Rekte al la artikolo

Lydia, la Tute Tatuita Virino

<<  [955]  >>

Vilĉjo Walker

Esperanto-versio el angla originalo 'Lydia, the Tattooed Lady' de E.Y. Harburg (vortoj), Harold Arlen (muziko).

Lydia, ho Lydia, rigardu je Lydia, la tute tatuita virino!
Haŭto ŝia, galeria, estas bildo sensacia!

Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia, ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Ŝia dorso disponas mapon de la mond'
de landoj kaj maroj kun tajdo kaj ond'
kaj ĉirkaŭ la tuto: homaro en rond' — ĉion montros al vi Lydia!

Kiam ŝi disvestiĝos, ho kion vi vidos?
mirlandon sur interna pejzaĝo.
Nur moneron elspezu por tuj aprezu
spektaklon el sub ŝia korsaĵo!

Lydia, ho Lydia, aŭskultu pri Lydia, la tute tatuita virino!
Ĉiu parto, korpo-arto, far tatua laŭreato!

Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia, ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Jen la doto donita por pagi pro pres';
jen Zamenhof ĉe la Bulonja kongres',
kun samideanoj kaj lingva sukces' — ĉion montros al vi Lydia!

Barlastonan somerlernejon vi vidu,
al fraŭlino Emily OBE vi ridu,
jen ekskurso al kongres-urbcentro,
vera ZEO estas ŝia ventro!

Kabareda muzik' en kongres-salono:
Aleksandr Danko kun akordiono,
Jen debato pri ata kaj ita,
sub la verdstela flag' transdonita.

Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia, ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Ŝia korpa kajero logis lernanton;
pri ŝiaj finaĵoj li studis ĉion,
kaj baldaŭ li regis la tutan lingvon, ĉar li edziĝis kun Lydia!"

Notoj pri la aludoj, kaj aŭskultebla registro de la kanto, troveblas ĉe www.wgtw.co.uk/eo. Vilĉjo Walker estas nek muzikisto, nek kantoverkisto. Tamen de tempo al tempo, melodio faras neston en lia kapo kaj, okaze, vortoj elkoviĝas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>