebla kiam ĝi okazas. En tiu aŭtuno, la forta vento faligis arbojn, kiuj dum jarcentoj kontraŭstaris la atakojn de la klimato kaj de la aĝo. Samtempe estis difektitaj la alttensiaj linioj, kio kompreneble kaŭzis interrompon de la elektroprovizo. Sen elektro ne povis funkcii multaj industrioj kaj entreprenoj. Grave suferis la proprietuloj kaj la dungitoj de la restoracioj kaj vendejoj, kies specialaĵo estis la tiel nomata 'fiŝ-and-ĉips', produkto, kiu nur supraĵe (kaj terpome) rilatas al tio, kion sur la eŭropa ĉeftero kaj en Usono nomiĝas 'chips', kaj ne plu limiĝas je simpla fiŝo, sed ampleksas kolbasojn, andujojn, budenojn, kokinaĵojn kaj tiel plu — nome, ĉiujn frititajn en profundaj korodimunaj plonĝfritilegoj plenigitaj de kuiroleo. La pikaj odoroj de fritaĵo kaj amara biero, kiujn oni flaras sur la stratoj de urboj kaj vilaĝoj en la vesperaj horoj estas tiom karakterizaj de nia medio, kiom la aromo de hibisko kaj jasmeno sur tropikaj insuloj.

La manko de elektro, do, minacis prezenti katastrofan situacion por la ekonomio kaj plurajn tagojn de grava malsato inter tiu granda parto de la loĝantaro, kiu apenaŭ povas supervivi sen tiaj altkolesterolaj frandaĵoj. Iu malpli grasa nutroreĝimo estus tute nepensebla, precipe ekde la glora alveno al niaj barbaraj landoj de la makdonaldaj filantropoj, kiuj bonkore instruis al ni forlasi niajn primitivajn manĝaĵojn: avenon, selakton, rostitajn riverfiŝojn kaj legomojn.

Tamen, niaj komercistoj estas sagacaj, kaj baldaŭ la proprietuloj de la fiŝandĉipejoj trovis solvon de la problemo. Importisto en la ĉefurbo ofertis al ili, kontraŭ favora prezo, tutan konteneron da gasfritilegoj — longaj kaj mallarĝaj ŝtalpelvoj — kiu estis restigita sur la havenkajo, post kiam la ĉeko de la kliento, kiu mendis ilin, estis malakceptita de la banko. La sendaĵo da dek du lignaj kestoj entenantaj banuj-similajn fritilojn estis liverita al nia stacidomo, sed pro la ĥaoso kreita de la ŝtormo, neniuj kamionoj estis disponeblaj por transporti ilin al la diversaj uzontoj.

La entreprenemaj urbanoj refoje trovis praktikan solvon. Pro tio, ke la formo kaj dimensioj de la kestoj en kiuj venis la fritiloj estis kompareblaj al tiuj de iom nenormalaj grandaj ĉerkoj, kaj feliĉe ne okazis en tiu semajno pli ol du funebraj solenaĵoj, el kiuj unu devus okazi en la kremaciejo (kiu, kompreneble, ankaŭ ne povis funkcii sen elektro), oni mendis dek du ĉerkveturilojn. La nigraj aŭtomobiloj staris en longa vico laŭ la stacidoma kajo, dum la portistoj enmetis la kestojn. Poste, formante imponan procesion, la karavano malrapide veturis tra la stratoj. Preterpasantoj sur la trotuaro respekteme demetis la ĉapelon kaj krucosignis. Kelkaj piuloj eĉ recitis rozari-preĝon por tiom granda nombro da supozataj forpasintoj, kredeble viktimoj de la granda ŝtormo.


Ne nur la maljunaj arboj kaj la elektrolinioj estis minacataj en tiu jaro. En la fora amerika kontinento, samtempe kiam preparis sin la uragano por etendi siajn efikojn al nia senofenda lando, alia malfacile rezistebla forto amasiĝis por ataki kaj anstataŭigi la tradician fidon de niaj piaj kuninsulanoj. Grupo da fervoraj adeptoj de la edisonana sekto, t.e. disĉiploj de la lastatag-apostolo Shalal-hashbaz J. Drench, pakis siajn valizojn por vojaĝi al nia noktokaptita lando, portante la lumon de la edisonana evangelio.

Prudente, ili atendis ĝis mildiĝo de la vetero kaj finfine alvenis al Eŭropo, kie ili laŭŝajne senspure malaperis inter la multaj usondevenaj sektanoj kiuj konkurencas por gajni kokakolajn konvertitojn.

Unu taĉmento, tamen, pli bone sukcesis ol siaj kunreligiuloj en meza kaj orienta Eŭropo. Ruze, ili decidis ne lanĉi sin en virgan teritorion, sed en nia lando, kie la popolo jam delonge adoras ĉe la altaro de ĉiu profanaĵo, kiu devenas de La Lando de Libereco kaj Hejmo de Kuraĝuloj. Ili jam fervore bonvenigis ĝiajn holivudaĵojn, nutraĵmanieron, muzikaĉon, sporton, volapukaĵon, opiniojn, ĝinzojn, bazopilk-kaskedojn kaj prezidantojn — do kial ne la edisonan fidon?

Sed la disĉiploj de Drench eraris pri la akceptemo de nia popolo. La granda plimulto da ili intencas neniam rezigni pri sia lasta kultura reduto, nome La Fido de la Prapatroj. Malgraŭ tia ĝenerala negativa reago, nemalgranda nombro da ekskatolikaj nekontentuloj aliĝis al edisonanismo, kaj hodiaŭ iradas de dom' al domo, predikante la drenĉan evangelion.

Edisonanismo estas ne pli neracia ol aliaj similaj importaĵoj el Usono. Ĝi apartenas al la tiel nomata fundamentisma tradicio trovata en la sudaj ŝtatoj, sed havas kelkajn unikajn doktrinojn. Edisonanoj kredas, ke Dio inspiris la usonan inventiston T. A. Edison krei la gramofonon — mirindan instrumenton per kiu la lastataga mesaĝo estos anoncata al la mondo. Kiam aperis la elektronika komputilo, Drench asertis, ke ĝi estas evoluinta formo de la gramofono (eble ĉar kompaktaj diskoj povas esti ludataj per ĝi), do uzado de komputilo por disvastigi la religion ne estas uzurpo de la dia instrumento. Estas nova edisonana dogmo, do, ke komputilo estas gramofono.

Alia dogmo rilatas al la angla lingvo. Laŭ Drench, la blankhaŭta usona nacio estas la nova Izraelo, la elektita popolo, kies dia tasko estas establo de tutmonda socio, en kiu regos la usonaj konceptoj de demokratio, libera merkato kaj kapitalismo. Plie, la sola komunikilo, per kiu Dio hodiaŭ parolas al la homaro estas la usonangla. Sekve, la edisonanaj evangeliistoj rajtas uzi nur tiun lingvon, kaj firme kredas, ke ĉiuj konvertendaj kaj konvertindaj fremdlingvanoj ricevos per spirita perado la kapablecon kompreni kaj paroli ĝin. Pro tio, la sekto ĝis nun sukcesis gajni kontentigan nombron da adeptoj nur en landoj, kie la angla estas komprenata. Tamen, en aliaj partoj de Eŭropo, la edisonanoj vigle instruas la lingvon en kursoj al kiuj entuziasmuloj svarmas kiel falenoj ĉirkaŭ kandelo, kvankam estas dubinde, ĉu iliaj motivoj konformas al la intenco de la misiistoj.


Pli-malpli je la tempo, kiam Drench fondis sian sekton, Pat ('Lardulo') Mahon, juna viro el nia urbo, elmigris al Usono, kie li iĝis ano de la novjorka polic-departemento, kiel, en tiuj jaroj, faris multe da samlandanoj liaj. Li estis bona policano kaj ŝatis la laboron kaj la vivon en tiu urbego. Malsame ol en nia lando, la policano en Usono kutime portas armilojn. Iam, kiam Lardulo provis aresti junulon, kiun li suspektis pri ŝtelo, li neintence mortpafis lin. Poste, oni konstatis, ke la mortinto estis nearmita kaj verŝajne senkulpa. Lardulo perdis sian postenon kaj revenis al sia hejmlando.

Ekde tiam, li ne plu laboras. Nun, jam pli ol mezaĝa, li konstante vagadas tra nia urbo, aŭ staradas ĉe angulo aŭ apud trinkejo. Li estas vestita per ŝima anorako kaj lana ĉapo, kiu donas al li aspekton iel inter malnova maristo kaj forĵetita ĝardengnomo. Li ne parolas; nur rigardas sen atento aŭ intereso la urban movadon. Li estas ne homo, sed ŝelo de homo, kiu iam fierigis sian parencon per sia pimpa uniformo kaj brila revolvero. Tiu impona revolvero mortigis ne nur la junan suspektiton, sed ankaŭ la spiriton de Lardulo. Neniu povas helpi lin, kaj cetere li tion ne petas. Li petas nenion, ricevas nenion: nur atendas la pasadon de la peze paŝantaj horoj.


Malpli malplena estas la vivo de Attracta Murphy, kvankam ĝi apenaŭ estas ekscita. Ŝia nomo signifas 'alloga', sed tio respegulas pli gepatran esperon ol realon. Ŝi estas altstatura mezaĝa virino kiun iom stranga kaj ofte ridetanta osteca vizaĝo. Ŝi estas tiel simpatia kiel amikema hundo.

En la jaro de la granda ŝtormo, ŝi decidis iĝi kantistino. Ŝi jam estis ano de preĝeja ĥoro kaj pli-malpli kapablis agorde kanti. Sed tiam ŝi estis juna kaj ne fumis. Intertempe, ŝi iĝis forta fumanto, kiu tute ne plibonigis ŝian ne tre dolĉan voĉon. Spite tion, ŝi optimisme persistis kaj finfine aliĝis al nia nova regiona ĥoro, fondita antaŭnelonge de emeritiĝinta hungardevena operkantisto, Ferenc X. (Lia vera nomo prefere restu kaŝita, por respekti lian privatecon.)

Ferenc, kiu estas ege bonkora homo, ne malkaŝis al Attracta sian opinion pri ŝia voĉo, kaj akceptis ŝin, kune kun miksita aro da virinoj junaj, mezaĝaj kaj maljunaj. Kelkaj el ili ne plu — aŭ eble neniam — bone kantis. Je la komenco, la sonon kiun ili eligis similis al la kakofonio de sturnoj, sed iom post iom membriĝis pli bonaj kantantoj inaj kaj viraj. Post surprize mallonga tempo, Ferenc, kiu ankoraŭ havas belegan voĉon, malgraŭ sia aĝo, sukcesis krei dolĉan kaj imponan homan orgenon el tiu iam malmelodia mikspoto.

Sed restis la problemo: kion fari pri Attracta? Ŝia voĉo estas nek soprana nek kontralta, do ŝi estis postenigita ĉe la basa vico de la ĥoro, kie ŝi nun ĝoje grakas kiel aminda korvo, feliĉe subkaŝita de la pli fortaj viraj tonoj.

Ferenc mem estas granda viro, en ĉiu senco de la vorto: ĉirkaŭ sepdekjaraĝa, de impona staturo, bonaspekta, plenbarba kaj bonkora. Li estas lerta instruisto malgraŭ sia fremda kaj ne ĉiam komprenebla parolmaniero. Ĉiujn voĉojn de la partituroj li kapablas kanti: de soprano, kontralto, tenoro kaj baso. Li ĉiam kuraĝigas, kaj neniam mallaŭdas, eĉ la malpli bonajn kantantojn.

En akre frosta vintra vespero, la ĥoro prezentis sian unuan koncerton en la festsalono de Domo An Grianán. La ĉeestantaro, kiu plenigis la lokalon estis ravita.

Ekstere, Lardulo apatie staris ĉe angulo de la griza strato. Grupeto da frosttremantaj edisonanoj pasis, survoje al sia predikhalo.

En tiu jaro, ne okazis severaj ŝtormoj, sed pri la nekutime malvarmega vintro ne mankis klientoj al la funebraĵistoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1998.

<<  [942]  >>