Rekte al la artikolo

Kion mi verkus pri mia vojaĝo tra Britio '98

<<  [947]  >>

A. Melnikov, manĝegulo kaj tumultulo

Ĉu sufiĉos mono por aĉeti bileton? Ĉu sufiĉos biletoj por aĉeti? Ĉu sufiĉos aĉeti bileton por veni? (En la Brita ambasado estas ja klare menciite, ke eĉ valida vizo ne garantias akcepton ekenire!) Multis la ĉuoj. Kaj longis la senĉuiĝado. Tamen, paŝon post paŝo mi malpli kaj malpli malcertis pri la antaŭsukceso, t.e. pri tio, ke mi ja turneos en Britio invite de la EAB-komisiito pri tiaĵoj s-ino Jean Bisset el Motherwell, Skotlando.

Surprize mallongis kaj tute senfiis mia vizito al la konsulejo. 'Vi skribis, ke vi laboras ĉe akademio de agrikultura maŝinkonstruado. Kian rilaton tio havas al Esperanto?'

Sed mi ja estas Esperantisto ekde mia 14-jara aĝo. Tri jarojn pli malfrue mi jam ekinstruis tiun lingvon. Sekvis doktoriĝo pri interlingvistiko, Esperantologiaj sciencaj kaj sciencpopularigaj libroj kaj artikoloj. Poste, invite de multegaj Esperanto-instancoj, mi prelegvojaĝis kaj pedagogumis en dekoj da landoj, cetere ankaŭ en Britio kadre de la Universala Kongreso '89 kaj Brita kaj Skota naciaj kongresoj '94…'

'Dankon, sufiĉe. Prenu la vizon ĉi-posttagmeze.' Kiel diferenca trakto kompare kun 1994 kiam koncerna oficistino pridemandadis min dum 45 minutoj por fine ridetante anonci: 'Kaj nun mi donos al vi oficialan rifuzon' (sekvis stultegaj pretekstoj kun emfazo, ke la decido ne estas diskutebla).

Nu, estante homo obstina, mi tamen ja venis tiu-jare al la 'Nebula Albiono', ĉar samtage mi ricevis plian iom irittonan invitilon direktitan al la ambasadoro; kun ĝi monaton poste mi ja ricevis retrakton finitan per la vortoj: 'Mi ne scias, kial oni rifuzis al vi pli frue. Via vizo estos preta post duonhoro.'

Tamen, sufiĉas pri fiaĵoj. Ho, ne. Mi forgesis pri unu plia, ĉi-foje lokdevena. Nome, pro malbona vetero mia flugadado al Londono daŭris pli ol 8 horojn anstataŭ la kutimajn 3,5! La deteriĝo estis skue malglata kaj mi jam komencis seriozete bedaŭri, ke mi ne lasis testamenton…

Tamen — amen al la malbonaĵoj. Mi — jam Londone. La unua (ve, ne samtempe lasta) anglalingva miskompreno kun bus-ŝoforo, kiu hindbrite komunikis al mi, ke la bileto kostas 'eighte…' (ĉu 80 ĉu 18 ĉu simple 8 kompreneblis malfacile; ho, la plej populara kandidato je la mondlingvo, kiel senkompata vi estas al la fremduloj!) — kaj mi gastas ĉe s-ro Husejn Al-Amilj.

Li akceptas gastame, abunde nutras min per la valoroj de la araba kulturo kaj sia hipotezo rilate al tio, ke Shakespeare fakte estas Ŝejk Zabir, sed, kompreneble, ne forgesas ankaŭ pri manĝaĵo por la ventro, 'ne nur per la spirito vivas la homo (aparte mi, kiu ŝatas frandeti, se estas senpage…)'.

Ĉiel nutrita, mi vizitas la Londonan Esperanto-Klubon. 'Mi serĉis novon kaj diverson', tiel mi titolis mian rakonton pri strangaĵoj kiuj akompanis min en diversaj Esperanto-vojaĝoj tra la mondo. Rakontante pri enkarcerigo Hungarie, nokta serĉado de Esperanto-tendaro en timiga arbaro de Ĉeĥio (kun fantomoj — jes ja fantomoj speciale organizitaj por tiama konkurso de bravuloj — ene), 'spionumo' Norvegie kaj similaj travivaĵoj, mi konkludis laŭ la ridega reago de la aŭskultantoj, ke mi havis ne missorton, kion eblus supozi unuapense, sed bonŝancon: ne multaj amuziĝis simile memorinde! ('Mi havis diversajn prelegojn, sed ankoraŭ neniam tiun kun pli ol hora rid-akompano de la aŭskultantoj!' diris la prezidanto de la klubo Arturo. 'La prelego de la jaro' taksis ĝin Johano.

'Misio plenumita.' Sed nur pri la ĉefurbo. Nun mi devas veturi al la sekva punkto de la vojaĝo. Evidente, mi bezonas por tio bileton. Telefona voko de Jean sendas min al la stacidomo. 'Se vi venos tuj kaj petos bileton por tiu dato kaj tiu tempo, vi havos ĝin kontraŭ 19 pundoj.' Mi tuj elhejmiĝas, ĉegiĉetiĝas kaj elpafas la bezonatajn vortojn. La biletisto ĝoje sciigas: '48 pundojn unudirekta, 42.50 — ambaŭ'. Mi iom embarasiĝas. Unue, temis pri 19, due la eldiritaj ciferoj ŝajnas esti intermiksitaj. Mi aludas, ke estas iom strange pagi por unudirekta bileto pli ol por la ambaŭdirekta. La hinda biletisto malantaŭ vitro, kio ne helpas al pli klara interkompreniĝo, vigliĝas kaj diras, ke tio tute ne estas stranga… Mia cerbo foriras promeni.

Mi ĝin sekvas. Duope ni iras al Marteno (la oficisto de la EAB-rezidejo). 'Helpu.' Marteno telefonas al informejo. Jes ja ekzistas 19-pundaj biletoj, sed por ricevi ilin necesas diri, ke vi bezonas 'saver' kaj 'advance' (ĉu ne estas strange substreki la anticipecon aĉetante bileton por, ni diru, la 15-a la 13-an?). Tiel armite mi venas al Euston. 'Saver… advance… Stoke-on-Trent… dato… horo' (mi sentas min spiono diranta la ŝiboleton: evitigu ĝin dio, ellasi ian eron!). '42 pundojn,' replikas la kasistino. Mi ribelas. '19.' 'Por tiu vi devas iri al alia giĉeto.' Mi enviciĝas. La sama vortlavangeto, komputila serĉo, konkludo. 'Tiuj disvendiĝis. Restis po 28.' Tiom da tarifoj por la sama veturo! Mi kapitulacas. Mi konfesu, ke eble mi miksis iom da ciferoj, sed la ĝenerala situacio estas ĝuste tia, kia mi priskribis ĝin. Mi sentis min preskaŭ en Rusio! Komence oni ĉion komplikas kaj poste ne povas orientiĝi en tia kaoso! (Pardonu mian enmiksiĝon en viajn aferojn, sed estas tiel dolĉe senti sin ne sola tia!)

Tamen al Barlastono mi venis ĝustatempe kaj ankoraŭ kun normala psiko (Rusia hardo!). Trankvila loko. Trankvila personaro. Trankvila manĝado. Kaj la sola disonanco — mi mem. Kun prelegoj 'Kiel instrui tedaĵojn distre' (por plia konvinkeco mi devis ne tiom rakonti, kiom montri; cetere, kiun tio interesas, tiu rigardu koncernan vidbendon faritan de d-ro Gubbins) (interalie, resumante la prelegon, Paŭlo diris, ke ankoraŭ neniam en la historio de Barlastono gastpreleganto ridigis la aŭskultantojn dum la tuta lekciado, ne forgesante tamen pri seriozaj aferoj — J.B.), 'Neortodoksaj aferoj de Esperanto-apilo', 'Specifaj Esperanto-vortoj, perifrazoj kaj similaĵoj ligitaj kun la nure Esperanta kulturo', plia versio de senfina serio 'Mi serĉis novon kaj diverson', seminario pri la moralaj valoroj de l' vivo, praktikaj lingvo-lecionoj, bazitaj sur diskutvekaj artikoloj (ekz. pri kanibalismo; mi haltis ĉe la punkto 'Kiun el nia grupo ni preferus oferi la formanĝo?'; eble ĝuste pro tio mi havis ŝancon daŭrigi la vojaĝon).

La tumulton kaŭzitan de mia ĉeesto suplementis saltado ĉe la drinkejo 'La Verda Stelo' (alie mi ne sukcesus alkroĉi omaĝan florkronon) kaj entrudiĝo al aliaj grupoj, kie (mi vere pentas kaj pardonpetas al la instruintoj!) mi ne povis nur observi. Por tamen almenaŭ iom seriozi, mi eldiru mian sinceran miron pri la tuta aranĝo. Perfekta prizorgo de la studejo (dankon, Derek Tatton), profesiece (mi substrekas la 'ec'on, ĉar diri nur 'profesie' estus nesufiĉe, ja profesiuloj fojfoje fuŝas, ne la 'ec'uloj!) preparitaj lingvaj kaj movadaj taskoj (brave, d-ro Paul Gubbins), ĉarmaj kaj kompetentaj kolegoj (Roselyne Edwards, Tim Carr, Marjorie Boulton kaj Katherine Hall), studemaj kursantoj.

La sola manko de la lernejo estas, laŭ mi, nesufiĉa prezento de ĝi al la ĝenerala Esperantistaro. La saman opinion havis la aliaj eksterlandanoj partoprenintaj ĉi-aranĝon: geedzoj el Hispanio Ana Manero kaj Manolo Parra. Unu el la plej komfortaj ĉirkaŭkondiĉe Esperanto-kursejoj en la mondo! Mi senhezite rekomendas ĝin al ĉiuj lernemaj malfuŝesperantistoj! (Ankaŭ al la bonapetituloj. La manĝoj ĉi tie estas tiom abundaj kaj bongustaj, ke mi proksimas al nomi tion manĝigo-terorismo! Dank' al la zorgoj de la tieaj kuiristoj kaj miaj postaj gastigintoj mi plipeziĝis je tutaj 4 kilogramoj dum malpli ol 3 semajnoj!

Tamen sufiĉas 'verŝi akvon' (en la rusa lingvo 're- kaj re-maĉi la samajn detalojn'). Prefere mi… akvumu. Jes, dank' al s-ro Chad Brown mi ricevis tiun eblecon. Senti sin lia samhejmano dum kelkaj horoj, kiujn okupis mia vojaĝo per lia boato, kiun mi, konante mian fi-aventuremon, nomis 'Titanic-2'. (Cetere, ne tro multon da inteligenteco postulos diveni, kio okazis, se vi ne finlegos ĉi-raporton.)

Ekskursante en la navigilo mi kun miro konstatis, ke ĝi havas en si duŝejon, necesejon, dormo- kaj gastoĉambron kaj eĉ kabineton. Ekzotika, sed sufiĉe komforta loĝejo. Tamen mi ne riskus ŝanĝi mian 40-kelkkvadratmetran 'urso-truon' en malnova domaĉo Rostove je eĉ perfekta ŝipego… Aparte ne dum la lernejanaj ferioj (kiam, onidire, ĉiuj britaj akvoloĝejuloj tremas antaŭtime!). Nu, ĉiu havas propran guston. La mia estas vidi kaj sperti laŭeble pli. Ĉi-cele mi veturas al s-ro Ian Mac Dowall el Wallasey (apud Liverpulo). Plua paradizumado. Ian dorlotas min kiel la plej amatan infanon, ekskursigas al Liverpulo (bedaŭrinde, la vetero ne estis same gastama — fuŝumis pluvaĉo) kaj Chester (ve, mi ne renkontiĝis kun la fama Ĉeŝira kato, sed, eble, mi vidis ĝian rideton, almenaŭ surmiene de pluraj lokanoj Esperantistaj, kiuj venis por konversacii kun la fremda lande sed proksima spirite gasto).

Post kelkaj (sendube streĉaj por li) tagoj Ian enbusigas min por 'ekspedi' al Skotlando. Sed pri tio… legu en Esperanto en Skotlando. Ĝis! Kun dankoj al ĉiuj gastigintoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>