Rekte al la artikolo

'Se dir' malklara kaŭzas nun konfuzon…' (Purgatorio 33.46)

<<  [953]  >>

Kris Long

Dante Alighieri, Purgatorio. Tradukis Enrico Dondi. Fonto: Chapeco, Brazilo, 2001. Paralela teksto (itala/esperanta), A4-formata, kudrita, nigre-blanke ilustrita (de Gustave Dore), 256 paĝoj. Prezo: EUR 22.

Traduki trionon de la Dia Komedio postulas ĉasi 1500 rim-triopojn. Kaj ne nur trovi ilin, sed tajlori frazojn laŭ versfinaj vortoj. Kun risko, ke la teksto disfalos en tradukon kaj balastajn, do perfidajn, rimojn. Ĉu heroa tasko — aŭ nur perversa?

Jen kajero (grandformata — kie loki ĝin sur librobreto?) kun originalo por kontroli, kio estas en la itala teksto — kaj kio fontis el la plumo de la tradukinto. Kun deknaŭjarcentaj bildoj por sugesti romantikan interpreton. Sed sen notoj — kvankam poste klaras, ke informoplenaj unupaĝaj enkondukoj al ĉiu kanto bone prinotas, helpas ekzemple spuri la gravan rolon de la certe konata rakonto pri la morusarbo de Piramo kaj Tisba.

Enrico Dondi serioze reviziis. Serĉu la konatan (pro Rubtero de Eliot) pecon fine de la 5a kanto pri la Pia: la originalo donas tujan rimon Maremo/gemo (nur rimparon, ĉar kantfine) — sed Dondi kaŝas tion en la versoj kaj versfine preferas alian. Komencas kanton 23 rimparo verde/perde — same ne uzita. Apuda verso tuj tradukas sin: 'Sed kiu kredus ke l' odor' de pomo…' — versio tamen forgesita. Detaloj tiaj donas fidon, ke jen zorge polurita verko.

Sed verde/perde jam okazis (en kaj sen traduko) fine de la 3a kanto: 'Ties malbeno ne efikas perde, / ke ne plu povas veni dia graco, / ĝis la espero plu prosperas verde'. Kaprompe, ĉu? Relegu. Nebula sento, ke pli-malpli devas esti: 'la malbeno [al Manfredo] ne forbaras Difavoron dum espero verdas'. Tikla punkto: 'ĝis' kaj 'dum'. Distingo ŝajne tute klara al anglalingvanoj. 'Pluv' falis; ĝis ne sorbis ĝin la grundo, / la akvo en fosejojn sin direktis' (5.119-120) — laŭ mia lingvosento devas esti 'ĝis' (sen 'ne') aŭ 'dum ne'. Sed kun diverslingvanoj mi jam spertis, ke malsimple…

Bildo

Do certe ne facile komprenebla teksto. La pomo supre reaperas baldaŭ (23.68): 'l' odoro de la pomo sur la vojo'. Bone sonas, ĉu? Sed pensu: 'sur la vojo'. Do ĝi falis. Ĉu frakase aŭ kontuze? Ĉu jam putras, ĉu fermentodoras? Vanaj demandoj. Kontrolo montras 'sur la vojo' aldono por kapti rimon: la pomo bonodoris ankoraŭ sur la arbo.

Traduki kaj aldoni rimojn poste foje eblas (se vi bone kaŝas kunglulokojn!), se cellingvo povas diri pli-malpli la samon en malpli da silaboj ol fontlingvo. Multaj trajtoj de la traduka lingvo de Dondi montras emon malŝpari silabo(j)n: 'nune' anstataŭ 'nun', 'mi mema', 'pli multe forte', ie-tie balasta 'ajn', 'post ol…'-konstruo anstataŭ finaĵo '-ite' aŭ '-inte'… Kontraŭ tiaj trukoj staras 'laŭ' — uzata vaste anstataŭ 'kiel', en senco klare malrekomendita de PIV, sed ankaŭ kun plej diversaj finaĵoj.

Aldonoj klare povas krei konfuzon. Reala bildo de kolomboj fine de la 2a kanto nebuliĝas, kiam kaptas ilin 'pli forta zorg' anima'. Ĉu kolombo havas do (laŭ 13-jarcenta teologio) animon?

Kaj fine de la 10a kanto: 'Vi, homar' fiera… / nek scias, ke vi estas vana vermo, / kiu l' anĝelan papilion naskas, / flugonta sen ŝirmilo al eterno.' Ĉu vere vana, se ĝi naskas — aŭ tute male? Kaj plue: 'Kion malhumileco via taskas, / se estas vi insektoj en vakuo, / kiuj la finan formon en si maskas?' — kie ŝajne devas temi pri la veraj vermoj, kiuj ne sukcesos papilion naski, do nenion maskas (fina formo mankas do — sed rimoj pruvas, ke ne preseraro!).

Ĉu bagatelaj detaloj? Aŭ ĉu konkludi, ke konfuzo pri konataj aferoj ne donas fidon pri pli foraj, pli komplikaj argumentoj — pri animoj kaj ombroj, geometrio kaj astronomio — aŭ intence enigma parolo de Beatrica en la fina kanto?

Mi ne disponas spacon por pli longaj citoj. Ofte duonpaĝo bone fluas. Foliumante la libron ĉe librobudo, kontrolu (kaj espereble ĝuu) la komencojn de kantoj 8 (vespero) kaj 11 ('Patro nia…'), 27 (plua pomo, pli enigma, por logi tra purigan fajron en Edenon) kaj 28 (Edeno jam) — kaj kontraste cerbumu pri 2.52-60. Aĉetu ankaŭ anglan version, kun notoj, ekzemple malnovan 'Penguin' (ankoraŭ facile troveblan) de Dorothy L. Sayers, aŭ novan (kun versoj mem multe pli legeblaj, ĉar senrimaj!) de Mark Musa.

Dondi nun tradukas Paradizon. Mi preferus ĝin kontroli antaŭ la apero ol post! (Purgatorio ne nomas kontrolinton.) Sed pripensu: ĉu nia lingvo ankoraŭ devas montri sin kapabla speguli ĉefverkojn? Ĉasi rimojn kiel 'nune/kune' aŭ 'ree/tree/vee' estas jam teda ludo. (Pli trafan 'homo/pomo' donis la originalo.) Dante diras multon interesan — sed nun ĝi estas en si mem sufiĉe malfacile komprenebla sen aldonaj rimkonfuzoj. La prozaj enkondukoj sonas vigle kaj forombras la versojn: kial ne provi tute prozan aŭ almenaŭ senriman tradukon?

Kris Long laboras en Bracknell pri meteorologiaj datumbazoj, tradukis iam Veteron kaj Klimaton de la Mondo, Gerard Manley Hopkins, George Mackay Brown, multon el la pola, ukraina kaj rusa — kaj nun finas poemaron de T. S. Eliot kaj Briggflatts de Basil Bunting.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>