Rekte al la artikolo

Nova haveno por malnova ŝipo

<<  [954]  >>

Derek Fielding, Stan Waldron

En suda Kimrujo estas malkovrita mezepoka ŝipo. Sed kio nun okazos?

En somero 2002, dum konstruado de nova teatro kaj artocentro en Newport, estis elfosata malnova ŝipo, kvazaŭ miksaĵo de ŝarĝŝipo kaj vikinga t.n. longŝipo. Ĝi longas almenaŭ 21 metrojn kaj larĝas ses.

Per dendrokronologio (la scienco starigi daton per arboringoj) montriĝis, ke la ŝipo estas konstruita el kverko hakita inter septembro 1465 kaj aprilo 1466. Konjektite estas, ke la ŝipo estis reveninta de Portugalujo, ŝarĝita de portugalaj potaĵoj kaj grandaj pecoj de korko. Mezepokajn ŝipojn oni tre malofte eltrovas kaj la Newport-ŝipo unikas en Britujo.

Rimarkindas, ke la plimulto de la interna garnituro konserviĝis. Krome, troviĝis apud la ŝipo ledaj ŝuoj, ŝtofo, lanaj vestaĵoj, ŝtonaj kuglegoj, ŝnuro, daŭboj, pulioj kaj parto de la velaro.

Post kampanjo por savi la ŝipon subtenata de la Komitato por Brita Arkeologio kaj ĝia kimra filio, la konsilantaro en Newport kune kun la Kimra Asembleo decidis savi la ŝipon kaj ĝin ekspozicii. Tamen esplorado kaj konservado de la ŝipo daŭros multajn jarojn kaj kostos laŭtakse pli ol tri milionoj da pundoj.

Intertempe jam estas transportitaj la ŝip-restaĵoj al provizora konservejo ĉe ŝtal-kompanio Corus en Llanwern. Poste, tamen, oni esperas ekspozicii la ŝipon en subtera halo ĉe aparte konstruota muzeo. La muzeo malfermiĝos kune kun la nova teatro en 2004. Sed jam eblas vidi la elfositaĵojn labortage inter la 9a matene kaj la 17a posttagmeze.

Novaĵoj pri la ŝipo legeblas ĉe www.saveourship.org.uk kaj www.britarch.ac.uk/SOSnewport.

Kapitano Stan Waldron, 75-jaraĝa, emeritiĝis post 38 jaroj kiel maristo (22 jaroj kiel ŝipestro). Eklerninte Esperanton en 1995, li fariĝis membro de la loka kongresa komitato por la brita kongreso en Newport (1999). Li estas komitatano de Esperanto-klubo La Verda Drako, kaj kontribuis al ties bulteno Drako kaj al Eko (foje pri la simioj, kiujn li iam posedis).

Derek Fielding, 60-jaraĝa, dum 30 jaroj instruis kemion en Manĉestro. Tie en 1987 li esperantistiĝis kaj en 1992 gajnis premion 'John Buchanan' de la Universitato de Liverpolo. Emeritiĝinte, li revenis al Suda Kimrujo, kie li estas UEA-delegito kaj sekretario de klubo La Verda Drako. Kun Stan Waldron li vojaĝis al Karpacz, Pollando, por Esperanto-ferio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>