Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Katorelo

<<  [946]  >>

Angela Tellier

Katorelo: de Jeanette van Mens, en traduko de Coosje Dekkes-Kiefer. FEL 1998. 81 paĝoj. Desegnoj: Bep Thijsse.

'Vi legos ĝin kun plezuro; kaj eble lernos ion pri la emoj kaj bezonoj de katoj, se vi ne jam scias.' Tiel Marjorie Boulton 'antaŭmiaŭe' prikomentas ĉi tiun amuzan libreton, kaj tian rekomendon de renoma katamantino ne eblas preteratenti.

Ĉefrolas nobla, siama kato kiu scivoleme, ludeme kaj petoleme rakontas al ni siajn ĉiutagajn — endomajn kaj eksterdomajn — vivspertojn.

Pardoninde estas supozi, ke temas pri porinfana leglibro; mi unuavide tiel opiniis (la litertipo ja estas multe pli granda ol kutimas en libroj por plenkreskuloj). Sed vi ne supozu tiel. Ĉiu leganto trovos en ĝi ion plezuran. La stilo estas facila sed ankaŭ natureca kaj la rakonto agrable fluas. Ĉarmaj desegnoj, foje plenpaĝaj, abundas kaj la libreto estas vestita per plenkoloraj kovriloj.

Infano certe ĝuus la simplan rakonton pri kataj vivo kaj lingvo. Plenkreskaj katamantoj bone amuziĝus rekonante la kapricojn kaj emojn de siaj propraj (aŭ najbaraj!) katoj. Iuj certe vidus homajn trajtojn respegulitajn per la lerte desegnitaj kataj mienoj kaj kelkaj certe renkontus sin mem aŭ karajn familianojn en la vortoj kaj agoj de la kato! 'Per la trokuraĝo de la junaĝo mi definitive turnis la dorson al la domo kaj eniris la "liberon!".' (p. 51)

La rakonto ne estas longa, do mi eĉ ne provos ĝin resumi. Mi citu nur kelkajn ĉapitrajn titolojn: 'Kune en la Korbo', 'Esplorante', 'Triktago', 'Foriru!', 'Tuj en la arbo', kaj lasos al vi fantazii mem pri la enhavo.

Mankas kelkaj supersignoj, kaj kelkaj literoj elfalis, sed ne tro ĝenas. La tuta aspekto de la libreto estas plaĉa, alloga kaj bonkvalita.

Aparte bonvenige estas lei, ke la libro havas la aprobon de la Nederlanda Asocio por Bestoprotektado.

Se vi iam vi volis interpreti la vostan lingvon de katoj, jen ŝanco lerni!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>