Rekte al la artikolo

Babile

<<  [953]  >>

Paul Gubbins

Re(k)ta metodo

Elekti konvenan libron por lernantoj de la internacia lingvo estas unu el la plej gravaj problemoj alfrontantaj al instruonto. Do tre bonvena estas retpaĝaro — redaktita de unu el la plej eminentaj nuntempaj Esperanto-instruistoj, Katalin Kovats — en kiu listiĝas ne nur priskribo sed ankaŭ uzanto-komentoj pri kelkdekoj da Esperanto-lerniloj. Funkcias ankaŭ forumo por diskuti ĝeneralajn edukajn temojn rilate Esperanton. Vizitu la paĝaron ĉe www.edukado.net.

ETA etiĝas — ĝis nenio

Ankoraŭfoje edukado — sed ĉi-foje bedaŭrinda novaĵo. La organizaĵo Esperanto Education, antaŭe Esperanto Teachers' Association (ETA), ĉesis funkcii. Ĝia havaĵo — kun valoro de ĉ. £39,000 — estos transdonita al EAB por ke daŭru eduka laboro en Britujo. Malgraŭ klopodoj de Roy Simmons, Malcolm Jones, Angela Tellier kaj Ian Mac Dowall por vivteni la asocion, mankis finfine sufiĉe da homfortoj por plenumi ĉiujn taskojn. Tiujn nun transprenos EAB.

El malagado agado

Jam de longa tempo respondecas pri Afrika Agado nederlandano Hans Bakker. Tamen post 21 jaroj da nelacigebla laboro por Esperanto en Afriko Bakker — pro lia aĝo — retiriĝas. Ĉu ĉesas Afrika Agado? Jes kaj ne, ĉar Universala Esperanto-Asocio decidis, ke fondota Afrika Oficejo transprenos la taskojn de Afrika Agado. La oficejon — en Togolando, la plej forta afrika ŝtato de vidpunkto de la internacia lingvo — estros Gbeglo Koffi: kunlaboros Raoul Hounnake kaj Doumegnon Koffi. Do gratulon al Bakker pro multjara agado — kaj sukceson al la togolanda triopo! (Fonto: RetEventoj.)

Aprila ŝerco… ĉu?

Sendube malmultaj scias, ke la 14a de aprilo estas ne nur la tago, kiam forpasis Zamenhof, sed ankaŭ unu el kvar oficialaj festotagoj de Esperantio (tiel): la Tago de Ĉiuj Pioniroj. Lau Giorgio Silfer, unu el la motoroj de la t.n. Esperanta Civito (kiu ornamas la internacian lingvon per belaĵoj kiel 'kokuso': t.e. por necivitanaj parolantoj 'komitato kunordiga kaj subtena', kiu rolon ludas en elektoj al civita senato), la tago permesas al esperantianoj (t.e. esperantaj civitanoj) rememori ĉiujn, kiuj popolon vidis au profetis en la esperantistaro. Inter ili Zamenhof, Hector Hodler kaj Edmond Privat (ĉi-lastaj, lau Silfer, 'organizantoj kaj ideologoj de la praraŭmismo'). Necivitanoj nun febre demandas sin pri la ceteraj tri festotagoj en la verda kalendaro. Kiam ili okazos? Kiuj estos rememorigataj? Kaj ĉu ankaŭ necivitanoj rajtos tuttage forpermesiĝi de siaj laborejoj? (Fonto: pakto@freesurf.ch, 2002-04-14.)

Sed ĉiu parolas la anglan… (1)

… aŭ eble ne. Kolerigas, kiam oni (t.e. neesperantistoj, kaj precipe anglalingvanoj) naive asertas, ke ĉiu parolas la anglan, kaj ke pro tio superfluas studi fremdajn lingvojn, aparte Esperanton. Tamen ĉieas pruvo por indiki malon. Ekzemple, raportite estas en la tagĵurnalo The Guardian (2002-04-25), ke el 6,100 pacientoj de kuracisto en Sheffield 2,000 malbone regas la anglan. Krome, el 388 novaj pacientoj nur 88 estas anglaparolantoj: fakte en la pacientaro estas uzataj 37 lingvoj. Sekve la kuracisto enpostenigis tri interpretistojn por la lingvoj urdua, panĝaba kaj araba. Por tiuj, kiuj parolas ekzemple la turkan, la rusan au la kurdan, disponeblas telefona interpretisto-servo. Tamen konsultiĝo, kiu daŭras kutime 10 minutojn, bezonas tiel nun 20. Do se en Anglujo ne ĉiu parolas la anglan, ĉu vere ni kredu, kiel ofte pretendate, ke la tutan mondon nian lingvon parolas? Kaj kial, kiam ni mencias al neesperantistoj kazojn kiel en Sheffield, oni taksas nin blagemuloj?

Sed ĉiu parolas… (2)

… la anglan. Aŭ ĉu? Lastatempe necesis al la akvo-kompanio United Utilities malŝalti dum duontago la akvon en mia kvartalo. Ĉiuj hejmoj trafotaj ricevis flugfolion, kiu informis pri la koncernaj tago kaj horoj — en la angla kaj en ses aliaj lingvoj. Dubindas, ĉu United Utilities akvotubojn riparas ankaŭ en urboj de la hinda subkontinento… do kial tiom da lingvoj? Verb. sap., kiel diris la antikvaj romianoj.

Sed ĉiu… (3)

… fakte ne parolas la anglan. Denove el The Guardian (krom La Brita Esperantisto mia plej ŝatata legaĵo): raportite estas, ke universitatoj turnas sin pli kaj pli al ne-britoj por instrui ekzemple matematikon. Kiel notis organizintoj de t.n. fokuso-grupo: 'Kelkaj [eksterlandaj docentoj] ne flue parolis la anglan kaj malemis ekdebati'. Kaj malŝerce (la temo apenaŭ ŝercindas) ŝercis la ĵurnalo surbaze de imaga dialogo inter fakestro kaj eksterlanda kanditato pri posteno: 'And how is your English?' 'It are perfect' (2002-05-14).

Sed… (4)

… en interreto regas la angla. Male! Laŭ The Guardian (2002-05-16), la interreta serĉilo Google unuafoje ricevis pli da demandoj en la hispana ol en la japana lingvo kaj — pli interese — preskaŭ duono de la demandoj al Google estis prezentataj en lingvoj aliaj ol la usonangla. Do, interretamantoj, antaŭen Esperanto!

Disradianta famo

Informas Ian Mac Dowall, ke menciata estis La Brita Esperantisto en elsendo de Pola Radio. En letero al Ian skribis Barbara Pietrzak, estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio: 'Ege ĝojigis min La Brita Esperantisto, kiun mi traktis en la trarigardo la 23an de aprilo.' Aparte plaĉis 'la biografiaj notoj pri la aŭtoroj, kion mi trovas aparte bonveninda por intimiĝi kun la autoroj, kiuj tiel ĉesas sin kaŝi malantaŭ nomŝildo kaj fariĝas personoj karnece proksimaj.' Kapteblas ĉiutage elsendo de Pola Radio je 13.30h laŭ la Universala Tempo (41m = 7275kHz) kun ripetoj je 18.00h (42.07m = 7130kHz), 19.00h (nur satelite) kaj la sekvan tagon je 08.30h nur per satelito. Ĝuu!

Sendu, ne plendu!

Bonvenaj estas kontribuaĵoj, aparte fotoj kun bildo-klarigoj, por La Brita Esperantisto. Bedaŭras la redaktoro, ke li ne povas partopreni kun fotilo ĉiujn Esperanto-eventojn en Britujo (tamen invitoj kun vojaĝkostoj, senpaga loĝado en kvin-, pardonu, verd-stelaj luksaj hoteloj volonte estos ricevitaj). Alivorte: ne kulpigu la redaktoron, se ne aperas foto/raporto pri via kluba/grupa/federacia evento. Agu laŭ jena simpla devizo: sendu, ne plendu!

Datrevene

Cent jarojn de Esperanto-ekzisto festos dum la venontaj monatoj diversaj grupoj en Britujo: en novembro la grupo en Keighley/Bradford, en januaro 2003 la londona klubo, kaj en majo 2003 per okazigo de la venontjara Brita Kongreso la glasgova klubo. Kaj imagu — daŭre pretendas nesciantoj pri Esperanto, ke al t.n. artefarita lingvo nepre mankas historio.

Kial ridetas la sfinkso?

Bildo

Parolante pri kongresoj, mi memoras, ke la ĉi-jara Brita Kongreso en Stoke komenciĝis per demando-kaj-responda sesio kun t.n. ĵurianoj (Bill Auld, laŭ mia memoro, preferas anstataŭ ĵurio la pli elegantan areopago). Partoprenis internacia areopago: Elisabetta Cirio (Italujo), Kirsten Tove Thurø (Danujo), Višnja Branković (Kroatujo/Italujo) kaj Paul Roberts (Britujo); prezidis Hilary Chapman (Kimrujo/Anglujo). Respondis inteligente kaj saĝe la areopaganoj; tamen unu demando, starigita de Peter Bolwell, ilin perpleksigis: kial ridetas la sfinkso? Viaj respondoj estos bonvenaj kaj la aŭtoro de la plej trafa aŭ amuza respondo, publikigota en La Brita Esperantisto, ricevos unu el kvar valoraj premioj (decidos la redaktoro): 1. semajnfino kun Peter Bolwell; 2. akordeono- au saksofono-leciono de Peter Bolwell; 3. Peter Bolwell; 4. io alia.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>