Rekte al la artikolo

6-13 aŭgusto 1949

<<  [949]  >>

Antaŭ kvindek jaroj, ĉe Bournemouth okazis la 34-a Universala Kongreso. Mi menciis la aferon per letero en la loka ĵurnalo, kaj ricevis interesajn respondojn. Viro telefonis min: 'Jes, mi estis membro de loka ĥoro, kiu kantis ĉe la kongreso. Unu kanto estis "Shenandoah", kaj ni lernis la vortojn esperante.'

Alia viro skribis, ke li laboris kun la magistrataj aŭtobusoj, kiel konduktoro. Esperantistoj, kiuj portis Esperantajn metalajn ŝildojn (kiuj montris la marponton kaj la marbordon) veturis senpage.

Dum la lasta vespero de la Kongreso, partoprenanto donis al li sian ŝildon, kiun li ankoraŭ havas.

Lastatempe mi vizitis Beryl Talbot kiu lernis la lingvon per Norvegano. Ŝi deĵoris ĉe la speciala poŝtoficejo ĉe la Kongresa Centro, kiu estis parto de la urbodomo. Ŝi memoras, ke ŝi devis zorge poŝtstampi la poŝtmarkojn kun speciala poŝtstampo.

Dum la tagoj de la datreveno elmontro estos videbla ĉe la centra biblioteko en Bournemouth kun foto de la 1500 partoprenantoj. Estas 17cm alte kaj pli ol unu metron larĝe! Mi vidis ĝin denove hazarde kiam antaŭ kelkaj jaroj mi kaj mia edzino vizitis Islandon. La delegito por Rejkjaviko, Baldur Ragnarsson, bonvenigis nin, kaj vespere ni ĉiuj vizitis la hejmon de Ges. Hallgrimur Sæmundsson, la prezidanto de la Islandaj Esperantistoj. Dum la vespero li diris al ni 'Venu al mia kabineto'. Tie, sur la muro estis kopio de la sama foto kiun mi havas ĉe la Centraj Ĝardenoj en Bournemouth. 'Jes,' li diris, 'estis mia unua Universala Kongreso.'

Kaj hodiaŭ mi ricevis poŝtkarton de William Green, kiu diris, ke li ankaŭ partoprenis la Kongreson, kaj ke oni povas vidi lin kaj lian tiaman edzinon en la fotografaĵo.

Sed la pli bona rakonto el la 34-a UK estas pri delegito el la graflando Devon. Li promenis tra la urbo, kaj renkontis viron kiu demandis ion al li en stranga lingvo. Do la delegito supozis, ke la alia estas ankaŭ delegito (sen sia ŝildo), kaj respondis Esperante.

La alia diris: 'Mi ne konas la ĝustan vojon al la Konferencejo.' 'Ho, mi iras tien,' diris la Devonulo, 'venu kun mi.' Kune ili promenis kaj parolis esperante. Kiam ili alvenis ĉe la urbodomo, la Devonulo demandis: 'Kiun lingvon vi parolis kiam vi renkontis min?' 'Ho,' diris la dua viro, 'mi parolis anglalingve.' Li estis el Newcastle-upon-Tyne.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>