Rekte al la artikolo

Indianaj rajtoj, aliulaj rajtoj

<<  [954]  >>

David Thornell

Jen la lasta el tri prelegoj prezentitaj dum skota studsemajnfino en Dunblane. La du aliaj prelegoj aperis en antaŭaj numeroj de La Brita Esperantisto.

En la unua prelego mi konkludis, ke la demando, ĉu la problemo pri indianaj rajtoj estas solvebla, kondukas al konsideroj pri aliaj premataj popoloj: efektive la gentpremado restas aktualaĵo ja universala.

Nun ni pritraktu tiujn alilandajn aferojn, kvankam komence en la kadro de la indiana problemaro. Jen tri grandaj problemoj, kiujn oni vidas ankaŭ aliloke, kaj kies radikaj kaŭzoj ne ĉiam estas tuj evidentaj kaj tuj solveblaj:

  • epidemioj;
  • la amo-malamo;
  • dukulturismo.

Pri epidemioj: nepras memori, ke la imunsistemoj de indiĝenaj popoloj evoluis ekster koloniistaj medioj. Fakte, enkonduko de alilanda malsano povas mortigi pli da indiĝenoj ol gentmurdema armeo.

Amo-malamo (alivorte: ambivalenco) staris ambaŭflanke inter indiĝenoj kaj alilandanoj. Kial? La indianoj deziris kaj respekton kaj varojn de la enmigrintoj; ĉi lastaj volis kaj respekti kaj forviŝi la indianojn. Amo-malamo de la indianoj rezultigis sinmalfortigadon kaj popolan kaj spiritan. Amo-malamo de la enmigrintoj kaj ties posteuloj, aliflanke, rezultigis nur iomete honteman venkadon.

Dukulturismo staras nun vere ĉe la indiĝenoj, ne ĉe la posteuloj de la enmigrintoj. Kial? Ĉi lastaj jam venkis kaj simple englutis ĉion, kion ili volis, el la kulturo de la praloĝantoj. Dume nek fiero nek malfiero helpas interne de la indiano, kiu povas nek profunde eniri la eksteran socion de la Nova Mondo, krom asimili ties kulturon, nek ankoraŭ komforte vivteni sin ekstere, pere de sia propra kulturo. Li do restas iele ĉiele, kiel Limbo-loĝanto, en sia propra lando.

Nun ni rigardu al alia modelo. Ĉi tiu temas pri tendencoj, kiuj montriĝas laŭ la tempopaŝo, nome:

  • komence;
  • poste;
  • nuntempe.

Ekzemple, en Usono kaj en la antaŭaj kolonioj de Anglujo, la indianrilataj leĝoj estis komence bonintencaj; poste teruraj kaj nuntempe cikle bon-malbonaj. Je alia vidpunkto, ĉi tiuj leĝoj komence ne temis vere pri helpo, sed poste temis certe pri malhelpo. Nuntempe ili ofte temas pri malhelpaj 'helpoj' kaŭze de miskomprenoj.

Je ankoraŭ alia vidpunkto, sed rilate al la antaŭa modelo:

  • komence aperis epidemioj, daŭrantaj longe, sed ne eterne;
  • poste leviĝis amo-malamo, kiu emas daŭri eterne;
  • nuntempe videblas dukulturismo, finfine longdaŭra kaj eble eterna.

Do oni povas vidi, ke tiaj aferoj estiĝas depende de loko kaj tempo, de intenco kaj sinteno. Sed kiel klare antaŭvidi la rezultojn de iu aŭ alia ago? Ĉu oni neniam esploru novan landon pro timo, ke la tieuloj pereos pro infekto? Se do tia ekzemplo montriĝas ne facile solvebla, imagu iujn eĉ pli trafajn, rilate al homaj rajtoj.

Homaj rajtoj rilatas do… al kio? Nu, ĉiu etno, popolo, homo, ktp, devus povi ĝui la rajtojn:

  • loĝi en sia propra lando;
  • paroli sian propran lingvon;
  • esti edukata laŭ sia propra kulturo;
  • resti vivanta kaj libera.

Tamen multaj homoj nek ĝuas nek povas ĝui tiajn rajtojn. Kion ili faru? Kion ili povas fari? Ĉu ekzistas rajto — eĉ devo — ribeli? Ĉu maljuste subpremata etno devus iel ribeli? Ĉu ĉiel?

Pensu pri la Batalo de Eta Kornego (angle: Little Big Horn), kiam la indiana estro Sidanta Virbovo (angle: Sitting Bull) venkis generalon Custer. Kiun alian elekton havis la indianoj krom kontraŭmasakri? Memoru, ke, en tiuj tempoj, la usona armeo kaj ankaŭ ordinaraj usonanoj rutine masakris indianojn, vilaĝon post vilaĝo, tra vere kaj konscie genocida periodo en la usona historio.

Kio pri tiu same 'posta' periodo de Usono, kiam — rezulte de daŭraj epidemioj — oni ne nur konsideris la indianon malaperanta usonano sed planis baze de tio nacian estonton. Ĉu tiukaze kulpis plejparte epidemioj? Aŭ la pensmaniero, kiu eble leviĝis senkulpe, sed poste iĝis tutkulpa pro tio, ke ju pli la indiano malaperis, des pli la enmigrintaj rasoj volis, ke li malaperu — por ke ili mem tute kaj finfine posedu lian terenon?

Indiĝenaj lingvoj

Kion fari en, ni diru, 'nuntempa' kolonia socio, kie la indiĝenoj estas analfabetaj, sed kie oni devigas ĉiujn tieulojn esti almenaŭ iomete kleraj? Ĉu do devigi indiĝenojn koncentriĝi pri fremdaj lingvo, literaturo kaj skribsistemo — grandparte devojigante ilin de sia propra kulturo? Ofte oni trovas, en tiaj situacioj, ke la indiĝenoj grandparte ekhontas pri sia propra lingvo, konsiderante ĝin malhelpo kaj malakcelilo en la pli granda mondo, kiun regas potenculoj, kiuj neniam studas kaj ne volas studi indiĝenajn lingvojn, precipe ĉar al 'koloniistoj' ili simple ne gravas.

Kio ja pri tiuj, kiuj leĝe kaj socie determinas etnecon en specifa lando? Tiel oni povas kaŝi ne nur problemojn en tiu lando sed ankaŭ, precipe kaj precize, la prematajn popolojn, kiuj mem suferas pro la politiko de aliaj etnoj.

Kio do konsistigas specifan etnecon? Kiel registri ĝin ĝuste kaj juste? Kial? Kaj kial ne? Konsideru Paragvajon kaj Urugvajon. En Paragvajo oni kalkulas indianojn je 65% kaj mestizojn je 30% de la tuta loĝantaro; en Urugvajo oni kalkulas posteulojn de eŭropaj (ĉefe hispanaj) enmigrintoj je 95% — kaj indianojn je 5%. Kio estas al tio? Kial pluraj aliaj sudamerikaj landoj eĉ ne mencias tiajn statistikojn? Simple por forgesigi al la mondo la indianojn?

Kio pri miksrasuloj kaj ties rajtoj — precipe en landoj, kie tiauloj suferas, se ne tiel terure kiel aliaj, almenaŭ videble, je la subpremoj de la plej potenca etno aŭ etnaro? Ekzemple, kio pri 'zamboj' — t.e. idoj de indianoj kaj negroj — kontraste al mestizoj?

Se vi memoras mian diron pri la malsupro de la rasa hierarkio usona, mi aldonu la jenon: jen mi estas produktaĵo de ĉiuj tiuj tri etnoj. Do inter miaj sufiĉe lastatempaj antaŭuloj troviĝis irlandanoj, negroj kaj indianoj; kvankam tio ne estas tre malofta trovaĵo inter usonaj negroj. Por via informo, laŭ la usonaj kulturo, leĝaro, kaj ĉiutaga pensmaniero:

  • irlandaneco dependas pli-malpli de la tuta tuja genealogio;
  • negreco dependas de 'eĉ unu sangoguto';
  • indianeco dependas de difinita proporcio de la prapatraro, kaj de definita 'nacieco', t.e. popolaparteno.

Kiuj kaj kiaj homoj tiel difinis tiujn etnecojn? Kaj kial ili difinis tiujn tiel? Ĉu por doni avantaĝon al tiuj etnoj? Aŭ por reteni ĉiun avantaĝon ĉe si?

Parolante pri tio, ni rigardu denove al la juĝista sistemo de Usono, kiu emas jen helpi jen malhelpi ĉe homaj rajtoj de la indiano. Ekzemple, dum la jardeko de 1944 ĝis 1954, la federalaj kortumoj konsekvence kaj konstante subtenis tiujn tribojn, kies landojn Usono antaŭe ŝtelis. Unu tribo regajnis duonmilionon da akreoj de la fervojo Santa Fe. Alia gajnis pli ol 30 milionoj da dolaroj pro simila forpreno. Pluraj gajnis kelkajn milionojn da dolaroj dum tiuj jaroj.

Sed tio ne daŭris. Inter 1954 kaj 1960 Usono ĉesis finance subteni multege da triboj kaj rezervejoj — kaj sekvis katastrofoj ĉie en la indiana mondo de Usono. Pro protestoj tra la lando kaj socio, tamen, la kampanjo pri malriĉigado pli kaj pli malrapidiĝis, kaj poste pli kaj pli inversiĝis. Malgraŭe restis gravaj problemoj ĉe la indianoj — interalie, alkoholismo kaj senlaboreco.

Sieĝo ĉe Alkatrazo

En la malfruaj 1960aj jaroj leviĝis eĉ pli pasia kaj militema etoso inter la indianaj aktivuloj kaj, post kelka tempo, ekaperis tre grandaj kaj publikaj protestoj. Unu el la plej famaj estis la sieĝo de insulo Alkatrazo apud San-Francisko. Tiu daŭris 19 monatojn en 1970 kaj 1971. Simile ribelaj agoj okazis aliloke — ekzemple, ĉe Vundita Genuo (angle: Wounded Knee) — kaj poste.

Eĉ pli poste oni rimarkis novan serion de kortumaj procesoj pri landrajtoj de nordamerikaj triboj (specife pri mono por fiŝado, mineraloj, arbaroj, ktp) — kaj iom specialaj rajtoj pri kazinoj ĉe rezervejoj situantaj tie, kie vetado laŭleĝas. Mi aldonu, parenteze, ke en malmultaj lokoj en Usono oni povas laŭleĝe veti en kazinoj, sed en la plej populara loko, t.e. la gubernio Nevado, troviĝas oportune situantaj rezervejoj.

Nun oni aŭdas pli kaj pli pri tiaj kazinoj, kiajn posedas efektive ne indianoj, sed 'nevideblaj' blankuloj, kiuj uzas la indianojn nur kiel pupojn por allogi vetulojn — kaj la simpation de la registaro kaj liberaluloj. Kio do tie la rajtoj?

Ĉu tio temas pri dukulturismo? Aŭ pri io alia? En Nordameriko dukulturismo povas daŭri, eĉ se ĝi lasas la indianon en Limbo, sed en Sudameriko la indiĝenaj komunumoj ofte kolapsas aŭ almenaŭ malaperas, kiam kaj kie la eŭropdevena kulturo renkontas ilin — pro tio, ke stabila dukulturismo tie ofte ne eblas, kiel en Usono. Alivorte, la sudindianoj tipe devas aŭ perei kun sia tribo pro ekonomiaj premoj aŭ aliĝi al la ekstera mondo kaj do perfide perdi kaj tiel pereigi sian kulturon.

Propra kulturo

Grandskale, kaj negrave ĉu pri Norda aŭ Suda Ameriko, oni vidas tra la generacioj dum la lasta duonjarmilo, ke kiam indianoj lasas sian propran kulturon por asimili tiun de eksteruloj, ĉi tion ili ne sufiĉe rapide nek sufiĉe bone faras. Pro tio, ili suferas meze de, aŭ for de, tiuj eksteruloj. Ĉu la pensmaniero de iu aŭ alia indiĝenaro efektive povas ekzisti samtempe kaj sane apud tiu aŭ alia enmigrintaro? Se ne, kio estus bona aŭ deviga solvo de tia problemo?

Jen alia problemo, nome kiam indiĝenaro volas respekton kaj akcepton de enmigrintoj sen tuta asimilado de ties kulturo, kiu en iuj aspektoj eble estas malbona (sed en iuj aliaj, bona; tamen ne sufiĉe bona por devigi la indiĝenojn adopti ĉion ilian kaj forĵeti ĉion sian). Pro tio, la tradiciaj vivrimedoj de la indiĝenoj malaperas — kun la propra lando — dum novaj rimedoj ne sufiĉe rapide aperas.

Denove: kion fari? Kaj kiu faros tion, kion oni sentas farinda — ĉu homo kiel Billy Waldon, usonindiana esperantisto? La registaro de Usono forĵetis lin en malliberejon, kun mortkondamno. Do kia homo efektive povas gvidi movadon por homaj rajtoj? Kaj kiaj homoj konsistigu ĝin?

Kiel helpu famuloj indiĝenaj? Kion ili povas vere efektiviĝi? Oni pensas en Usono pri Bob Barker kaj Wayne Newton — ambaŭ konataj distristoj havantaj nun eble 60 kaj 70 jarojn respektive, sed kies konfesoj pri parte indiana deveno estis oportunaj antaŭ 20-25 jaroj. Parenteze, ili ne nur menciis (konstante), ke ili estas parte indiandevenaj; ili kampanjis publike kvankam ĝentile pri indianaj aferoj. Kaj iliaj agoj kaj diroj gravis ĉe publikaj konceptoj pri indianoj, precipe ĉar tiuj homoj estis tiel grandaj steluloj por sennombraj eŭropandevenaj usonanoj.

Kiel vi facile rimarkas, mi nur plukas ekzemplojn el la aero — eĉ se plejparte el la aero ĉirkaŭ mia naskiĝlando. Sed tio estis la intenco. Ekzemploj de homrajtaj problemoj kaj krizoj estas, samkiel la aero, ĉie. Oni nur rigardu en iu direkto; kaj tie troviĝos homrajta problemo — eble ne tuj solvebla, sed almenaŭ tuj solvinda.

Mi esperas, ke miaj ekzemploj igis vin rekoni aliajn ekzemplojn ekster Ameriko. Ni ne koncentriĝu tro pri unu popolo aŭ eĉ pri unu kontinentega popolaro. Ni plilarĝigu nian fokuson. Jes ja, tiom da problemoj pri homaj rajtoj ekzistas kaj restas ĉe la indianoj sed, implice, ankaŭ ĉe aliaj popoloj. Estu do tempo por pripensi kaj pritrakti ankaŭ ilin. Memoru, ke ni ĉiuj estas homoj, kaj niajn rajtojn, kiujn ni ĉi tie kutime ĝuas tiel amplekse, aliaj popoloj sopiras por si mem — kiel siajn proprajn, kaj cetere en la praktiko. Kial? Tial, ke nur tiamaniere liberiĝos la prematoj de la mondo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>