Rekte al la artikolo

Ĉineske — laŭ melodio Tiaoxiaoling

<<  [945]  >>

Guozhu

I

Kara, kara
amatin' florjara!
Lip' ĉe lip' intimi,
dum kor' ĉe kor' rimi.
Miri, miri,
kio pli inspiri?

II

Granda, granda
pekin-anas' franda;
al gasto honora
invito plej mora.
Arom', arom'
veka al gastronom'!

III

Fia, fia
negoc' sensacia.
Korupto al homo,
skandalo al nomo.
Mono, mono,
fonto de malbono!

* tiaoxiaoling: ĉina fiksforma poemo el ses versoj de 4,6,6,6,4,6 silaboj, laŭ rimaranĝo de a,a,b,b,c,c. La 4-silabaj versoj konsistas el du ripetaj vortoj. Kaj la unua vorto de la kvina verso devas esti el palindrome ordigitaj silaboj de la lasta vorto de la kvara verso. ekz. rimi — miri; mora — arom; nomo — mono; roso — soro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>