Rekte al la artikolo

Lingva konsultejo

<<  [944]  >>

William Auld

'Iun tagon, patro revenas tre ĝenita de la urbeto.' Ĉu ĝenita aŭ ĝenite? Gramatiko postulas la e-finaĵon, sed mia instinkto postulas la adjektivan finaĵon.

Via instinkto pravas. Gramatiko postulas adjektivon, ĉar ĝenita priskribas la staton de la patro (responde al kia?), ne adverbon, kiu aludus al la maniero de la reveno (responde al kiel? = kiamaniere). La regulo pri kiu vi pensis koncernas participajn frazojn (ekz: Ŝarĝite de ĝenoj, patro revenas de la urbeto = Having-been-loaded-with-troubles, father returned from the town = After being loaded…).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>