Rekte al la artikolo

Esperanto-movado en Brazilo

<<  [950]  >>

James Rezende Piton

Post dek jaroj de aktiveco en Esperanto-movado, nur kiam oni petis de mi klaran analizon pri ĝi en Brazilo, mi surpaperigis miajn opiniojn. Tio estis iom post kiam mi fariĝis reprezentanto de la lando ĉe UEA-Komisiono por Ameriko. Tiam mi haltis kaj pensis: hej, nun mi devas fari precizan bilancon pri nia landa movado, almenaŭ pri tio, kiel mi rigardas ĝin! Klaran opinion pri Esperanto mi havas de la komenco, sed ne ofte mi provis precize priskribi ĝian realon en Brazilo.

Necesas unue konsideri la fakton, ke Brazilo estas unu el la plej grandaj landoj en la mondo, kie praktike nur unu lingvo (la portugala) regas. Unue venis la portugaloj ekde la 16a jarcento, kun multaj dekmiloj da afrikaj sklavoj; poste milionoj da italoj, hispanoj, germanoj, ukrainoj, poloj, araboj ekde de la fino de la 19a jarcento; japanoj, koreoj kaj sudamerikanoj en la nuna. En lando de enmigrintoj, estas tiu fenomeno, ke tiuj, kiuj alvenas tuj engaĝiĝas en la lokan lingvon kaj kulturon, kaj en Brazilo ne okazis malsame. Estas nur kelkaj esceptaj malgrandaj urboj, kie oni plu parolas la lingvon de la elmigraj prauloj. Kaj kvankam plu rezistas 170 indiĝenaj lingvoj, ili koncentriĝas nur en veraj rezervejoj. Timindas la sorto de tiuj malmultaj, kiuj vivas kaj konservas parton el siaj originaj tradicioj. Tiujn lingvojn parolas entute ne pli ol 200 mil indiĝenoj — 0,1% de la brazila loĝantaro. La amerikaj najbaroj? Krom du aŭ tri etaj landoj, ĉiuj aliaj ĝis la sudo de Usono parolas la hispanan, tre similan al la portugala kaj sufiĉe komprenatan de ni.

En lando de multaj nacioj, efektiva raso-kunfandiĝo sed nur unu ĉiutaga lingvo, la sukceso de Esperanto povas soni nur kiel idealo. Sed idealoj estas io natura, en lando de junuloj, kiel la nia! Povas esti — kaj tiel oni jam konkludis en tutamerika reta Esperanto-forumo — ke kompare al la najbaroj, ĝuste pro la landoformado brazilanoj havas naturan inklinon al afero komuneca kiel Esperanto. En lando tiel ampleksa, oni malfacile renkontas surstrate kaj en kiu ajn urbo eksterlandajn turistojn. Malgraŭ tio, ĉiu brazilano interesiĝas pri tio, kio okazas en aliaj landoj/kulturoj, instigas la popolon al komparadoj inter landoj.

Esperanto-renkontiĝoj okazas la tutan tempon — lokaj, regionaj, ŝtataj, sudbrazilaj, nordorientaj, nacia. Sendube, konstateblas ia sinergio nur pro la ĉeesto. Ŝajnas, ke la simpla fakto, ke oni vidas aliajn aktivajn homojn kaj rakontas pri siaj spertoj, 'replenigas la bateriojn' de aktivuloj. Brazilo estas federacio de ŝtatoj (provincoj). Kaj en 14 el 27 federacieroj ekzistas eĉ ŝtata (provinca) Esperanto-asocio. Multaj el ili tenas daŭran serion de unutagaj aŭ dutagaj provincaj renkontiĝoj. Grandaj urboj okazigas unutagajn urbajn renkontiĝojn. Brazila Esperanto-Ligo listigas pli ol 120 klubojn tra la lando, sed oni scias pri multaj aliaj neformalaj rondetoj. Mikroregionoj ankaŭ faras tion: la renkontiĝoj de Sudparaiba Valo, ekzemple, okazas ĉiun trian monaton en iu urbo ene de regiono, kiu iras de la rando de urbo San-Paŭlo ĝis la rando de urbo Rio (400 km) kaj oni jam havis pli ol 35 renkontiĝojn en tiu serio. Mi prelegis en la antaŭlasta al pli ol 80 homoj ĝuste pri Amerika agado, invite de la organizintoj. Tiu evento estis elstara i.a. pro la prezentado de aŭtentika loka folklora grupo, kun pli ol ducentjara popola religieca danco. Kultura parto de la renkontiĝo inkluzivis ankaŭ prelegon priskribanta la devenon de tiuj tradicioj. La elstarigo kaj diskonigo de lokaj valoroj estas imitinda de aliaj renkontiĝoj.

Grava influo en la instruado de Esperanto venis el la subteno de spiritisma movado, filozofia doktrino, kiu devenas el Francio. De la 1910aj jaroj, la brazila ĉefinstanco de tiu movado eldonis kaj eldonas vortarojn kaj lernolibrojn, tiel intense, ke plu ekzistas konfuzoj, ke "Esperanto estas lingvo de spiritistoj". La neŭtrala movado en Brazilo bezonas daŭre forigi miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn. Eĉ rekonante la valoran servon, kiun la brazila Esperanto-movado ricevis de tio, niaj kluboj devas esti singardaj en siaj eksteraj rilatoj. Rekte ligi Esperanton al aferoj, kiuj rilatas ekskluzive al personaj preferoj, laŭ mi signifas faciligi la vojon de kontraŭpropagando al niaj malamikoj.

Fine, por fari ian bilancon, mi dirus, ke unu el la gravaj problemoj de nia movado estas la ĝenerala manko de personaj kontaktoj kun eksterlandaj vizitantoj. Vojaĝi eksterlande malfacilas kaj turistoj apenaŭ iras al malgrandaj urboj en la internlando. Tio estas kial por malstimuliĝo vere kaj profunde lerni la lingvon, tiel estigante la fenomenon de kelkaj fervore idealismaj, agemaj sed lingve balbutantaj 'eternaj komencantoj'. Pli oftaj kontaktoj kun eksterlandanoj do gravegos. Solvo por tio estus la kreo de Esperantaj turismaj servoj, kiuj apenaŭ ekzistas tie ĉi. Brazilo havas grandegan turisman potencialon, cetere ne tute ekspluatata. Kaj certe la ĝenerala malfermiteco de nia popolo bonvenigos pli da kontaktoj. Alia problemo estas ekonomia. Aboni eksterlandajn gazetojn estas koste por averaĝa brazilano, kvankam oni havas kelkajn gravajn lokajn Esperanto-eldonejojn.

Kiel pozitivan trajton mi listigus la junecon de la lando. Multegaj genunuloj (ekde 13, 14 jaroj) alvenas, ekzemple, al nia kurso en Internet, kio signifas, ke iel ili trovas nin, kaj novaj generacioj aktive alvenas al la movado. Kreskas ankaŭ la konscio pri profesieca uzado de la informiloj, ĝenerale altiĝas la kvalito pri informado kaj multiĝas la rilatoj kun amaskomunikiloj. Nemalbone, en mia vidpunkto de nekuracebla optimisto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>