Rekte al la artikolo

Babile

<<  [954]  >>

Paul Gubbins

Ĉe-mara homaro (1)

Pro la centjariĝo de la unua kongreso de Esperanto okazos en Bulonjo-ĉe-Maro, Francujo, dum pasko 2005, kongreso organizota de la franca federacio Esperanto-Nord. Memevidente britoj estos bonvenaj en Bulonjo-ĉe-Maro por — laŭ la vortoj de la prezidanto de Esperanto-Nord, Richard Valet — 'elmontri la viglan ekzistadon de Esperanto'. Eklaboris en aŭtuno loka kongresa komitato por detaligi kaj organizi la programon. Do, eĉ se vi ankoraŭ ne disponas agendon por la jaro 2005, valoras noti la daton!

Ĉe-mara homaro (2)

Alia dato por la agendo — sed ĉi-foje por la nuna jaro. La 88a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Gotenburgo, Svedujo, inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto. Partoprenos el Britujo, kun sia instruisto Malcolm Jones, tri lernejanoj — Josh Chapman, James Cheater kaj Joe Murray — de Ermysted's Grammar School, Skipton. Ĝuu!

Gratulon…

… al d-rino Kate Hall (Oksfordo), nova honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Kate Hall estas distingita pro gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado: ŝi sindoneme subtenis i.a. afrikan agadon kaj krome multe tradukis; ŝi respondecas ankaŭ pri Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF), kiu finance subtenas gejunulojn dezirantajn partopreni naciajn kaj internaciajn Esperanto-eventojn. La honoro estis anoncata dum la UK en Fortalezo, Brazilo.

… al Antony kaj Belalumo (Kwang Mi) Rawlinson, kiu anoncis la naskiĝon en oktobro de Dominic Lee Stanley, frateto por Bianca (naskita en junio 2000). Al la tuta familio sincerajn bondezirojn.

… kaj al advokato Frank Buckley (Bristolo), kiu ĉi-jare festas 70 jarojn kiel esperantisto. Li partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Kolonjo, Germanujo, en 1933; krome li studis kun Andreo Cseh en Arnhem, Nederlando. Inter multaj atingaĵoj en Esperantujo elstaras lia enscenigo de la zamenhofa traduko de Hamleto, ĉe kastelo Kronberg en Elsinoro, Danlando, kun muziko komponita de Vaughan Williams.

Someraj kanzonoj

La esperantista kanzonisto Gianfranco Molle (Italujo) gastprelegos — sendube ankaŭ gastkantos — dum la ĉi-jara somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (9a-15a de aŭgusto). Jam delonge popularas lia muziko, inkluzive de la kanzonoj de la sonbenda kolekto Kontakto (1979). Plejlastaj informoj pri la somerlernejo troveblas ĉe http://ourworld.compuserve.com/homepages/PGubbins/barlasto.htm.

ABZ de inĝenierado

Klare — Biblioteko Butler ne longe funkcias en sia nova hejmo en Barlastono kaj sendube restas multo farota. Tamen surbretigi la volumon ABZ de Amo super etikedo 'inĝenierado' — nu, iasence jes, sed…

Por kuraci nescion pri la angla…

… la ambulanca instanco en Stafordŝiro proponas tradukservon. Laŭ la direktoro de la ambulanca instanco, tradukservo 'multe helpos solvi malgrandan sed kreskantan problemon pri urĝkazaj telefonalvokoj farataj de homoj, kies denaska lingvo ŝajne ne estas la angla' (fonto: Congleton Chronicle, 2002-11-29). Plia pruvo, ke ne ĉiu en Anglujo la anglan parolas. Tamen ni esperantistoj jam delonge scias, ke la angla estas pli 'ondolingvo' ol 'mondolingvo' — ke ties ondoj pli baŭmas kaj ŝaŭmas en kelkaj mondopartoj ol en aliaj. Krome, ĉu pro mankantaj scioj pri la angla en Stafordŝiro EAB tie starigis sian sidejon?

Niaj komencantoj, malkomencantoj kaj retemuloj

Esperanto-komencantoj tre gravas — neniuj komencantoj, neniuj spertuloj. Por flegi komencantojn okazos dum 2003 almenaŭ du staĝoj en Barlastono dediĉotaj al la bezonoj de tiuj, kiuj faras siajn unuajn paŝojn en la internacia lingvo. Katarina Tustin gvidos komencanto-kurson kadre de la semajnfino kaj jarkunsido (16a-18a de majo) de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB). Krome, plej laste anoncite, okazos semajnfino en Barlastono inter la 24a kaj la 26a de oktobro aranĝota de Angela Tellier kaj Paul Gubbins aparte por komencantoj/progresantoj. Tiuj, kiuj havas kontakton kun komencantoj, bv. ilin atentigi pri tiuj ĉi du ebloj. Detaloj, inkluzive de kostoj kaj loĝebloj, haveblas/-os de Wedgwood Memorial College (tel. 01782 372105; rete wedgwood.college@staffordshire.gov.uk).

Rilate la SATEB-semajnfinon, anoncite estas, ke gastprelegos — al malkomencantoj — Gary Mickle el Germanujo. Temoj: naciismo kaj novdekstrismo. Krome dum la semajnfino okazos politika forumo (eblo diskuti politikajn temojn), lingvo-kliniko (eble diskuti ne klinikojn sed Esperanton), kaj distra vespero. Detaloj de Wedgwood Memorial College (denove supre) aŭ Anne Johnson (tel. <privata telefonnumero>).

Kaj esplorindas nova retpaĝaro, kiu helpos al retemuloj 'facile kaj senkoste informiĝi kaj lerni la lingvon'. Lernu! estas financata de la meritoplena Esperantic Studies Foundation kaj troviĝas ĉe www.lernu.net.

Laŭdan mencion…

… en la prestiĝa literaturo-konkurso Liro-2002 ricevis Jack Warren (Skotlando) pro lia traduko de The Lost Sanjak (Saki). Gratulon!

Kaj dankon…

… al Simon Davies, kompostisto de La Brita Esperantisto, al Mike Seaton, kiu enkomputiligis diversajn artikolojn en la nuna revuo (unu eĉ enkomputiligata en trajno, sub redaktora nazo!) kaj al ĉiuj aliaj, kiuj presis, dissendis kaj alimaniere kontribuis al la revuo. Dankon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>