Rekte al la artikolo

Nova titolo en la serio 'Oriento-Okcidento'

<<  [944]  >>

La eldonserio 'Oriento-Okcidento', aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis per nova titolo, Antologio latina, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo FONTO en Brazilo. Ĝi konsistas el du volumoj, kiuj kune havas 576 paĝojn. La unua, 'Maturiĝo', ampleksas la periodon de ĉ. 250 ĝis 30 a.K., kaj la dua, 'Epoko de Aŭgusto', ĝis 14 p.Kr. Ĉiuj verkoj estas elektitaj kaj tradukitaj de Gerrit Berveling, kiu planas iam kompletigi la antologion per tria volumo. La du volumoj kostas kune 75 NLG.

Serio 'Oriento-Okcidento' estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj 2 nenumeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed en la eldonado povas partopreni kiu ajn serioza eldonisto, kiu povas plenumi la kvalitajn kaj teĥnikajn postulojn de la serio. Plejmulto (29) el la ĝisnunaj titoloj estis eldonitaj de iu alia ol UEA.

La nova verko estas la kvara antologio en la serio. En 1981 aperis la 2-voluma Tutmonda sonoro, antologio de monda poezio en traduko kaj redakto de K. Kalocsay, kaj en 1983 Elpafu la sagon, kolekto el buŝa poezio de diversaj popoloj kompilita kaj tradukita de Tibor Sekelj. En 1988 aperis la poezia kaj proza 'Aŭstralia antologio', redaktita de Alan Towsey.

Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. Ĝian popularecon montras la fakto, ke pluraj el la libroj aperis en pli ol unu eldono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>