Rekte al la artikolo

84a Brita Kongreso de Esperanto

<<  [952]  >>

3-5 majo 2002, Stoke-on-Trent

Bildo

La urbodomo de Stoke-on-Trent — en 1893!

La unua Brita Esperanto-Kongreso de la nuna jarmilo okazos en la malnova Urbodomo de Stoke-on-Trent, kiu ofte gastigas konferencojn kaj aliajn grandajn gravajn kunvenojn.

Dum la semajnfino okazos la Jarkunveno de EAB: kiel membro vi rajtas tie aŭdigi viajn opiniojn kaj proponojn pri la ĝisnunaj kaj estontaj agoj de nia landa asocio.

En la programo oni antaŭvidas ankaŭ fakkunvenojn, prelegojn kaj diskutrondojn; kaj multajn okazojn kune babili, manĝi, promeni kaj diversmaniere senstreĉiĝi kaj distriĝi.

Pli da detaloj pri la aranĝo vi ricevos kun la novjara numero de EAB Update.

Jen ni invitas vin — rezervu do jam la unuan semajnfinon de majo 2002!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>