Rekte al la artikolo

Konciza Etimologia Vortaro

<<  [955]  >>

Paul Gubbins

André Cherpillod, Konciza Etimologia Vortaro. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2003. 504 paĝoj. ISBN 92-9017-082-4.

Bildo

El la fekunda (latindevena; en la hindeŭropa signifanta 'suĉi') plumo de André Cherpillod venas lia plej impona verko, patronata ne de la foje suspekta (ĉar apenaŭ objektiva) cherpillod-a 'memeldono' sed ĉi-foje de Universala Esperanto-Asocio. Kaj tute prave (rusdevena; parenca kun latina probus): jen esenca kontribuaĵo al nia (el la hindeŭropa n's, n) kompreno pri la originoj de nia lingvo. Efektive la verko konsistas el respondaro al demando — kiel notas la aŭtoro en leginde legenda antaŭparolo — 'De kie venas tiu vorto?'.

Responde: sekvas klare konciza, ĝenerale unu- aŭ du-linia genealogio (grekdevena) pri pli ol 15000 kapvortoj. Do la verko ne pretendas troan sciencon (angla-/francdevena) sed estas direktata — la aŭtoro estu benata (francdevena) — al 'ordinara esperantisto, ne fakulo pri lingvistiko, sed tamen scivolema kaj lingvoamanta' (antaŭparolo). Malgraŭ tio, Cherpillod lerte stiras (angladevena) sian vortaron inter la bezonoj de nefakaj kaj fakaj uzantoj: ekz. vortoj estas aŭtoktone skribitaj, ne latinliteren transskribitaj. Vera agrablaĵo — kvazaŭ senpagaj donacoj — estas kromaj informoj ekz. pri ĉinaj au vjetnamaj tonoj. Sur preskaŭ ĉiu paĝo trabrilas la scivolemo de la aŭtoro kaj, eĉ pli, la deziro dividi la rezultojn de tiu ĉi scivolemo kun legantoj.

Sendube niaj lingvo-ĝardenistoj ĉion zorge kribros (latindevena; vidu ankaŭ 'krizo') kaj tie tie elsarkos (latindevena) radikojn supozeble misplantitajn. Foje mi kredas, ke Zamenhof kreis sian lingvon ne pac- sed malpac-ige, por ke esperantistoj plezurigadu sin ĉikanante, riproĉante, kritikante — dankon, doktoro, pro via genia kverelilo! Sed tion saĝe anticipas (latindevena; vidu ankaŭ 'kapti') Cherpillod: 'En tiel ampleksa verko, estus granda miraklo, se ne enŝoviĝus pluraj eraroj… Mi antaŭdankas la uzantojn, kiuj atentigos min pri veraj mankoj au malĝustaĵoj' (antaŭparolo).

Humileco tia ĉiam varmigas la koron. Jen aŭtoro, kiu dum 30 jaroj 'ŝvitis' — kiel li diras — super esperanta etimologio. Kun rezultoj gratulindaj (latindevena; vidu ankaŭ 'graco'). Egale, ĉu oni vortojn voras aŭ frandas, troveblas en Konciza Etimologia Vortaro manĝaĵo (francdevena), nutraĵo (latindevena) kaj furaĝo (… aĉetu kaj mem esploru!).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>