Rekte al la artikolo

Fervojoj de Cumbria

<<  [950]  >>

SoKoTo

Interesitoj pri fervojoj, kiuj partoprenos en Esperanto 2000 en Appleby venontan paskon trovos diversajn allogaĵojn, kiuj tentos ilin plilongigi sian restadon en Cumbria.

Dum la oficiala ekskurso konferencanoj veturos laŭ la Settle-Carlisle-linio, eble la plej spektakla fervojlinio en la lando. Tamen restas aliaj eblecoj, aparte por interesitoj pri etŝpuraj trakoj.

Elstare el tiuj estas la Ravenglass and Eskdale Railway, kiu troviĝas sude de la regiono. Tie etaj trajnoj veturigas vizitantojn sur trako nur 381 milimetrojn larĝa. Dum 40 minutoj oni veturas sep mejlojn de la antaŭa romia haveno de Ravenglass laŭ la valoj de la riveroj Mite kaj Esk. Por atingi la lokon kuraĝaj aŭtistoj ĝuos ŝofori tra la defiaj montpasejoj Wrynose kaj Hardknott.

Ĉe la alia flanko de la regiono, tamen pli apude al Appleby, situas Alston, la plej alta bazarurbo en Anglio, kaj tie troviĝas la South Tynedale Railway. Dum 45-minuta rondiro veturantoj ĝuas vidon trans la valo de la rivero South Tyne, regiono de elstara natura beleco.

La Lakeside and Haverthwaite Railway troviĝas apud la elfluo de la lago Windermere, la suda ekstremo, kaj oni povas kombini ekskurson sur la trajnoj kun veturo sur la vaporŝipoj de Windermere, kaj vizito al la miriga muzeo pri akva vivo por krei elstaran tagekskurson. La trajnojn sur tiu normallarĝa trako tiras nur vaporlokomotivoj.

Ankaŭ menciindas la ebleco piediri laŭ parto de la antaŭa fervojlinio apud Keswick. Iuj kilometroj de tiu fermita fervojo de la stacidomo en Keswick ĝis la vilaĝo Threlkeld estas nun renovigitaj kiel piedirejo. La pontoj trans la rivero Greta estas aparte interesaj, kaj la antaŭaj laboristaj kabanoj rekreiĝis kiel interesaj informbudoj.

Familianoj de aparte ravigitaj per fervojoj tamen ĝuos elstarajn pejzaĝojn vizitante iun el ĉi tiuj celoj.

Plua aliĝilo por Esperanto 2000 en Appleby troviĝas en la koverto kun ĉi tiu Brita Esperantisto, kaj koloraj informfolioj pri la fervojoj estas haveblaj de la turista centro, kies adreso aperas sur la aliĝilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>