Skulptisto Eric Buckley (maldekstre) senvualigas sian Zamenhof-tributon en la biblioteko en Keighley. Helpas loka historiisto Ian Dewhurst, kiu poste prelegis pri la originoj de la Keighley-klubo — la unua en Britujo kaj en la tuta iama brita imperio. Vidu la artikolon 'Centjariĝas la unua Esperanto-societo'.
Fotis Bob Smith: la bildo aperas laŭ afabla permeso de la ĵurnalo Keighley News.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.