Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [953]  >>

Paul Gubbins

En la 1999a Manlibro de Esperanto-Asocio de Britio listiĝas 14 federacioj: organizaĵoj, se vi ne plu memoras, por flegi nian lingvon je regiona, anstataŭ loka aŭ nacia, nivelo. Implicite estas, ke federacioj — kune kun fakgrupoj — gravas: ne menciiĝas, ekzemple, lokaj kluboj. Tamen kio pri la realo?

Evidentas, laŭ enketo inter federaciaj sekretarioj kaj aliaj aktivuloj plenumata en printempo ĉi-jare, ke federacioj feblas. Klare estas, ke el nunaj 12 federacioj (post 1999 disfalis la nordorienta federacio kaj fandiĝis kun tiu de Yorkshire kaj Humberside; la skota federacio sendependiĝis por krei memstaran — kaj gratulinde viglan — asocion) preskaŭ duono de la federacioj ne plu funkcias.

William Simcock, ekzemple, taksas la okcidentmezlandan federacion 'morta papago'; Hilary Chapman notas, ke 'la kimra federacio simple ĉesis funkcii'. En Nord-Irlando 'estas federacio nur laŭnome; klubo en Belfasto pro politikaj problemoj ne funkcias dum pluraj jaroj' (John Murray).

Ŝajne du federacioj senspure malaperis: nek por la orientmezlanda federacio nek por tiu de Devon kaj Cornwall la EAB-oficejo povis provizi aktivulo-adresojn. Al la enketo reagis nek suda nek sudmezlanda federacioj.

Vivetas tamen la sudorienta federacio. Kady Potter raportas ekzemple pri kunveno en Croydon, kaj tamen prilumas tipajn problemojn: '… la federacio falas, la ĉefa malbonaĵo estas la tro granda regiono kaj la malfacileco de vojaĝo; la kunvenoj estas agrablaj sed malmodernaj kaj ĉeestantoj havas plejparte pli ol 60 jarojn'. Tamen la sudorienta federacio, laŭ Heidi Stickings, sukcese allogas 20 homojn al siaj kunvenoj, kaj malgraŭ tio, ke la komitata strukturo apenaŭ funkcias, aktivuloj nun planas pli buntan programon.

Eble iom pli fortaj federacioj estas la nordokcidenta (kiu kunvenas printempe kaj aŭtune; partoprenas ĉ. 25 homoj) kaj la okcidenta: informas Nina Curtis, ke okazas tri au kvar fojojn jare kunvenoj, plus ekskursoj (ambaŭ partoprenas tamen nur manpleno da homoj, ĝenerale malpli ol dek), kaj estas eldonata bulteno.

Sed sendube la plej fortaj federacioj estas la orienta kaj tiu de Yorkshire kaj Humberside: eble nur ĉe tiuj ĉi du federacioj konserviĝas kaj prosperas vera federacia spirito.

En la venonta numero de La Brita Esperantisto mi pli detale priraportos la agadon de tiuj ĉi du federacioj. Espereble, laŭ ekzemplo de ambaŭ, ĉerpiĝos inspiro, entuziasmo kaj precipe ideoj. Intertempe, en t.n. post-moderna mondo (t.e., kiel David Kelso diris dum la brita kongreso en Stoke-on-Trent, en mondo pli interreta ol interhoma), ĉu restas rolo por federacioj? Ĉu ne pli saĝe, pro maljuniĝanta membraro, pro transportaj malfacilaĵoj, pro tro grandaj regionoj, rezigni pri federacioj? Aŭ ĉu pli bone ilin fortigi, eventuale restrukturigi, por subteni en la regionoj unuopajn, foje izolitajn esperantistojn?

Kion vi opinias? Viajn leterojn kaj komentojn — prefere koncizajn! — rilate federaciojn (kaj aliajn Esperanto-temojn) mi volonte aperigos en la venonta numero de La Brita Esperantisto.

Intertempe, kaj kun ĉiuj bondeziroj por la sukceso de la nova EAB-oficejo kaj biblioteko ĉe Esperanto-Domo en Barlastono, varme salutas

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>