Rekte al la artikolo

El la biblioteko

<<  [953]  >>

Geoffrey King

La honora bibliotekisto de EAB informas pri la baldaŭ plene funkcianta Butler-biblioteko ĉe la nova Esperanto-centro en Barlastono.

Bildo

Personoj: la bibliotekisto, David kaj Jean Bisset, hundo, laŭokazaj helpantoj.
Tasko: malpaki kaj surbretigi 10 000 librojn.
Daŭro: 12 tagoj.

La afero ŝajnis simpla… sed libro-skatoloj, zorge etikeditaj, tamen kuŝis pelmele sur la planko de la unuaimprese belaspekta biblioteko de la nova Esperanto-Domo en Barlastono. Do, helpate de fortikulo, ni ordigis la skatolojn (ne senerare) kaj elprenis la librojn, bone pakitajn kaj tute sendifektajn, sed kiuj jam en Londono tre malpuris: necesis do ĉiujn unuope senpolvigi, antaŭ ol ilin surbretigi.

Kaj tion ni faradis, kun interrompoj por aliaj tasketoj arkivaj kaj katalogaj, dum pli ol 100 laborhoroj. Planitajn ekskursetojn kaj paŭzojn ni pli-malpli nuligis. Dume EAB havis dutagan komitatkunsidon kaj nin vizitis kaj konsultis la kolegiestro, arkitekto, konstruistoj, elektristoj, ĝardenistoj kaj aliaj interesuloj; ĉiuj laŭdis la domon. Samtempe oni komencis aranĝi la EAB-oficejon.

Bildo

Igis la laboradon tolerebla la homoj, malnovaj kaj novaj amikoj de EAB, kun kiuj ni parolis, paŭzante, manĝante. Dum la laboro fluis opinioj, ŝercoj kaj anekdotoj; se mi bone memoras, neniu disputo. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj, inkluzive la hundon, malgraŭ la intensa laboro ĝuis tiujn du semajnojn.

Tamen ni ne sukcesis ĉion surbretigi: la laboro poste pluiros. Restas malpakotaj la periodaĵoj kaj la pruntokolekto. Necesos ankoraŭ ordigi la librojn kaj kompletigi la katalogon. Do nur post la oficiala malfermo la kolekto estos uzebla, sed eĉ tiam ne finordigita; intertempe diversajn meblojn, ekipaĵojn, ornamaĵojn k.a. ni devas ankoraŭ ricevi kaj aranĝi. Informoj por vizitantoj restas verkotaj; same la paĝoj interretaj www.biblbut.org. Ni atingis la finon de la komenco, sed dumlonge ne vidos la komencon de la fino. Sed, ŝajnas al mi, oni estos kontenta pri la nova biblioteko.

Tia, do, per malmultaj vortoj, estas la rakonto. Se restas demandoj, mi estas kontaktebla retpoŝte ĉe <privata retadreso>, paperpoŝte ĉe <privata adreso>.

Fine necesas esprimi grandan dankon al la tuta kolegia personaro pro ties varma akcepto, helpemo kaj konstanta bonhumoro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>