Rekte al la artikolo

Indianoj: vero kontraŭ mito

<<  [952]  >>

David Thornell

Jen la unua el tri prelegoj prezentitaj en septembro dum la skota studsemajnfino en Dunblane (vidu raporton). Sekvos en venontaj numeroj de La Brita Esperantisto prelegoj du kaj tri.

Bildigu al vi indianon. Kion vi imagas? Sovaĝulon sur ĉevalo, ĉu ne? Sed la vero estas 180 gradojn for de la populara supozo, ĉar ĉevaloj ne estas indiĝenaj bestoj de Ameriko. Efektive, kiam hispanoj invadis fremdan landon de Ameriko, tieuloj tuj kredis, ke la surĉevalaj konkerantoj estas duonhomaj, duoncervegaj estaĵoj.

La indianoj tamen perfektigis ĉevalrajdadon post mallonga tempo (ŝajne ene de nur unu-du generacioj — de la fino de la 17a jarcento, ni diru, ĝis la komenco de la 18a). Sed tio estas afero historie lastatempa, laŭ la daŭro de indianeco. Plie, kelkaj indianaj popoloj konstruis imperiajn urbojn, majstris arkitekturon, progresigis sciencon — kaj do certe ne kvalifikiĝas kiel sovaĝuloj.

Eble nun vi demandas: 'Nu, se mi tiom eraris pri tia afero, kiom mi eraras pri miaj ceteraj supozoj pri indianoj?' Se jes, vi eble konsentas, ke taŭgas lerni iom pri

  • realo — kontraste al kliŝo;
  • faktoj — kontraste al fantazioj;
  • vero — kontraste al mito.

Kaj jen do kontraŭmitaj realoj rilate al indianaj

  • antikveco;
  • diverseco;
  • civilizeco.

Jam venas la horo por fronti la realon de indianaj historio kaj prahistorio, anstataŭ simple ensorbi kinbildojn pri la okcident-usona landlimo dum la 19a jarcento. Vakero-filmoj ne estas fidindaj fontoj de realo.

Tial oni levu certajn temojn pri indianoj. Tiuj estas, ekzemple, ties

  • dukontinenta diverseco;
  • kulturaj kontrastoj;
  • plurepoka persekutiĝo.

Koncerne ĉi tiun lastan temon oni devas ne nur mencii sed ankaŭ pritrakti rasismon precipe en Usono. Jenas la plej malsupra tavolo de usona rashierarkio: irlandano — negro — indiano; pro tiu ĉi rasismo, per kiu indianoj restas ĉe la absoluta fundo de usona socio, mitoj pri ili des pli disvastiĝis kaj fiksiĝis.

Ni do antaŭeniru por ĝustigi niajn konceptojn pri temo rilate trionon de la homa geografio: Ameriko. Geografoj difinas Amerikon kiel kontinenton inter Atlantiko kaj Pacifiko. Tamen aliaj kutime traktas ĝin kiel du kontinentojn: Nordameriko kaj Sudameriko, plus 'kunligilo', nome Centra Ameriko. Jen do la t.n. tri Amerikoj: sed en praktiko la du ĉefpartoj superombras la alian. Kaj, post tiu ĉi geografia enkonduko, ni venas al la komenco de la rakonto mem.

Dum granda migrado, trans la Beringan Markolon inter Siberio kaj Alasko, ĝis la vosto de Sudameriko, alvenis antaŭ almenaŭ 20 ĝis 30 jarmiloj mongoleca etno. Ni precizigu tiun ĉi etnon, kiu iĝis la indianoj.

Dum Plena Vortaro difinas la terminon 'indiano' ĝenerale kiel 'amerika rughaŭtulo', la pli-malpli samepokaj vortaroj Webster's kaj Oxford aldonas kvalifikojn, precipe pri la geografiaj ekstremoj de la kontinentego. La usona Webster's difinas 'indianon' kiel 'membro de iu ajn el la indiĝenaj popoloj de Norda kaj Suda Amerikoj, krom la eskimoj'; kaj la brita Oxford tekstas: 'membro de iu ajn indiĝena raso de Ameriko aŭ la Antiloj [t.e. la Karibea Insularo] (kutime ekskluzive de eskimoj, patagonoj kaj fuegoj)'.

Rimarku, kiel temas pri nur la norda ekstremo (Alasko, arkta Kanado, k.t.p.) kaj la suda (Patagonio kaj Fuegio). Sed malgraŭ tio mi mem traktas iamajn eskimojn (nunajn inuitojn) kiel indianojn (samkiel multaj hodiaŭaj etnologoj kaj leksikografoj), ĉar de kie venis tiuj popoloj, se ne de la sama prapopolo, kiu naskis la ceterajn indiĝenojn?

Ankaŭ, pro difinita kialo, meze de Meksikio mi dividas la indianojn en 'du indianarojn', por ke oni sufiĉe facile rekonu la 'usonajn' indianojn iumaniere kaj la 'latinamerikajn' indianojn alimaniere (notante, ke oni jam ne aŭdas pri karibeaj indianoj). Tiu ĉi divido estas mia propra afero, tamen pere de tiu ĉi ne necese arbitra demografia kadro mi povas multon prezenti.

Nun, enkondukinte la du Amerikojn kaj ties indianarojn, mi estas preta ilin kompari. Ni povas konstati, ke nordamerikaj indianoj estas relative nomadaj, kamparaj kaj pli-malpli malaperintaj; sudamerikaj indianoj estas relative urbaj, montaraj kaj pli-malpli fariĝintaj la 'hispanidoj' de la Nova Mondo.

Nordameriko estas pli dezerta, dum Sudameriko estas pli ĝangala (almenaŭ kie temas pri medioj, en kiuj troviĝas indianaj komunumoj). Simile, Kanado kaj Alasko estas iom senfruktaj pro sia arkta karaktero, dum Centra Ameriko montriĝas vivplena. Tiaj diferencoj devis efiki sur la respektivajn kulturojn. Jen do unu faktoro pri ties diverseco. Sed ankaŭ la historio havis siajn efikojn. Do ni spuru la historion laŭ la sama dukontinenta maniero, koncentriĝante unue pri la alvenoj de eksteruloj.

Kristoforo Kolumbo

Ni ĉiuj aŭdis pri Kristoforo Kolumbo, kiu eniris Karibeon ĉ. 1500 p.K. Multaj scias krome, ke la vikingoj atingis Groenlandon kaj preteren ĉ. 500 jaroj antaŭ Kolumbo. Sekvis interalie la hispanaj konkerantoj frue en la 16a jarcento (suden) kaj la anglaj pilgrimantoj frue en la 17a (norden). Rezultiĝis konstantaj problemoj rilate la praloĝantojn. Unua problemo, kiun spertis la indianoj, estis sklaveco. Tamen, sklaviĝinte, frue en la kolonia periodo, la indianoj montriĝis malfortaj, malsanemaj kaj ĝenerale malbonaj. Jen motivo por amasa enkonduko de okcident-afrikaj negroj en la Novan Mondon, anstataŭ daŭre kaj senprofite sklavigi indiĝenojn.

La indianaj triboj (aŭ 'nacioj') de Nordameriko renkontis anglojn en Novanglujo, la plej nordorienta regiono de Usono, kaj nederlandanojn en Novamsterdamo, sur insulo Manhatano, kiun oni aĉetis kontraŭ $24. Kaj kontraŭ la indianoj la estiĝanta Usono akcelis registaran kampanjaron, kiu kulminis dum la 19a jarcento en sinsekvo da malobservataj traktatoj, masakroj, k.s.

La doktrinon baze de tiu ĉi politiko oni nomis Manifestiĝanta Destino. Ĝi estis ordigo de la homa historio, konsiderata kiel evidenta kaj neevitebla, kaj stimulanta popolon aŭ rason ekspansii ĝis geografiaj limoj opiniataj kiel naturaj etendi suverenecon super kutime sendifina regiono. Tiu ĉi ideo disvastiĝis dum la 1840aj kaj 1850aj jaroj, konvinkante multajn, ke Usono estas destinita etendi siajn landlimojn ĝis Pacifiko — kio ja realiĝis per forbalaado de la indianoj.

En Sudameriko okazis io simila, sed ne tute ĝis tiu grado — kvankam la hispanoj (kaj poste la portugaloj) ne hezitis laŭvole dispremi kaj forviŝi iun ajn indiĝenaron.

Kio do rezultis en Ameriko el tiaj eventoj? Unue, Kolumbo donis al la tieuloj la nomon 'indianoj', kredante, ke li atingis Hindujon. Due, misiistoj konvertis la indiĝenojn al siaj propraj kredsistemoj, kiuj estis ĉiel fremdaj. Kaj, trie, la indianoj perdis Amerikon.

Nun, dum daŭra persekutiĝo, leviĝas inter ili konsciiĝo pri — kaj aktivismo por — iliaj homaj rajtoj. Kiel iama plimulto kaj posta minoritato, la indianoj celas almenaŭ egalecon rilate la ceterajn loĝantojn de siaj landoj. Ĉu ili sukcesos, dependos sammezure kaj de pasintaj kaj de hodiaŭaj politikaj cirkonstancoj. Kaj la indianoj mem sufiĉe transformiĝis — fizionomie, haŭte, k.t.p. — tra la lasta duonjarmilo pro la gena influo de eksteruloj. Tamen, malgraŭ ĉio, multaj ankoraŭ konsideras sin indianoj.

Ni do rigardu la rezultojn de koloniismo, kiuj ankoraŭ tiom influas indianojn. En Nordameriko, usona indiano havas nur sian rezervejon, kiu efektive apartenas propre al Usono. Kia ironio, se ni konsideras, kiom Usono jam prenis de la indiano: tabakon, maizon, nomojn de multaj gubernioj kaj sennombraj aliaj lokoj. Oni aŭdas, kiel malvigla kaj trista estas la vivanimo de tipa rezerveja indiano, precipe la vira: nesurpriza rezulto de ties sorto.

Prenitaj estas ankaŭ lingvoj — de la rezervejo al la universitato. Grava bazo de lingvistika tradicio usona estas transskribado de antaŭe neskribitaj (kaj jam mortantaj) idiomoj de la nordamerikaj indianoj. Tio ne helpas ĉe rezervejoj, kie oni rajtas ofte nek instrui nek studi la propran lingvon.

Cetere, en la pli vasta usona socio, oni ankoraŭ prezentas la indianon kiel stereotipon. La stereotipato aperas

  • kun pafarko kaj sago;
  • skalpante per tomahoko;
  • dancante por pluvo au venko;
  • eble fumante pacpipon sed kutime sur milito-pado;
  • trans la Granda Prerio;
  • feroce atakante heroan vakeron.

Ni ĉiuj scias, kiel malhelpaj povas esti tiaĵoj ĉe interpopolaj rilatoj — almenaŭ al la stereotipatoj, se ĉi lastaj aldone estas relative malmultnombraj.

Spuroj de koloniismo troviĝas ankaŭ en Sudameriko. Kompreneble kreiĝis nova socitavolo el la infanoj de eŭropanoj kaj indianoj — nome, tiu de la mestizo (signifanta 'miksaĵo'). Sudamerikanoj rapide kaj grandparte iĝis idaro de rasmiksado, tiel ke nun la laŭdire hispandevena parto estas unuavide pli indiandevena. Inter tiuj rasmiksuloj aperis siavice la gaŭĉoj, konataj vakereskaj brutgardistoj kaj loĝantoj de la pampoj, t.e. la vastaj, senarbaj kaj herbokovritaj ebenaĵoj de centra Argentino kaj ĉirkaŭe.

Vojaĝo tra Ameriko

Tamen rasismo ankoraŭ regas, kvankam en aliaj formoj ol en la nordo de Ameriko, supozeble nur pro la relative kaj frape alta denseco de indianoj tra la sudo. Sufiĉas, ke ni almenaŭ tuŝis tiajn aferojn. Nun ni vojaĝu tra Ameriko laŭ la mapo, ekrigardante la indiĝenajn kulturojn diversajn — kvankam plejparte pasintajn.

Ni komencu ĉe kulturo plej norda. Jen la regionoj, inkluzivante la arktan regionon de la pola urso,

  • de la inuitoj (t.e. la iamaj eskimoj) kaj ties igloj;
  • kie oni piediras per neĝŝuoj kaj vojaĝas per glitveturilo kaj sledhundoj;
  • kie oni ĉasas per kajako kaj harpuno.

Kia medio por subteni homan komunumon, sen mencii kulturon. Ankaŭ tio — eble — estas stereotipo, tamen senintenca. Oni povas aldoni, ke, samkiel ĉe aliaj indianaj kulturoj, la inuitoj elpensis ĉiun imageblan uzon de la ĉirkaŭaj flaŭro kaj faŭno. Pro preskaŭ tuta manko de flaŭro, ili elpensis eĉ pli da uzoj de ĉasitaĵoj — por hejtado, nutrado kaj veturado; por vestaro, ilaro kaj ludilaro.

Iom suden, ni atingas la iaman landon de la totemfosto, ĉe la marbordo inter Alasko kaj meza Kalifornio. Tie, antaŭ domo, staras trabo skulptita kaj farbita je stakigitaj totemaj simboloj reprezentantaj familian devenon. Ĉiu totemo estis tipe besto, konsiderata kiel praulo kaj protektanto de la klano. Inter tiuj pacifikaj indianoj regis ja totemismo, t.e. socireligia sistemo bazita sur konceptoj pri parenceco inter homoj kaj naturo.

Nun ni venas al la mezo de Nordameriko, iama lando de indianaj tendaroj. Tie staris, interalie

  • tipio — konusforma tendo, tegita de feloj;
  • vigvamo — similanta duonsferan tipion;
  • vikiupo — simila al tipio, sed kovrita de kreskaĵoj.

Kaj jen, pli-malpli de la oriento al la okcidento, estas la vastaj regionoj iam apartenantaj al

  • irokezoj — centra Novjorko;
  • ĉerokoj — Apalaĉio kaj suden;
  • siuoj — Lago Supera ĝis Nebrasko;
  • algonkenoj — tra centra Usono;
  • nigrapieduloj — suda Kanado ĝis Montano;
  • pueblaj indianoj — Arizono ĝis Teksaso kaj Meksikio;
  • hopioj — puebla popolo de nordorienta Arizono;
  • navajoj — Arizono kaj Novmeksikio;
  • apaĉoj — ankaŭ el la usona sudokcidento.

Ne eblas vere esplori tiun liston, sed kredu min: ties membroj estis historie treege diversaj, ĉu kulture, politike aŭ lingve. Mi almenaŭ diru, ke — same ĉe inuitoj — la lerta uzado de bestaĵoj por la ĉiutaga vivo karakterizis ĉiun popolon, precipe, kie troviĝis bizonoj (iam videblaj grandparte tra Usono) kaj kien ajn oni enkondukis ĉevalojn.

Ni nun daŭrigu nian vojaĝon ĝis Sudameriko, kie la tieaj indianoj havis alispecajn kulturojn, ofte multe pli ampleksajn kaj kompleksajn. Antaŭ la alveno de la hispanoj en la 16a jarcento, ekzistis pluraj civilizacioj: la Azteka Imperio (principe dum la 14a kaj 15a jarcentoj; tiam fondiĝis Meksiko, la plej granda urbo de la nuna mondo); la Majaa Imperio de Gvatemalo kaj Jukatano (inter la jaroj 300—1450), kie oni skribis hieroglife; la toltekoj de Meksikio (9a—12a jarcentoj), kies arkitekturo restas konata ĝis nun; kaj la inkaoj de Peruo (tra mezepoko ĝis 1533), kiuj estis sunadorantoj kun altnivelaj civilizacio kaj socisistemo. Tiuj ĉi antikvaj kulturoj daŭre mirigas antropologojn: ankoraŭ staras grandaj ziguratoj de la sudindianoj, kvazaŭ testamentoj al ties antaŭa potenco. Kaj jen la fino de nia vojaĝo — pli-malpli ankaŭ de mia prelego.

Konkludo

Tamen kiel konkludi? Eble nur, ke la indianoj estas ekzota popolaro laŭ brita vidpunkto (fakte eĉ laŭ usona) kaj, pro tio, apenaŭ komprenata. Ni vidis, kiel la unuaj enmigrantoj el Azio multe ŝanĝiĝis dum tiom da epokoj, fariĝante diversaj popoloj, en diversaj regionoj, kun diversaj kulturoj. La diversecojn inter indianoj oni povas tiel listigi:

  • komunuma: de tendaroj ĝis imperioj;
  • vivrimeda: de fiŝado ĝis agrikulturo;
  • socitipa: de klanoj ĝis konfederacioj;
  • etosa: de pacemo ĝis militemo;
  • evolua: de stagnado ĝis florado;
  • laŭ primitiveco: de ĝangalanoj ĝis urboŝtatanoj;
  • laŭ reago de eŭropanoj: de tolero ĝis ekstermo.

Troviĝis kaj ankoraŭ troviĝas sennombraj gentoj inter la t.n. du indianaroj. Plue rimarkindas, ke la indianaro kaj indianeco de Sudameriko estas senkompareble pli viglaj kaj vivantaj ol tiuj de Nordameriko, malgraŭ tio, ke ambaŭ estas iugrade detruitaj de eksteruloj diversnaciaj (tamen tuteŭropaj) kolektive alportantaj kun si voreman koloniismon.

Finfine la demando 'Ĉu solveblas la problemo pri indianaj rajtoj?' kondukas al konsideroj pri aliaj popoloj premataj: gento-premado restas aktualaĵo ja universala.

David Thornell, usonano, studas ĉe London School of Economics; antaŭe li studis historion kaj politikon ĉe Universitato Cornell, Usono. Li esperantistiĝis en 1997 kaj akiris la diplomon de EAB en 1999.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>