Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [944]  >>

Bruno Najbaro

Nun, kio pri la parto de la kolonio kiu restas en la malnova hejmo? Vere, la bonsortulinoj ne bezonus havi iun ajn ĉagrenon. Iliaj nutraĵ-ĉeloj estas plenaj, la ĉelaro konstruita, la kovejo1 plena de junaj abelinoj en diversaj stadioj de evoluado, kaj ili havas ejon. Sed ili ankoraŭ ne havas patrinon, kiu demetas ĉiutage centojn da ovetoj, nur virgan reĝidinon aŭ ĵus elkoviĝintan aŭ pretan lasi sian lulilon. Pri tio la abelinoj zorgis antaŭ ol ili decidis dividi la kolonion. Tiu virga reĝidino vere estas murdemino. Ŝia unua, ŝajne devo, estas murdi ĉiujn aliajn reĝidinojn, kiuj ankoraŭ estas en siaj luliloj. Se ŝi sukcesas — ŝiaj laborantinaj fratinoj penas malhelpi ŝin je tio — ŝi tiam iĝos la reĝino de la kolonio. Post nupto-elflugo, dum kiu ŝi ricevos spermon por sufiĉi dum ŝia tuta vivo, ŝi iĝos patrino de la hejma kolonio. Nur post sukcesa nupto-elflugo ŝi ricevas plenan respekton de siaj fratinoj, aŭ eble nur duonfratinoj, ĉar la patrino havis spermon de pluraj virabeloj.

1 Kovejo — la centro de la ĉelaro kie la patrino demetas la ovetojn kaj kie koviĝas kaj evoluas la junaj abeloj. La abelistoj havas aparte grandan abelujon por la kovejo, apartigitan de la mielĉelaro per speco de reto kiu malhelpas al la patrino eniri tie la demeti la ovojn.

La situacio estas tute alia se la venontaj reĝidinoj sukcesas eskapi la murdan pikilon de sia, eble nur kelkajn tagojn, pli aĝa fratino. La pliaĝulino tiam povas foriri en plia esameno kun duono de la restanta kolonio. Tiel en unu sezono unu kolonio povas havi plurajn esamenojn. Bedaŭrinde tiaj postaj esamenoj, ofte tre malgrandaj, ne havas multe da espero travintri, kaj ili ofte pereas en libereco. Post foriro de pluraj esamenoj eĉ la hejma kolonio povas iĝi tiel malgranda kaj malforta, ke ĝi pereas dum malfavoraj cirkonstancoj. Kompreneble saĝaj abelistoj penas malhelpi pliajn esamenojn. Ili ankaŭ unuigas malgrandajn koloniojn mortigante la superfluan reĝinon. Sed tio estas alia rakonto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>