Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [952]  >>

Paul Gubbins

La Brita Esperantisto tro longe — dum pli ol unu jaro — mutas: finfine ĝi retrovas sian voĉon. Sed ĉu necesas nacia, brita voĉo en internacia, monda movado? Mi kredas, ke jes. Unue, ĉar Esperanto en Britujo staras sursojle de nova epoko. En la jaro 2002 ekfunkcios ne plu provizora sed konstanta, leĝe sekura EAB-oficejo en Barlastono. Pro tio — sed ne nur; rolon ludas ankaŭ la enpostenigo de energia, ĉiam bonhumora EAB-direktoro pri evoluigo, David Kelso — eksenteblas en Britujo freŝa elano. Kaj, se britoj volas en ĉi tiu renesanco partopreni kaj al ĝi kontribui, necesos forumo kia La Brita Esperantisto por interŝanĝi ideojn kaj prilumi la diversajn eventojn — kaj, pli grave, la homojn (pro tio la rubriko 'Kiu kiuas?' kaj la kontribuinto-biografietoj) — kiuj antaŭenigas Esperanton en nia lando.

Due, malgraŭ lastatempe ŝrumpinta EAB-membraro, malgraŭ velkintaj lokaj grupoj, eĉ federacioj, gravas memori, ke Esperanto restas rimarkinde fortika en Britujo. Mi emas diri, ke tion, kion ni kvante perdis, ni tamen kvalite gajnis. La movadon en Britujo ne konsistigas — almenaŭ de eksterlanda aŭdpunkto — mokinda balbutantaro farse, ade angle misvokalumanta, sed kleruloj kaj diversfakaj spertuloj, kies pensoj kaj opinioj legindas. Mi tre ĝojas, ekzemple, aperigi en ĉi tiu numero de La Brita Esperantisto (kaj en la venonta) eseojn aparte laŭditajn kaj premiitajn de la Universitato de Liverpolo. Ĝuste tial, miaopinie, ekzistas La Brita Esperantisto: por prilumi kaj prihimni niajn talentulojn. Se ni en Britujo ne faros, neniu faros — kaj riĉaj, pensigaj eseoj, kiaj la premiitaj, hontinde ŝimus nelegitaj — krom de la juĝisto(j) — en universitata tirkesto.

Tamen La Brita Esperantisto ne estu tro serioza. Ĝi informu, ĝi debatigu — sed ĝi ankaŭ distru. Aperas do ĉi tie originala rakonto de Katarina Tustin. Tre plaĉus al mi aperigi pliajn originalajn prozaĵojn: verkemuloj, ekverku! Plaĉus ankaŭ grupaj, federaciaj notoj; raportoj pri semajnfinaj kaj aliaj okazintaĵoj; plaĉus ankaŭ leteroj. Kontribuoj tiaj mankas al tiu ĉi numero de la relanĉita revuo sed, pro tio, ke La Brita Esperantisto apartenas ne al mi, sed al vi, membroj de EAB, mi petas — insistas! — ke vi formu ĝin laŭ viaj deziroj, laŭ viaj bezonoj. Ankaŭ fotoj bonvenas: foto foje preferindas ol longa raporto (kaj kiam vi sendas fotojn, nepre klare indiku, kiu videblas [kun antaŭnomo kaj familia nomo] kaj kie, kiam kaj kial: sen informoj tiaj la fotoj ne uzeblas). Do — ekkontribuu!

Tio ne signifas, ke mi ne foje tranĉetos ricevitajn artikolojn. Redaktoro (redukte) redaktu: tial — parte — li aŭ ŝi ekzistas. Plue, mi ne aperigos kontribuojn, kiuj jam aperis aŭ aperos en aliaj esperantaj revuoj. Mi volonte resumos aŭ aludos interesajn tiajn artikolojn — sed laŭvorte relegi gurditajn kontribuojn en pluraj esperantaj revuoj restas, laŭ mi, unu el la plej amatoraj aspektoj de Esperanto-ĵurnalismo.

Parenteze ĉiajn kontribuojn mi akceptas: tajpitajn aŭ elektronike senditajn; tamen bonvolu memori, ke necesas pli da tempo por pritrakti tajpitan ol elektronikan senditaĵon.

Bildo

Antaŭredakte en Zagrebo ĉi-somere.

(Pli granda bildo)

Mi esperas, ke plaĉos al vi la relanĉita revuo. Sendube restas mankoj, malglataĵoj, misoj, pri kiuj respondecas sola mi. Mi tre konscias la enorman ŝarĝon, kiun mi surŝultrigis: daŭrigi la tradiciojn firme establitajn de mia vaste pli kompetenta antaŭulo, William Auld, prezentas defion preskaŭ superhoman. Kaj superhomo mi ne estas. Mi faros tamen mian etan plejeblon.

Finfine danki mi volas ne nur al ĉiuj kontribuintoj sed ankaŭ — kaj precipe — al Simon Davies, kiu kompostis (ankaŭ lingve kontrolis) ĉi tiun numeron kaj kiu ĉiam tre ĝentile, tre saĝe konsilis. Sen li vi ne tenus enmane la revuon. Dankojn ankaŭ al Michael Seaton, kiu enkomputiligis tajpitaĵon. Tamen nun — nepre guu!

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>