Rekte al la artikolo

Kiel Esperanto utilis al mi

<<  [955]  >>

Hilary Chapman

De tempo al tempo, pro diversaj kialoj, oni emas seniluziiĝi pri Esperanto. Sed memorindas la unikaj eblecoj por vojaĝi kaj amiki, kiujn ĝi prezentas.

Foje kiam mi, denaska anglalingvano, mencias, ke mi parolas Esperanton, oni demandas min, kiel scio de la lingvo profitis al mi. Kutime mi respondas per mencioj pri ia amika renkontiĝo en alia lando (mi listiĝas inter tiuj, kiuj lernis Esperanton jam junaj, do mi povis profiti maksimume el la akirita lingvo dum vizitoj al deko da landoj en la pasintaj 35 jaroj). Kompreneble ne temas pri ia kruda financa profito sed pri riĉiĝo en pli profunda senco.

Por mi simple ne eblas nombri la okazojn, kiam Esperanto utilis al mi aŭ portis plezuron aŭ pli profundan komprenon pri lando nekonata aŭ supraĵe konata.

Eble estas indiko, ke mi ne plu estas juna, ke mi ne ĉiam bone retenas la datojn. Se daton mi foje forgesas, nomojn kaj vizaĝojn mi longe retenas. Feliĉaj memoroj fluas unu en la alian kvazaŭ en sonĝo.

Mi klare memoras la tagon kiam, kiel hezitema junulo 17-jara, mi serĉis la hejmon de pionira franca esperantisto Eloi Motillon. Mi neniam forgesos lian bonkoran akcepton de juna brito, kiu tiun tagon parolis Esperanton unuafoje kun alilandano.

Mi konservas en la menso bildon pri la okazo, kiam mi sidis ekster gastejo en Celovec-Klagenfurt, Aŭstrujo, kun slovenlingva poeto. Ni diskutis libere pri kredoj kaj etnaj grupoj. Kvankam ni ne ĉiam samopiniis, mi lernis de li multon, ricevante tute alian perspektivon pri mondaj aferoj.

Klaran memoron mi havas ankaŭ pri laborcela vizito al Quimper/Kemper en Bretonujo. Restas varmaj memoroj pri komuna vespermanĝo kun gesamideanoj en Rennes.

Malfacile malaperos la memoro pri vizito al la nekredeble bela marbordo de okcidenta Bretonujo; tie Jorj ab Herve-Gwegen klarigis al mi la komplikan lingvan kaj politikan situacion en Bretonujo. Rezulte de tio dum naŭ jaroj mi ne ĉesas esti en kontakto kun Jorj, ĉu letere, ĉu telefone, ĉu retpoŝte.

Tiom abundas la memoroj… Helpe de esperantista dungito mi povis viziti fakan nepublikan parton de antikva biblioteko en Bologna.

Dum vizito al Ĉeĥa Respubliko kiel membro de kimra virvoĉa ĥoro, mi povis trinki belajn ĉeĥajn bierojn kun Miroslav en Prago, kaj poste mi povis promeni en Karlovy Vary kun Miloŝ kaj Lenka. Mi estis la sola el 60 ĥoranoj, kiu povis libere babili kun lokaj homoj.

Dum vizito al britaj geamikoj en Germanujo, elstaras kontaktoj kun familio en urbeto Holzwickede. Se mi fermas la okulojn mi revidas belan parkon, kie miaj filinoj ludis en lageto kun filo de gesinjoroj Loose.

En Montauban, ne longe for de Tuluzo frue en 2003, mi povis ekkoni francan kolegon, Roberto Tosoni, kiu bonvolis montri al mi tiun ĉarmoplenan urbon.

Ne malpli plezuriga estis mia vizito al Hamburga Esperanto-Societo en aprilo 2003. Kia plezuro ekkoni tiom da interesaj homoj!

Legantoj eble rimarkos, ke mi menciis eĉ ne unu kongreson. Tio ne signifas, ke mi kontraŭas kongresojn. Tute ne, sed oni ne forgesu, ke Esperanto estas uzebla kaj uzinda dum profesiaj vojaĝoj kaj dum familiaj ferioj.

Mi kaptas ĉi tiun okazon danki publike al tiuj karmemoraj alilandaj esperantistoj — ne nur al la nomitaj! — ke ili tiom riĉigis mian vivon.

Hilary Chapman estas instruisto, kiu interesiĝas aparte pri la historio de Esperanto. Li loĝas en Kimrujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>