Rekte al la artikolo

Forkamelinte… Skotlanden

<<  [953]  >>

Skotlando ne asociiĝas kun kameloj, sed tiuj, kiuj 'forkamelis' al la skota Esperanto-kongreso en St Andrews fine de majo multon lernis i.a. pri kunmetitaj vortoj kaj pri la mirinda esprimpovo de la internacia lingvo.

Bildo

Chris Gledhill, Jack Casey

Efektive, 'forkameli' — parolturno signifanta 'surkamele dezerten foriri', kunmetita de nordafrika korespondanto de Atilio Orellano-Rojas, kiu prelegis pri indiĝenaj dialogoj — trafe ilustras la apenaŭ ekspluatatajn rimedojn de Esperanto, kiel aludis Don Lord en alia pensiga prelego.

Verdire abundis elstaraj prelegoj: David Kelso pri dumviva lernado, Graham Blakey pri judaj influoj ĉe Zamenhof, Ed Robertson pri Kaŭkazio kaj la 'monto de lingvoj', kaj Hugh Reid pri 'menso, cerbo kaj realo'.

Krome vizitis la kongreson la poeto John Glenday, kiuj voĉlegis tri poemojn tradukitajn en Esperanton de la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando, d-ro Chris Gledhill. Jack Casey gvidis diskutrondon kaj dum pluvegeca semajnfino la veterdio tamen permesis, ke kongresanoj esploru St Andrews kaj vizitu kastelon kaj katedralon.

Gratulindas kongreso-organizintoj pro altnivela, amikeca evento: 'forkameli' Skotlanden certe rekomendatas!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>