Rekte al la artikolo

Perpoŝte

<<  [953]  >>

Novaspekta revuo

Mi ne komprenis, ke nun La Brita Esperantisto aperos ja malofte. Tamen mi gratulas kaj dankas…

Don Lord, Middlewich, Cheshire

Gratulojn pro la nova apero kaj la aspekto de La Brita Esperantisto. Kaj kompreneble pro la enhavo. Pluraj individuoj kunlaboris por krei ion vere havindan. Dankon al ĉiu kaj al ĉiuj.

V[ilĉjo] V[erda], Londono

Mi volas danki vin (kaj viajn helpantojn) kaj gratuli vin pro la revivigita La Brita Esperantisto. Kune kun Update ĝi promesas bonan informon kaj iom da distro.

William Nesbitt, Kendal, Cumbria

Koran dankon kaj gratulon pro la ĵus ricevita ekzemplero de La Brita Esperantisto — bonega rezulto, tiel, tiel plu! Aparte mi dankas pro la tre bona eseo pri Wiederboren, kies stoko ĵus plene elĉerpiĝis. Ni jam pretigas la duan kolekton el la serio 'Legu kaj lernu' kaj ni esperas, ke ankaŭ ĝi havos tian bonan debuton, kian havis la unua. Kompreneble, via revuo ne povas daŭrigi ĉiujn iniciatojn de la antaŭa, kaj mi bedaŭras la mankon de 'Traduku' kaj 'Ĉiutaga Esperanto' ['Ĉiutaga Esperanto' aperas nun en Update], kiujn mi ĝuis dum jaroj. Refoje, mi gratulas!

Aleksander Korĵenkov, redaktoro de La Ondo de Esperanto, Kaliningrad, Ruslando

Kia mirinda eldonaĵo fariĝis La Brita Esperantisto! Mi multe ĝuis vidi kaj legi ĝin (malgraŭ la artikolo pri mi, kvankam mi fieras esti 'numero unu' en la serio!). Mi memoras, ke mi promesis al diversaj amikoj eksterlandaj ke, se iam ajn LBE reaperos, mi ne forgesos sendi ekzemplerojn. Nun — por tiel diri — la bovidoj hejmeniras, kaj necesas al mi ok kromaj ekzempleroj por ekspedi eksterlanden. LBE aspektas nun, kiel ĝi devus aspekti, kaj aparte plaĉas al mi la nur esperanta enhavo. Update bone taŭgas por komencantoj kaj por anglalingvanoj — sed rilate LBE-on la skipo ne vane strebis. Gratulon!

Ian Mac Dowall, Wallasey, Wirral

Gratulojn pri la nova BE! Tre bonaspekta (danke al Sajmĉjo [Simon Davies, kompostisto] ankaŭ, kies sperton pri tiaj aferoj mi bone konas). La enhavo tamen estis rimarkinde bona kaj interesa — inkluzive, kompreneble, de via artikolo [Wiederboren-eseo].

d-ro Geoffrey Greatrex, prezidinto de EAB, Otavo, Kanado

Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF)

Mi gratulas vin pro la nova Brita Esperantisto kaj dankas pro via ridete simpatia raporto pri NoJEF. Permesu, tamen, ke mi iom pli precizigu. Mi kun plezuro ricevos de junaj britaj esperantistoj monpetojn, ne sencelajn, sed por financi aprobotajn esperantajn vojaĝojn eksterlanden. Ni ankaŭ povas konsideri petojn de eta nombro da junaj ne-britaj esperantistoj, kiuj kapablas pagi sian ven-reiran vojaĝon al brita marhaveno aŭ flughaveno, sed kiuj bezonas subvenciojn por esperantaj vojaĝoj kaj restadoj en Britio.

Laŭleĝe NoJEF mem ne rajtas helpi, ke junaj britoj ĉeestu esperantajn kursojn aŭ kongresojn en sia propra lando. Tamen, antaŭ kvin jaroj, la karmemora W. F. Edwards petis, ke NoJEF administru apartan fondaĵeton tiucele starigitan de li. La sumo elspezebla sufiĉas nun por helpi plurajn komencantojn aŭ progresantojn malpli ol 26-jaraĝajn. NoJEF tamen ne rajtas tiel uzi siajn kromajn monojn: por ke ĝi ekhavu tiun rajton, la fideikomisuloj devus peti, ke la instancoj ŝanĝu la kondiĉojn de ĝia propra komenca estiĝo.

Kathleen M. Hall, sekretario de la fondaĵo, Oksfordo

La Dovra Civito

Mi memoras ĉi tiun aferon [la dovran civiton], precipe la nekrologon pri 'Dovra Soleo' aperintan en LBE. Fakte Norman H. Smith sin mortigis: li luis ĉambron en Dovero kaj unu tagon la dommastrino trovis lin morta. La tiama sekretario de BEA, s-ro Leslie, bone konis lin, ĉar li vizitis Holland Park Avenue por diskuti, ĉu ekzistas tereno en Dovero, kie oni povos tendumi. La intenco estis tie ekkonstrui la civiton. Sendube la tuta historio ankoraŭ estas trovebla en la arĥivo de LBE (se iu havas tempon ĝin elserĉi). Estas grave ne konfuzi Norman H. Smith (Dovran Soleon) kun lia samtempulo Norman Smith. Tiu ĉi estis grava, aktiva ano de la Londona Klubo kaj poste de tiu en Manĉestro.

P.S. Gratulon, kaj dankon, pro via grava kontribuo al la renasko de LBE.

Albert H. Lindsay, Hullavington, Wiltshire

Leterojn bonvolu sendi al la redaktora adreso.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>