Rekte al la artikolo

Traduku! (57)

<<  [951]  >>

William Auld

The studio was filled with the rich odour of roses, and when the light summer wind stirred amidst the trees of the garden, there came through the open door the heavy scent of the lilac, or the more delicate perfume of the pink-flowering thorn.

From the corner of the divan of Persian saddle-bags on which he was lying, smoking, as was his custom, innumerable cigarettes, Lord Henry Wotton could just catch the gleam of the honey-sweet and honey-coloured blossoms of a laburnum, whose tremulous branches seemed hardly able to bear the burden of a beauty so flame-like as theirs; and now and then the fantastic shadows of birds in flight flitted across the long tussore-silk curtains that were stretched in front of the huge window, producing a kind of momentary Japanese effect, and making him think of those pallid jade-faced painters of Tokio who, through the medium of an art that is necessarily immobile, seek to convey the sense of swiftness and motion.

Oscar Wilde: The Picture of Dorian Gray


La atelieron balzamis riĉa rozparfumo, kaj kiam malforta somera venteto ekmoviĝis inter la arboj en la ĝardeno, envenis tra la malfermita pordo la peza bonodoro de siringoj, aŭ la parfumo pli delikata de la palruĝe floranta dornarbusto.

En angulo de la divano el persaj selsakoj sur kiu li kuŝis, laŭkutime fumante sennombrajn cigaredojn, Lordo Henriko Voton povis ĝuste ekvidi la mieldolĉajn kaj mielkolorajn arboflorojn de laburno, kies tremetaj branĉoj ŝajnis apenaŭ kapablaj porti la pezon de belo tiel flamsimila kiel ties; kaj de tempo al tempo la fantaziecaj ombroj de birdoj flugantaj flirte transis la longajn hindsilkajn kurtenojn tiritajn sur la grandega fenestro, momente kaŭzante japaneskan efikon kaj pensigante lin pri tiuj palaj jadvizaĝaj pentrartistoj en Tokio, kiuj, pere de arto laŭnecese senmova, klopodas krei senton de rapideco kaj moviĝo.


Studio Ĝusta traduko estas ateliero, ne studio. Studio estas 'tuto de la laborejoj necesaj por produkti filmon…', dum ateliero estas 'speciala ĉambro, kie laboras artistoj…'. Jen tia kaptilo, kia ofte minacas pro simileco de vortoj en diversaj lingvoj. Taŭgas ankaŭ artlaborejo.

Odour of roses Nia teksto enhavas tri sinonimojn: odour, scent, perfume, kaj unuavide Esperanto havas nur: bonodoro kaj parfumo. Tamen eblas uzi: balzami = fari bonodora. Do: La atelieron balzamis riĉa rozparfumo.

Light Prefere malforta. Leĝera aludas al pezo, ne al forto.

Pink-flowering Kiel precize priskribi la koloron? Tradicie oni uzas: rozkolora, sed rozoj estas tre diverskoloraj. Multaj uzis: ruĝeta = ruĝnuanca, kaj tio eble taŭgas. Iom hezite, mi emas diri: palruĝa (= palruĝe floranta).

Thorn Kompreneble ne temas pri unuopa pikilo dorno. Temas pri ia dornarbusto, eble se ne nepre kratago. La dornujo de AR estas bona.

Could just catch Tiu frazo, kvankam limiga, estas tamen pozitiva: la laburno ne estis kaŝita, sed videbla. Cetere, ne temas pri kapti, sed pri vidi. La koncepto ne estas facile transdonebla. Plej uzinda estas ekvidi, do: povis ĝuste ekvidi.

Blossoms Anglaj vortaroj vere ne diferencigas blossom kaj flower. Por redoni la ĝustan bildon oni tamen uzu en Esperanto: arboflor(et)oj. La vorto infloresko (AR) estas bela sed eble ne tute ĝusta en la kunteksto.

As theirs Kiel tieskiel la ilia. La malpravon de sia oni konstatas, se oni enmetas estis: kiel estis sia.

Fantastic La ombroj estis realaj, ne fantaziaj. Oni sekve devas diri: fantaziecaj. (Same pri fantastaj.)

Tussore-silk Tiu ŝtofo estas ĝis nun nekonita en Esperanto, do kiel nomi ĝin? Ĉu krei neologismon (kiu necesigus piednotan difinon)? Aŭ certigi, ke la vorto mem estu la difino (kiel estas normale en Esperanto)? Tussore estas flavbruna silko el sovaĝaj hindaj raŭpoj do: hindsilkajel hinda silko.

Pallid Simple sinonimo de pale, do sufiĉas palaj.

Senses Oni povas uzi sento aŭ prefere impreso.

Premieto al R. Calder, konsola premieto al Bernice K. Scott.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>