Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Mi volas nur esti

<<  [946]  >>

Geoffrey King

Adam Szyper: Mi volas nur esti. Pisa: Edistudio, 1992 (fakte 1993). 215p. Paralele dulingva pole-esperante.

Antaŭ kelkaj jaroj Adam Szyper tradukis en la polan lingvon la poemaron Damnejoj de Julius Balbin, kiu sekve aperis en dulingva eldono. Nun Balbin reciprokis, esperantigante elektitajn poemojn pollingvajn de Szyper, kiuj jen aperas en dulingva eldono.

Multo estas komuna al la du poetoj. Ambaŭ estas novjorkanoj, ambaŭ esperantistoj, ambaŭ judoj. Kelkaj temoj estas komunaj; sed Szyper malpli insistas pri la koncentreja sperto, kaj okupiĝas precipe pri sia vivo kiel novjorka judo poldevena.

Szyper ŝajnas tamen malpli interesa poeto ol Balbin; ambaŭ celas tre rektan komunikon, sed kie Balbin sukcesis kombini pasian esprimon kun intelekta rigoro, Szyper estas foje tro simpla, tro rekta, eĉ iom ŝablona. Tamen, ĉar la poemoj aperas en kronologia ordo, ju pli oni antaŭeniras en la libro, des pli oni konstatas maturiĝon de la stilo kaj de la enhavo.

Eblas kompari la tradukojn kun la originaloj, eĉ ne multe komprenante la polan lingvon. Ekzemple, en Laŭdo de l' suno, pri la mallerta verso 'La malhelaj okuloj de lemuroj malheliĝas' kulpas ne Szyper sed Balbin, ĉar en la originalo, videble neniu radiko ripetiĝas. Balbin ne timis ŝanĝi la strofaranĝon: El leteroj al amiko estas multe pli longa en Espetanto ol en la pola. Plurloke Balbin simpligis la frazostrukturon forigante pezajn korelativojn. Interesa demando, ĉu tradukanto rajtas plibonigi poemon?

Sume, se Balbin plaĉas al vi, legas ankaŭ Szyper. Kaj se kelkaj el la poemoj de Balbin ne plaĉas al vi, eble vi preferos tiujn de Szyper. La poemoj de Szyper havas propran valoron, kaj tre interesas kompari kaj distingi la du poetojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>