Rekte al la artikolo

Centjariĝas la unua Esperanto-societo

<<  [954]  >>

Malcolm Jones

En Keighley, Jorkŝiro, la 9an de novembro 2002, festis sian centjariĝon la unua Esperanto-societo en Anglio kaj, ŝajne, en la iama brita imperio.

Ĝuinte bonvenigajn trinkaĵojn, ĉirkaŭ 25 gesamideanoj sidiĝis matene por partopreni la formalan kvaronjaran aferkunsidon de la federacio Yorkshire kaj Humberside.

Malĝojan prologon provizis Graham Blakey, transdonante novaĵon pri la morto de Lawrence Mee (vidu nekrologon). Graham, reprezentinte EAB ĉe la funebraĵoj, rakontis tamen pli leĝere pri la Mee-aj agado, atingoj kaj kutimoj, tiel ke Lawrence plu amuzis nin kiel dumvive. Dum periodo da silento, ĉiu povis rememori siajn kontaktojn kun Lawrence.

Brian O'Sullivan skizis la programon por la tago; poste Kay Sanders pritraktis la protokolon de la antaŭa kunveno. La ceteron de la kunveno plenigis rememoroj pri pli fruaj tempoj rilate la jubilean societon. Kontribuoj, precipe de Muriel Shackleton, Audrey Duerden, Geoffrey Wood kaj Graham Blakey, distre klerigis ĉeestantojn.

Tagmeze ĉiuj (nun ĉirkaŭ 30) rekunvenis ŝtupare de la urba biblioteko por aŭskulti paroladeton de loka historiisto, Ian Dewhurst, kaj ĝui lian senvualigon de Zamenhofa 'busto' — reliefa ligna skulptaĵo farita de loka membro, Eric Buckley. Multis fotiloj! (Vidu la dorsan kovrilon.)

Poste oni retroviĝis ĉe restoracio. La bongustan festmanĝon sekvis gratulparoladeto de Graham Blakey kaj anglalingva festparolado de Ian Dewhurst — akompane de ne centjara festkuko! Ian konis sian temon intime, festparolinte jam por la Keighley-societo je ties 75-jara kaj 90-jara jubileoj.

Interesege — amuzege — li prezentis la etoson de Keighley antaŭ cent jaroj: relative riĉa, progresema, eĉ avangarda urbo, kie multo nova estiĝis: taŭgega loko por la unua Esperanto-societo en Anglio. Tostis la societon, kun bondeziroj por sukcesa daŭro, Gillian Cartledge, provizante ian historian ligon, nome ke sia patro ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en Britio.

Fine de tiuj agrablaj formalaĵoj, oni kaptis la okazon plu babili, rememori kaj plani venontajn renkontiĝojn.

Dankon kaj gratulon al Keighley pro bonega, festinda tago!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>