Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [946]  >>

Bruno Najbaro

Kion povas fari abelisto se li trovas sin, jam preter la nektar-sezono, kun kelkaj malgrandaj kolonioj? Tiaj kolonioj ne taŭgas por travintrado en malvarmaj regionoj. Antaŭe, kiam plejparto de la abelujoj estis el pajla aŭ fragmita korboj, oni simple mortigis ĉiujn abelinojn el tiaj malgrandaj kolonioj kaj rikoltis la mielon kaj vakson, kiujn tiuj abelujoj enhavis. La modernaj abelistoj kun la modernaj abelujoj almenaŭ konscias pri la valoro de ĉiuj abelinoj kaj klopodas travintrigi ilin. Unu el miaj mentoroj ĉiam 'predikis' al siaj studentoj, 'neniam mortigu abelinon!'. Mi persone ĉiam penas observi tiun konsilon.

La solvo en tia situacio estas unuigi du, aŭ eĉ pli, malgrandajn koloniojn en unu grandan. Jen do estas unu metodo, kiun mia ĉefa mentoro instruis al mi, kaj kiun mi sukcese uzas.

Unue necesas alproksimigi la unuigotajn koloniojn, iom post iome, ne pli ol po 50 centimetroj samtempe, ĝis la abelujoj troviĝas flanko ĉe flanko. Tiam post almenaŭ 24 horoj simple metu unu kovejon super la alia. Sed antaŭ tio neniigu unu reĝinon — prefere la plej aĝan — kaj inter la kovejoj metu, per pinglo, truigitan paperon. Tiamaniere la kolonioj alkutimiĝos unu al alia. La senreĝina kolonio flaros la feromonon de la fremda reĝino. Ŝin ĝi eventuale akceptos kiel sian. La truigitan paper-barilon la abelinoj iom post iom forŝiros, kaj espereble la kolonioj pace unuiĝos kaj senprobleme travintros. Kompreneble la abelisto ankaŭ devas zorgi, ke ili havu sufiĉe da nutraĵo. Tamen, iam povas okazi ankaŭ batalo, sed pri tio alifoje.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>