… provizore funkcias ĝia oficejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (nova oficejo kaj biblioteko estos finkonstruitaj en aprilo 2002);
… marde, merkrede kaj ĵaŭde deĵoras en Barlastono Viv O'Dunne kaj Lydia Arnold (kiuj lernas sed ankoraŭ ne plene uzas Esperanton: telefonontoj atentu!);
… esperantlingvaj retmesaĝoj, faksoj kaj leteroj tamen estos pritraktataj (kune kun memevidente anglalingvaj!);
… la asocio respondecas pri:
… interesatoj pri unu aŭ aliaj servoj de EAB estas petataj kontakti la oficejon (adreso en la kolofono);
finfine… validas jenaj jarkotizoj:
Membro | £25 (rabata: £20) |
Familio (ĉe unu adreso) | £40 |
Juna membro (ĝis 18 jaroj) | £10 |
Subtenanto | £10 |
Hello
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.