Rekte al la artikolo

Esperanto parolata

<<  [947]  >>

Don Lord

'Ĝis la!'

'Devus esti, Ĝi la revido!' iu severe korektas.

La vortoj ankoraŭ resonas en mia menso post pli ol tridek jaroj. Denove mi vidas la gravmienajn samideanojn, kaj aŭdas la voĉojn de la 'korektaj' parolantoj.

'Vi devus aldoni -n.'

'Ne en tiu okazo.'

'Mi kredas, ke jes.'

'Mi memoras, ke foje mia instruanto diris al mi…'

Esperanto diskutata estus pli ĝusta nomo por tia konversaciado. La koro de la komencantoj glaciiĝas. Ŝajne, estas egale facile paroli latinon.

Kial, diable! ni tiel timigas lernantojn de nia familia lingvo?

En gazetoj kaj libroj oni rajtas atendi seneraran Esperanton, ĉar la verkanto havas tempon por kontroli, aŭ kontroligi. Eraroj korektendas. Ankaŭ en kursoj estas ĝuste korekti. Kaj se iu petas korektadon, kaj jam sufiĉe flue parolas, oni rajtas korekti. Sed nur en la Esperanta mondo troviĝas homoj, kiuj tiel senĉese, kaj nepetite — kaj ofte erare! — 'korektas'.

Kiam ni parolas nian denaskan lingvon, ni foje eraras, ni ellasas vortojn, ni parolas hezite. Ni lasu al ni la saman liberecon parolante Esperanton.

Mi estas ege dankema al tiuj samideanoj, kiuj dum mia junaĝo korektis miajn erarojn — 'ĉiuj la', 'da tiu', k.c. Sed mi eĉ pli dankemas al tiuj, kiuj permesis al mi flue kaj rapide paroli dum la fruaj jaroj de mia Esperanta vivo. Se oni estus interrompinta min je ĉiu eraro, mi ankoraŭ balbutus. (Eble kelke da samideanoj nun bedaŭras, ke oni ne tiel bridis al mi la langon!)

Esperanto estas lingvo ne sole por kleruloj, por tiuj kun universitataj diplomoj. Ĝi estas ankaŭ lingvo, kiu egale apartenas al la simplaj homoj de la mondo, tia kreis ĝin Zamenhof, kaj tia ĝi restu!

Pro tio, ke en la komenco Esperanto estis disvastigata per libroj, antaŭ ol homoj interparolis per ĝi, la unua formo de la lingvo estis iomete formala. Sed en Bulonjo ĉe Maro en 1905 la familio internacia komencis vere interparoli. Tie oni semis la Esperanton parolatan, kiun ni fiere reklamas per insignoj kaj glumarkoj.

Kiel ni povas antaŭenigi ĝin? Unue, per pacienca aŭskultado al ĉiu kiu kiom ajn hezite, ekparolas ĝin. Tiel ni paroligos la parolanton. Due, per uzado de la lingvo tiom ofte, kiom eble. Ni inventu vortojn. Ni ŝercu, ni ridu, ni ĝuu la lingvon. Ni eksperimentu. Ni eĉ kontrolu en la vortaroj! Kaj ni ne tro grave taksu nin.

Granda nombro da maloftaj vortoj ne nepre implicas gravan temon. La poezio de la Biblio estas en simpla hebrea lingvo, kaj ĝia vortprovizo estas malgranda, sed ĝi estas unu el la beletraj ĉefverkoj de la mondo. La hinda Bagavadgito, la ĉina Dao De Ĝing, kaj aliaj ĉefverkoj, simile atingas la celon per plej simplaj rimedoj. Ni ne hontu se ni ne havas grandan stokon da vortoj. Ni hontu, tamen, se ni povas kapti la subtilon de japana poemo, sed ne povas paroli nature kaj simple kun naturaj kaj simplaj homoj. Esperanto estas parolilo por vivaj homoj. Por tio Zamenhof ĝin kreis.

Mi ne intencas subtaksi la beletristojn. Estis ofte tiuj, kiuj pli grandigis nian vortprovizon kontraŭ la protestoj de la simplisma skolo. Sed oni povas trotaksi la literaturon. Oni povas forgesi la vivan homon, kiu parolas.

Niaj vortaristoj, niaj Akademianoj, ne ĉiam helpas nin. Estas kuriozaĵo de la Esperanta mondo, ke niaj vortaroj donas vortojn por onomatopoeiaricinoleate (onomatopeo kaj ricinolato, kompreneble!) sed, ke ankoraŭ ni diskutas kiel diri en Esperanto blue jeanslavatory bowl. La unua estas vesto portata tra la tuta mondo, kaj la dua utila afero ekzistas jam de pli ol jarcento. Saluton! do, al ĉiu, kiu helpas nin per kreado de bezonataj ĉiutagaj vortoj — juke box, crash helmet, kick-start, book token ktp. Ankaŭ saluton! al tiuj, kiuj gvidas nin al malofte uzataj vortoj por ĉiutagaj aferoj jam troveblaj en Plena Vortaro (jes!), kaj vulgarigas ilin.

Troviĝas inter britaj Esperantistoj pluraj homoj kapablaj tion fari. William Auld, kaj John C. Wells estas konataj kiel homoj, kiuj ne nur kreis kaj kreas tiajn vortojn, sed ankaŭ pacience parolas kun lernantoj. Estas aliaj, kiuj same faras. Sed ne sufiĉaj.

Eble oni diros, 'Sed jam ekzistas Esperanto parolata. Estas multe da denaskaj Espoerantistoj en la mondo — eĉ Esperantaj familioj. Ili parolas inter si en la hejmo.' Ja jes! ĉiuj tiuj devas solvi por si multe da problemoj. Kaj se ili solvis, iliaj solvoj troviĝas nek en niaj vortaroj, nek en nia ĝenerala konversaciado.

'En konsultaj rilatoj kun UNESKO.' Jes kaj grava afero. 'Tradukoj de la ĉefliteraturo de la mondo.' — ankaŭ grava. 'Esperanto parolata': laŭ mi, eble la plej grava el ĉiuj. (Volapuko fiaskis ĉar plejparte ĝi restis lingvo nur skribata.)

La unua el tiuj tri (rilatoj kun UNESKO) estas fakto. Ankaŭ la dua estas fakto, kaj oni daŭre tradukas. Sed Esperanto parolata — flue, ĝoje, facile parolata — estas por tro da homoj ankoraŭ nura revo. Ni devas, do, aparte trakti tiun aferon kiel vere gravan.

Ni havas nian lingvon. Ni havas tradukitan kaj originalan literaturon. Ni estas agnoskataj de registaroj. Nun ni entreprenu pluan celon — la efektivigon de flua, ĉiutaga Esperanto universale parolata. Ek! samideanoj, kaj Ĝis!.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>