Rekte al la artikolo

Kaha

<<  [944]  >>

Linda Chatterton

Tradukis Mastertona Klubo, Nov-Zelando

Hazarde mi unue renkontis Kaha-n survoje al Huapai.

Li aspektis malnobla. Granda kaj muskola li estis, kun la plej malicaj okuloj, kiujn oni iam vidis. Li ĵus estis forte puŝita el la trinkejo pro tio, ke li ĉagrenis boviniston. Mi hejmeniris, kaj ŝajnis ke li nur vagas, do li petis veturon de mi.

Mi ne memoras, ke mi invitis lin resti ĉe mi. Sed li ja restis.

Tio okazis antaŭ ses jaroj.

Vivo ĉirkaŭ la Kaipara haveno ŝajnis konvena al Kaha, sed la enloĝantoj estis singardaj kontraŭ li.

Li estis iom incitiĝema kaj se li iun malŝatis, la sola elekto kiun ĉi tiu havis, estis forkuregi. Multfoje mi devis disigi batalon kaj treni lin hejmen, batita kaj kontuzita. Iam oni minacis lin mortpafi, dirante ke speco kiel li ne estas bonvena ĉi tie.

Kaha estis indiferenta. Nenio ĝenis lin.

Rekompencon li gajnis per farmlaboro kaj rondirado de brutvendejoj kun mi. Plaĉis al li vivi sen komfortoj, kaj li estis indiferenta pri la plej belaj aĵoj de vivo. Sed li ŝategis marnutraĵojn.

Ostroj, kardioj kaj angiloj, ili estis preferataj. Preskaŭ ĉiutage, li foriris inter la manglojn por kapti angilojn. Unufoje li sin supersatigis per ili kaj fortege malsanis. Li vomis sur la plankon de la kuirejo. Mi opiniis ke li neniam plu deziros manĝi angilojn. Sed ne Kaha. La sekvantan tagon li manĝis ilin kiel kutime.

Vintrajn noktojn apud la fajro, li aŭskultis miajn rakontojn pri infaneco je la Kaipara haveno; pri la elfosado de 'toheroa' (klapkonko) el Muriwai strando, kaj la kuirado de ili sur metala platego sur fajro sur la sablo; pri la kolektado de brulligno de golfeto kie ĝi restis post kiam la tajdo elfluis, kaj la prenado de fruktoj de sovaĝaj figarboj. Mi rakontis kiel ni pasigis horojn en observado de barĝoj, kiuj portis sablon laŭ la haveno al kajo, kaj la enveno de fiŝkaptaj boatoj kun iliaj kaptaĵoj. Li konis mian vivhistorion, sed mi eĉ ne scias de kie li alvenis. Kaha estis stranga, sed ni akordiĝis sufiĉe bone.

Estas malfacile por mi enterigi amikon kiel Kahan. Ses jaroj estas longa tempo. Mi sentos la mankon.

Oni diras, ke hundo estas la plej bona amiko de la homo.

Kaj oni pravas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>