Rekte al la artikolo

Ok jaroj da nomadismo ĉirkaŭ la mondo

<<  [947]  >>

Maryvonne Robineau

Agrikulturisto enradikiĝinta en sia hejmgrundo. Bruno iam forlasis siajn kampojn por vojaĝi kun Maryvonne tra la mondo. En li ardas la flamo iri ĝis la limoj de la tero por partopreni en la ĉiutagaĵoj de la homoj, plekti ligilojn, percepti la aliulon en ĝia aŭtenteco, en ĝia vero.

Animataj de la nesatigebla scivolo travivi la kondiĉon de fremdulo, ni estas forirontaj kvar jarojn. Ni ja bezonos ok por renkonti la homojn tra iliaj kulturoj kaj agrikulturoj, ok jarojn por konatiĝi kun kelkdekkvino da landoj. Vojaĝo postulas tempon, se oni volas sorbiĝi je la sento de la vizititaj popoloj.

Vojaĝi ne signifas esti spektanto: por pli bone ekkoni la homojn, ni partoprenos en ilia laboro, interŝanĝante la laciĝon de niaj muskoloj kontraŭ gastigo kaj nutrado, ni vivos kun iliaj familioj, dividos kun ili la manĝojn, kunvivos iliajn festojn, ĝojojn kaj malfeliĉojn.

La kamparana mondo estos la privilegia medio de niaj renkontoj (sed ni ankaŭ spertos familian vivon en tre diversaj medioj, ĉe bulgara oficiro, japana kadro aŭ aŭstralia instruisto…) Post volontula laboro en la izraelaj kibucoj, ni rikoltas la lentojn kun Ram Prasad, modesta hinda kamparano, kiu akceptas nin per la jenaj vortoj: 'Mi estas feliĉa, ke Dio elektis min por vin akcepti'. Elstara kulturo de tiuj, kiuj scias nek legi nek skribi, sed posedas kornoblecon. Ĉiumatene, ni estas sur la kampoj ekde la kvina, por profiti de la relativa malvarmeto. La najbaroj miras kaj venas palpesplori la manojn de tiu stranga fremdulo kiu kaŭras kun ili sur ties tero. La komuna tasko, nepre universala lingvo, havas la mirindan povon plekti ligilojn.

Kunvivi la ĉiutagecon de la familioj ne ĉiufoje estas facile. Ses monatoj da simpla dieto konsistanta senŝange el rizo, tritikaj platkukoj kaj lentoj, perdigas al Bruno pli ol 15 kilogramojn. Vidante lin elĉerpita, senenergia, mi maltrankviliĝas: ni havas nek medikamentujon, nek asekuron, krom tiu de Providenco! Saman misnutrado-problemon li spertos en Bolivio, kiam la familio Cruz dividos kun ni siajn ĉiutagajn terpomojn kaj cerealojn.

Enkarcerigite en la betono de la centbraka tokia urbego, ni sufokiĝas kaj indignas pro la konsumadego, la fuŝperdado…: ĉu estas ni sur la sama planedo? Feliĉe, la gastigado en familioj kompensas la malfacilaĵojn: Kenzi Muraoka invitas nin en sian vilaĝon; Umiko partoprenigas nin en siajn kursojn pri teceremonio, floraranĝo; en Oomoto ni travivas serenan novjaran nokton… Kaj malavarulo donacas al ni biletojn por Kabuki teatraĵo. Ne malpli ol 22 familioj akceptas nin hejme dum la naŭ monatoj de nia restado. Tamen nia gvidlibro informis: 'la eksterlandaj turistoj havos tre malmulte da ŝanco ekkoni japanan hejmon, ankoraŭ malpli da ŝanco tie tranokti.' Ankoraŭfoje ni povas danki al esperanto.

La lingvo, kiun ni lernis survoje en la bulgara lernejo de Pisanica, fariĝis la vera ŝlosilo de niaj renkontoj kaj, dank' al ĝi, ni povis eniri la intimecon de multaj familioj. Ĉiuj restas karaj en nia memoro: en Bulgario, niaj unuaj esperantistaj gastigantoj, Cvetan, Stveka kaj aliaj, akceptis nin, malgraŭ la tiama registara malpermeso gastigi eksterlandanojn; hungara altrangulo aranĝis por ni oficialan vojaĝon kun interpretisto, luksaj restoracioj kaj hoteloj, por ke ni malkovru la tiean agrikulturon; Tibor Sekelj, kiu dormigis nin en ĉambro kie maskoj el la kvaranguloj de la mondo strange rigardis nin, forte kuraĝigis nin por nia entrepreno.

Alia kontinento, sama utileco de esperanto. Jam fervoraj pri la lingvo, ni ĝin instruis al ĝainaj monaĥinoj, en Hindio. Tamen unu lecionon ni ne sukcesis enkapigi de niaj bonegaj lernantinoj: temas pri la sufikso AĴ. Kiam ni klarigas ke ĝi utilas por esprimi la nocioj pri viando niaj lernantinoj tuj forpuŝas ĝin. 'Ne, nepre ne, ni ne bezonas lerni tiun vorton!' ili naŭze ekkrias. Por tiuj striktaj vegetaranoj ne eblas eĉ elparoli la malpiegan vorton!

Esperanto kondukas al ĉio, eĉ al luksaj hoteloj! En longdistanca rondvojaĝo, ĉio povas okazi, la plejmalbono kaj la plejbono. Kun la sama sereneco oni devas akcepti tion, kion proponas la Destino: tranoktadon sur publika benko aŭ unu semajnon ĉe la hotelo Metlin, en Kuala-Lumpur, Malajzio, senpage proponitan de la direktoro… esperanto-parolanta!

Ne tiel luksa, sed tiom agrabla estis la restado ĉe Wei Chi, juna ĉina kamparano kiu gastigas nin en sia izolita vilaĝo el provinco Ŝanhi. Ni ne povas mencii ĉiujn, kiuj tiom kore akceptis nin en Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Bolivio… Aparte karmemora restos por ni tiu lando, ne nur ĉar de tie devenas Vincent, nia filo adoptita kiam kvarmonata bebo, sed ankaŭ ĉar tie naskiĝis vera amikeco kun Freddy kaj Tomoko, membroj de Pasporta Servo: ni alvenis ĉe ili por tri tagoj kaj… kvin monatojn poste, ni plu gastis ĉe ili!

Sed… esperanto perdigis al mi la fadenon de mia rakonto! Mi devus ankaŭ paroli al vi pri nia laboro en aŭstralia aborigena komunumo, kiu konsciigis nin pri la respondeco de la blankuloj en la detruo de indiĝenaj popoloj. Aŭstralio, tiu vastega kontinent-lando, ankaŭ donis al Bruno la okazon fariĝi vakero en 600 000-hektara bieno. Kia kontrasto kun Japo K'asa, indiana vilaĝeto en la bolivia altebenaĵo, kie Luis Kruz kultivas 1,15 hektaron dividitan en 34 etetajn parcelojn. Tamen, en tiuj glaciaj solejoj, je 4 300 m-altitudo, la kamparanoj daŭre dankesprimas al 'Paĉamama', la tero-patrino, kiu estas sufiĉe bonkora por donaci al ili la ĉiutagajn terpomojn.

Ĉu mi povas forgesi en mia rakonto la inviton al geedziĝfesto en kanaka tribo el Nov-Kaledonio: unu semajnon da festoj, bankedoj, ceremonioj laŭ la tradiciaro? Aŭ memori — kun malpli da sereneco — pri la tago kiam, en Gvatemalio, ni ricevas mortminacon subskribitan de la gerilo: 'Vi disponas tri tagojn por forlasi la landon. Aŭ trafos vin morto!'

Ne eblas ĉion diri pri tiuj ok jaroj. Ok jaroj por trakuri la planedon, renkonte al viroj kaj virinoj en la ĉiutago. Tiujn homojn, ni trovis kiaj ili estas, kiaj estas vi kaj mi, teneraj kaj kruelaj, blankaj kaj nigraj kun iliaj angoroj kaj revoj. Tial, kiel strange estas nomi la alian Fremdulo!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>