Rekte al la artikolo

Esperanto kaj Nobel-premio

<<  [945]  >>

Fine de aŭgusto subite eksplodis en la brita kaj eŭropaj gazetaroj informo, ke 'la skota esperanto-poeto William Auld estas proponita por ricevi la Nobel-premion por literaturo'. Verŝajne neniam antaŭe la esperanta literaturo ricevis tiom da atento kaj respekto flanke de tiuj gazetaroj. Tute mankis en tiu informado la tro ofta, ne ĉiam kaŝita, mokemo, kiu makulas tiom da traktadoj. Eble niaj legantoj ŝatus scii, kiel tio efektiviĝis.

Portugala verkisto Manuel de Seabra proponis la ideon, kaj EVA (Esperanta Verkista Asocio), Esperanta PEN-Centro (Poetoj, Eseistoj, Novelistoj), kaj IEMW (Internacia Muzeo en Vieno) kunlaboris por efektivigi ĝin. Raporto pri tio aperis en 'Heroldo de Esperanto', kaj tie komenciĝis la furoro. Amiko de WA kunportis la artikolon al loka semajna gazeto 'Alloa Advertiser' kaj tradukis ĝin por la redaktoro. Ĉar temis pri loka persono la gazeto intervjuis kaj fotis la poeton kaj je la 20-a de aŭgusto aperigis sufiĉe longan raporton. Tiun raporton sammatene rimarkis skota novaĵagentejo, kiu mem intervjuis kaj fotis la poeton kaj dissendis la materialon al ĉiuj ĉefaj britaj tagĵurnaloj kaj multaj lokaj gazetoj.

Tre multaj el tiuj aperigis artikolojn, ofte sufiĉe longajn kaj kun fotoj, kaj WA estis intervjuita en kvin BBC-programoj radiaj kaj unu televida. Pro la artikolo en tagĵurnalo 'Times' alilandaj ĵurnaloj represis la informon, tiel ke ĝi disvastiĝis tra Eŭropo. Do el tute malgranda semo kreskis arbaro, kaj Esperanto estas traktita kiel io serioza kaj respektinda. Tiu lasta estas la ĉefa profito el la tuta afero, kaj eble estas serioze studinda.

Bedaŭrinde, kio ne estis emfazita estis la fakto, ke la propono celas la premion 1999 kaj ne la nunjaran.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>