Rekte al la artikolo

Babile

<<  [952]  >>

Paul Gubbins

Interreto — beno aŭ malbeno?

La demandon rajtas starigi al si d-rino Kate Hall, sekretario de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF): organizaĵo, kiu en la pasinta jaro finance helpis al pli ol dek gejunuloj partopreni naciajn kaj internaciajn esperantajn eventojn. En la ĉi-jara raporto, d-rino Hall notas, ke pro ne tre efikaj varbiloj malpli da interesatoj sin anoncis ol antaŭe. La solvo: reklami en interreto; la rezulto: pli da petoj pri subvencio sed faritaj de homoj sen (aŭ preskaŭ sen) intereso pri Esperanto.

La tuta raporto haveblas de d-rino Hall, <privata adreso>, kiu volonte informos pri NoJEF kaj kiu kun plezuro ricevos de junaj esperantistoj (malpli ol 26-jaraĝaj) monpetojn (ankaŭ, de plenkreskuloj, mondonacojn!). NoJEF povas finance subteni ankaŭ junajn britojn, kiuj volas partopreni esperantajn kongreson aŭ kurson en sia lando.

Dialogoj interkulturaj

Ke la esperanta movado (aŭ komunumo, kiel kelkaj preferas) eliru sian mikrokosmon, prave petis Paul Hewitt, radio-amatoro kaj aktivulo en la Esperanto-grupo en Grimsby, en EAB Update 14. Li kritikis internismon, alivorte la sintenon de tiuj esperantistoj, kiuj preferas okupiĝi pri la lingvo, la kulturo, anstataŭ pri la vidateco de Esperanto kaj ĝia rolo en la ekstera, ne-esperanta mondo.

Jen koincide la temo de la ĉi-jara Universala Kongreso en Zagrebo: 'Kulturo de dialogo — dialogo inter kulturoj'. Laŭ Humphrey Tonkin, prezidinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ĝia nuna vic-prezidanto, kiu kunordigis la kongresan temon, Esperanto jam pontas en diversaj gravaj, ne-esperantaj iniciatoj. Menciindas Indiĝenaj Dialogoj (por krei praktikan, neŭtralan komunikilon inter indiĝenaj grupoj), projekto pri komuna historio japana-korea, kunlaboro inter verduloj, ĝemeligitaj urboj k.s., kaj klopodoj estigi pli bonan intergeneracian komunikadon en Brazilo.

Nun, post Zagrebo (kie parenteze klare senteblis granda intereso pri la kongresa temo), estas starigota grupo de interesatoj sub la aŭspicioj de UEA por (inter aliaj iniciatoj) 'plibonigi la kvaliton kaj kvanton de dialogo en la Esperanto-komunumo pri mondaj problemoj' kaj 'pli efike entiri homojn el diversaj kulturoj en dialogon pere de Esperanto' [Tonkin]. Esperiga komenco (kvankam restas multo farenda)!

Mistera paradokso en Barlastono

Neraportanta radio-raportistino paradoksas — ĉu ne raportistoj raportu? Tamen Katinjo Fetes-Tosegi, kunlaboranto de la esperanta fako de Radio Austria Internacia (RAI), kaj atendata gastprelegonto ĉe la ĉi-jara somerlernejo en Barlastono, nek alvenis, nek raportis, kial ŝi ne ĉeestas — nek dum nek post la somerlernejo. Konduto klarigebla — eble — pro ŝiaj sendubaj zorgoj pri la estonteco de Esperanto-elsendoj el Vieno, kie la radio-kompanio estas tranĉonta la buĝeton de RAI, kredante, ke ĝian internacian taskon oni povas plenumi per elsendoj en la angla kaj la franca — ne en Esperanto.

Malgraŭ la mistera kaj embarasa foresto de la invitinto la somerlernejo en Barlastono sukcesis, danke al la helpo i.a. de la ruso Andrej Pechonkin.

La subteninda estonteco

Junaj esperantistoj — membroj de Junularo Esperantista Brita (JEB) — deziras subtenon por firmigi sian pozicion. Laŭ la sekretario de JEB, Rolf Fantom: 'JEB fartas, sed malrapide, kaj klopodas trovi taŭgan rolon. Ni ankaŭ klopodas trovi kiom ajn da kontaktoj, esperantistaj kaj ne-esperantistaj, kiuj povus helpi nin. Se oni havas tiajn kontaktojn, mi volonte ricevus detalojn, por ke JEB povu ebligi revivigon de Esperanto…'.

Konsentite, kaj Rolf kontakteblas aŭ pere de la EAB-oficejo en Barlastono aŭ rete ĉe <privata retadreso>.

Prezidanteca filozofio

Bildo

La nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Renato Corsetti (ĉi-maldekstre), estas bone konata en Britujo: ekz. jam du fojojn kun granda sukceso li gastprelegis ĉe la somerlernejo en Barlastono. Studindas lia parolado okaze de la solena fermo de la Universala Kongreso en Zagrebo.

Ŝajnas, ke Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto, ŝercis: 'Renato Corsetti estas la prezidanto de UEA sed ne la prezidanto de la esperantistoj.'

Replikis Corsetti en sia parolado: 'Sed ĝuste tion mi volas fari. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj kaj ne de UEA. Mi ne estas homo por prezidi organizaĵon kaj plenumi ties ritojn sen io plia. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj, de ĉiuj unuopaj esperantistoj, kiuj batalas kaj laboras por la internacia lingvo.'

La Brita Esperantisto aplaŭdas la sintenon de la nova UEA-prezidanto kaj deziras al li grandan sukceson. Parenteze la plena teksto de la Zagreb-parolado troviĝas i.a. ĉe www.eventoj.hu (servo de la informilo RetEventoj).

Demisioj ĉe la Centra Oficejo

Ne ĉiuj, tamen, pretas laŭdi la novan UEA-prezidanton Renato Corsetti. Pro lia elekto — sed ne nur — demisias tri kernaj UEA-funkciuloj: la ĝenerala direktoro Osmo Buller, la direktoro de la Centra Oficejo Pasquale Zapelli, kaj la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl.

En sia publika demisio-letero Buller notis, ke Corsetti kaj la reelektita estrarano Michela Lipari 'havas gravajn funkciajn malkvalifikojn por siaj postenoj. La labormaniero kaj stilo de RC estas neseriozaj. Liaj impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA'… k.t.p. Al ĉiu sia opinio — sed tiuj, kiuj ekzemple krozas la interreton, ne povas ne rimarki la multajn, trafajn intervenojn de Corsetti pri tiu aŭ alia grava temo; liaj rimarkoj nome de UEA post la terorista atako kontraŭ la turparo de la Monda Komerca Centro en Nov-Jorko modele tekstis.

Plue, rilate neseriozecon: ĉu foje oni ne sentas, ke en Esperantujo superabundas seriozeco? Ĉu ne la ebleco malserioze pritrakti seriozajn aferojn indikas maturecon, memfidon? Kaj ĉu seriozeco efike varbas por Esperanto? Kion vi opinias? Ĉu ni esperantistoj tro serioze taksas nin kaj nian lingvon? Ĉi-temaj leteroj — maks. 250 vortoj — bonvenos!

Seminario ĉe la Mondaj Federalistoj

La Monda Federalista Movado (WFM) konferencos en la brita ĉefurbo inter la 11a kaj la 16a de julio, 2002. Laŭ s-ro Etsuo Miyoshi, kiu partoprenis la 2001-an konferencon en Italujo, la direktoraro de WFM permesis, ke dum la londona konferenco okazu Esperanto-seminario, kaj ke dume staru Esperanto-budo.

Jen la adresoj de Etsuo Miyoshi, kiu provizos pliajn detalojn (kaj eble bonvenigos petojn pri helpo): <privata adreso> (<privata retadreso>).

La multenombraj Esperantaj Civitoj

Jen mistero. Kiu memoras t.n. Esperanto-civiton iniciatitan en la fruaj 60aj jaroj de Norman H. Smith, kies kromnomo (li loĝis en Dovero) estis Dovra Soleo? Levas la demandon Wim De Smet, Belgujo, kiu trovis en sia arĥivo 'atestilon de kunfondinto'. Ŝajnas, ke dum la 64a Universala Kongreso en Hago okazis kunsido de la civito, sed poste la iniciato velkis.

Nun s-ro De Smet demandas sin, kio okazis pri la kolektita kapitalo de la civito kaj, eventuale eĉ pli grave, ĉu la civito estas iam oficiale malfondita, aŭ ĉu ĝi daŭre ekzistas, almenaŭ 'dormante'. Se jes, daŭrigas De Smet, ĉu la nova t.n. Esperanta Civito (vidu la revuon Esperanto, majo 2001; ankaŭ julio/aŭgusto), starigita en junio 2001, rajtas alproprigi al si la saman nomon: '… ĉu ĝi rajtas fari tion tiel longe, ke ne montriĝas, ke la Esp.-civito de Dovra Soleo estas malaperinta'?

Interesa demando… kaj la redakcio de La Brita Esperantisto bonvenigos ĉiajn informojn pri la dovera civito.

Kiu bezonas spertulojn?

Dum la aŭtuno kunvenis la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Ĉestro. Laŭraporte la evento estis unu el la plej sukcesaj iam ajn okazigitaj de la federacio. Aplaŭdis membroj ne nur la direktoron de EAB, David Kelso, sed ankaŭ — kaj aparte — partoprenanton Edith Sheldrick el Barnoldswick, Lancashire.

Edith nature, senprepare ekparolis pri siaj vojaĝoj kaj ferioj, tiel ke ĉiuj, eĉ komencantoj, plene komprenis. 'Foje parolas spertuloj tro rapide,' grumbletis ano de unu el la konversaciaj rondoj. 'Sed Edith… nu… pinte!'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>