Rekte al la artikolo

Fjodor Dostojevskij en Esperanto

<<  [955]  >>

Aleksander Korĵenkov

Prelego (iom mallongigita) prezentita en Glasgovo dum la Brita Esperanto-Kongreso en majo 2003. Ĝi entenas i.a. pensigajn komentojn pri tradukoj Esperanten el la rusa.

Bildo

Post Krimo kaj puno (Dostojevskij), Resurekto (Tolstoj) kaj Malvivaj animoj (Gogol), kaj kelkaj aliaj libroj, eldonejo Sezonoj daŭrigas diskonigi la rusan literaturon per plurvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto. Ni planas eldoni kvin volumojn. La volumoj estas aranĝitaj kronologie.

En la ĵus eldonita unua volumo, Blankaj noktoj, estas ses prozaĵoj verkitaj antaŭ la Grandaj Romanoj. La dua volumo enhavos reeldonon de Krimo kaj puno — eble la plej legata verko de Dostojevskij — kiun ni unue eldonis en 1993. En la tria volumo aperos Idioto, lia plej lirika romano, kies protagonisto personigas la kristanajn ideojn de boneco, frateco kaj karitato. Sed tiujn virtojn ne havas la centraj figuroj de Demonoj — pamfleto kontraŭ la socialismaj ideoj, kies adepto Dostojevskij estis en la juneco. Ĝi aperos en la kvara volumo. La projekton kronos traduko de Fratoj Karamazov — la lasta kaj la plej grava el ĉiuj romanoj de Dostojevskij, en kiu, laŭ la vortoj de Demetrio Karamazov, 'la diablo kaj Dio interbatalas, kaj la batalkampo estas en la homaj koroj'.

Eksterserie eble estos eldonita volumo kun publicistaj verkoj, interalie la parolado pri Puŝkin, fragmentoj el Noticoj el la domo de morto, Vintraj notoj pri la someraj impresoj, Taglibro de verkisto, k.a.

Post la enmondiĝo de sia unua romano, Malriĉaj homoj, Dostojevskij skribis al sia frato Miĥail: 'Nia publiko havas instinkton, sed ne klerecon. Ili ne komprenas, ke oni povas skribi tiastile. Ili alkutimiĝis en ĉio vidi la muzelon de la verkinto, sed mi ne montris mian muzelon. Tamen ili ne komprenas, ke parolas Devuŝkin, sed ne mi, kaj ke Devuŝkin ne povas paroli alimaniere. Oni trovas la romanon tro longa, sed ĝi ne havas eĉ unu superfluan vorton.' [1 feb 1846]

Efektive, pluraj legantoj kaj kritikistoj plendis pri la 'nekontentiga lingvaĵo' de Dostojevskij: monotona, plumpa, nepolurita, vortabunda, taŭtologia, eklektika, misgvida kaj… plibonigenda. Kaj pli ol unu tradukanto, frontinta verkojn de Fjodor Dostojevskij, fariĝis viktimo de pliboniga strebo — la spirito malaperis. Same estas pri la parodioj, facile verkeblaj. Jes, oni povas facile kopii iujn supraĵajn trajtojn de la stilo de Dostojevskij: oftaj ripetoj de la samaj vortoj, miksaĵo de parolstiloj, sed ve — ĉiam sen konsidero de la arta funkcio de tiuj specifaĵoj.

Ja la beletra mondo de Dostojevskij estas unika, kaj por respeguli tiun mondon necesis iom aparta lingvaĵo — same kiel la mondo de Karolo Piĉ ne estas priskribebla per la lingvaĵo de Varankin aŭ Nemere. La profunda penetro en la internan mondon de ĉiu aparta homo — hezitema, maltrankvila kaj meditanta — ne ebligas kristalan klarecon kaj tujan kompreneblecon.

Eraroj — ofte intencaj

En la tekstoj de Dostojevskij kunekzistas kaj kreas apartan estetikan harmonion kancelariaĵoj, gazetaj kliŝoj, evangeliismoj, sciencaj terminoj, literaturaj fremdlingvaj elementoj, strataj esprimoj, eraroj (ofte intencaj) kaj internaj kontraŭdiroj.

Se temas pri la t.n. 'eraroj', sufiĉas rememori la krestomatian ekzemplon en la unua paĝo de Krimo kaj puno: 'Senespere ŝuldante al la mastrino li timis renkonti ŝin', post kelkaj linioj sekvata de '…neniun mastrinon li timis'. Aŭ la karakterizon de Stefano Trofimoviĉ Verĥovenskij — la homo de la scienco, kiu en la scienco faris nenion: 'Sed cetere li estis homo tre inteligenta kaj talenta, por tiel diri: la homo de l' scienco, kvankam, en la scienco li cetere… nu, ni konfesu, ke en la scienco li faris ne tre multon, verŝajne, tute nenion! Sed tio ja en Ruslando estas ofta inter la homoj de l' scienco'.

Pri la ŝajne kontraŭdira karakterizo de 'la homo de l' scienco', oni povas nur ripeti la konstaton de Baĥtin, laŭ kiu la arta mondo de Dostojevskij estas kreita per la metodo de 'senca polifonio' — diversaj vidpunktoj estas prezentataj samtempe kaj egalrajte. La aŭtoro jen lasas la protagonistojn prezenti siajn vidpunktojn, jen ili diskutas, jen li mem intervenas kaj… li ne ĉiam venkas en la dialogo. Tio montriĝas ne nur en la intrigo, sed ankaŭ en la lingvaĵo. La monologo iĝas kvazaŭ dialogo, kaj la sama vorto povas ricevi kromsignifojn, ekzemple, la vorto 'ŝajnas' en la monologo (fakte, dialogo kun imagata leganto) de la protagonisto de la Noticoj el la Kelo: 'Ĉu al vi, sinjoroj, ŝajnas, ke mi nun pro io pentas antaŭ vi, aŭ petas vian pardonon pro io? Mi estas konvinkita, ke tio ŝajnas al vi. Cetere, mi diras sincere, ke mi fajfas pri viaj ŝajnoj …' [mia emfazo — AK]. Post ĉiu el la tri frazoj la paradoksisto haltas kaj kvazaŭ esploras la vizaĝesprimon de la alparolato. Tiel estiĝas kontakto kun la vera leganto.

La dialogeco kaj senca plurtavoleco buntigas la enhavon kaj la lingvaĵon mem. La lingvaĵo de Dostojevskij estas malfermita kaj libera same kiel la mondo, kiun li kreas. Dostojevskij bone konsciis la reagon de kritikistoj, sed li ne evitis longajn frazojn kaj ripetojn, se tiuj necesis por la emocia ritmo de la rakontado kaj por plena sinesprimo de la protagonistoj. Tamen li uzis ankaŭ, en la samaj paĝoj, nekutime mallongajn frazojn.

Abrupte, bruske

Laŭ V. F. Pereverzev: 'La parolado de Dostojevskij kvazaŭ rapidas kaj anhelas. Vortoj jen senorde amasiĝas, kvazaŭ la penso rapide serĉus sian formon kaj ne povus trovi ĝin; jen vortoj finiĝas abrupte, bruske, falas kiel tranĉitaj frazoj; iam estas nura vorto tie, kie gramatike oni bezonas tutan frazon.'

Tute vere. Ni vidu la komencon de la Kelo: 'Mi estas malsana homo… Mi estas malica homo. Nealloga homo mi estas. Mi pensas, ke la hepato doloras min. Cetere, mi tute nenion komprenas pri mia malsano kaj ne scias certe, kio min doloras. Mi ne konsultas doktorojn kaj neniam estis kuracata, kvankam mi respektas la medicinon kaj la doktorojn. Krome, mi estas ege superstiĉa; almenaŭ en sufiĉa grado por respekti la medicinon. (Mi estas sufiĉe klera por ne esti superstiĉa, sed mi estas superstiĉa.) Ne, mi deziras ne esti kuracata pro la malico…'

Post kelkaj paĝoj sekvas longega frazo: 'Ho, plej absurda absurdaĵo! Tute alia afero estas kompreni ĉion, konscii ĉion, ĉiujn neeblaĵojn kaj ĉiujn ŝtonajn murojn; konsenti kun neniu el tiuj neeblaĵoj kaj ŝtonaj muroj, se vi abomenas konsentojn; veni per plej neeviteblaj logikaj kombinoj al plej hidaj konkludoj pri la eterna temo, ke eĉ pro la ŝtona muro vi estas parte kvazaŭ kulpa, kvankam ja estas tute evidente, ke vi tute ne kulpas, kaj pro tio, silente kaj senforte grincante per la dentoj, volupte stuporigi en la inercio, reve pensante, ke vi eĉ ne havas iun pro kiu vi estu malica, ke la objekto ne estas trovita kaj eble neniam estos trovita, ke ĉi tie estas anstataŭigo, falsado, kartluda truko, ke ĉi tie estas simple miksaĵo — nekonate kio kaj kiu, sed malgraŭ la nekonateco kaj falsado, vi tamen sentas doloron, kaj ju pli multe vi ne konas, des pli granda estas la doloro!'

Dume la protagonisto sarkasme dialogas kun si mem: 'Cetere, pri kio la deca homo povas paroli kun plej granda plezuro?' 'Respondo: pri si mem.' 'Do mi parolu pri mi mem'. Alivorte, ĉi tie Dostojevskij parodias la vortojn de Ĉernyŝevskij el ties Antropologia principo en filozofio: 'La homo plej unue amas sin mem'.

La protagonisto gale mokas kaj sarkasmas: 'Mi petas vin, sinjoroj, foje aŭskulti atente ĝemojn de deknaŭjarcenta klerulo, suferanta pro la dentodoloro, je la dua au tria tago de la dolorado, kiam li jam komencis ĝemi ne tiel, kiel li ĝemis unuatage, do ne nur pro tio ke la dentoj lin doloras, ne kiel kruda kampulo, sed kiel homo tuŝita de la evoluo kaj eŭropa civilizacio kaj kiel homo "rezigninta la grundon kaj la popolan devenon", laŭ la nuntempa esprimo. Liaj ĝemoj iĝas iel fiaj, noce malicaj kaj daŭras dum tutaj tagoj kaj noktoj.'

La atenta leganto povas rimarki, ke ĝuste lia dialoga monologo iom post iom iĝas same fia, moke malica kaj tiel daŭras ĝis la fino de la unua — teoria — parto de la Kelo.

Dostojevskij en la Kelo unuafoje montris la stilon, kiu poste plene riveliĝis en liaj Grandaj Romanoj. Jam en la Kelo la rakonto atingas la nivelon de l' konfeso. La konfeso aspektas absolute sincera, eĉ ekshibicia. Sed samtempe oni sentas, ke la konfesanto jen orgojlas pro tiu malkaŝeco, jen timas ĝin kaj ŝirmas la esencon post la detaloj. Ĝuste la protagonisto — nur li, ne Dostojevskij, kiu nur en la kelkfraza enkonduko koncize karakterizas lin. Dostojevskij klare ne simpatias kun li, tamen li ne timas atribui al la hida malheroo kelkajn el siaj ideoj. Kaj Dostojevskij ne montris al la kelulo vojon al savo. La nobla korimpeto de komencanta ĉiesulino Lisa ne efikis al li salubre, kaj nur restigis plian cikatron en lia incitita menso kaj plian vundon en lia laca koro; kaj lia reago draste humiligis kaj teruris la kompatindan junulinon.

Tiu stilo estas unika en la rusa literaturo. Ĝin malhavis la pli fruaj verkistoj — Puŝkin, Lermontov kaj Gogol — kaj liaj samtempuloj: Turgenev kaj Tolstoj. Kaj ĝi restis unika.

Dostojevskij foje skribis al Apollon Majkov: 'Mi havas tute alian opinion pri la realeco kaj realismo ol niaj realistoj kaj kritikistoj. Mia idealismo estas pli reala ol la ilia. Per ilia realismo oni ne povas klarigi eĉ centonon de la reale okazintaj faktoj. Sed ni per nia idealismo eĉ profetis faktojn. Tiel okazis.' [11 dec 1868]

Tradukoj en la internacian lingvon

Bildo

Aleksander Korĵenkov.

(Pli granda bildo)

Ĉion ĉi devas konsideri ankaŭ la tradukanto de la verkoj de Dostojevskij en la internacian lingvon. Kaj niaj tradukoj ne povas aspekti senriproĉaj pro ŝajna abundo de malglataĵoj kaj nekonsekvenca uzado de la lingva materialo — la celo de la traduko ne estas malplumpigi, glatigi aŭ senbalastigi la originalon.

Pro la menciitaj stilaj specifaĵoj iujn el nepreparitaj legantoj eble povas tedi kelkaj (tro) ofte uzataj vortoj tipaj de Dostojevskij: aflikti, angoro, emociiĝi, freneza, kvazaŭ, maltrankvila, terura, k.a. Pro tio la protagonistoj ofte krias, paliĝas, ruĝiĝas kaj konfuziĝas. Pro tio aperas ŝajne senbazaj kaj nelertaj fremdlingvaĵoj (ekzemple abordi, avenanta, drapdedama, monteri, pointoj, k.s.) Sed ĉio ĉi apartenas al la mondo de Dostojevskij, samkiel lia priskribo de Peterburgo kun ties pejzaĝo, por kiu li ne ŝparas grizajn kolorojn. Antaŭ la legantoj aperas densaj kaj malaltaj ĉambroj-keloj, sufokaj kaj polvozaj stratoj, haladzaj drinkejoj. Sed ja temas pri la plej bela ruslanda urbo, kaj jen en la duondelira menso de Raskoljnikov foj-foje aperas ĝia majesta panoramo, kaj jen la revanto en la Blankaj Noktoj surprizas la legantojn per la historio de la preskaŭ viva helroza dometo.

Nur kelkfoje la tradukantoj estis devigitaj kompromisi kun la principo de la legebleco kaj dividis tro longajn plurpropoziciajn frazojn por ne konfuzi la legantojn. Kelkaj specialaj realaĵoj, terminoj, nomoj kaj aludoj aperas en la apendicaj notoj, sed estas utile doni skizan prezenton de la nomoj kaj rangoj de Ruslando, kiuj kelkfoje gravas por pli bona kompreno. La rusaj nomoj konsistas el tri partoj: antaŭnomo (baptonomo), patronomo (derivaĵo de la antaŭnomo de la patro) kaj familinomo. Alparolo per la nura antaŭnomo estas familiara, per la antaŭnomo kaj patronomo — ĝentila.

Sekvante la modelon de Antoni Grabowski (Neĝa blovado), Kabe Patroj kaj filoj, Vladimir Varankin (Metropoliteno), Sergio Pokrovskij (La majstro kaj Margarita), Vladimir Vyĉegĵanin (Malvivaj animoj) k.a. estis asimilitaj la internacie konataj kristanaj antaŭnomoj (Andreo, Antono, Barbara, Ivano, Jakobo, Petro, Stefano), sed la patronomoj estis transskribitaj. La familinomoj estis asimilitaj, nur se ili havas esperantan formon en PIV (Napoleono, Ŝekspiro, Ŝillero, k.a.). La ceteraj homaj nomoj restis neasimilitaj.

Krom la nomoj, gravaj estas eĉ la formoj de l' alparolado, precipe en la epistola romano Malriĉaj homoj. Ekzemple, dialektaĵo 'matoĉka' el la historie grava regiono de Rjazanj estas unu el la pluraj rusaj karesformoj de 'patrino', kaj estas tute normale, se mezaĝa viro tiel alparolas junulinon: Makar Devuŝkin uzas ĉi tiun vorton en la romano 242 fojojn. Sed ĉar en la Esperanta literaturo tia formo estas nekonata, la tradukantoj elektis pli kutiman formon, 'karulinjo'.

Diversaj formoj

Estas kurioze, ke la du anglaj tradukintoj, kies tradukojn mi konsultis ĉe la redaktado uzis diversajn formojn: C. J. Hogart 'darling', 'my dearest' (tute same li tradukas eĉ la tro oficialan milostivyj gosudarj 'my beloved'); Olga Shartse 'my dear', 'dearest', 'my sweet dear', 'dear heart'. Sed Marc Shapiro en la franca traduko ĉiam tenis sin ĉe 'ma petite mère'.

Plurfoje en la romano estas menciataj rangoj de ŝtataj oficistoj, kiuj determinas la socian pozicion de la koncerna persono. La ruslanda rangtabelo estis establita de Petro la Granda en 1722. Ĝi enhavis 14 rangojn civilajn, armeajn, maristajn, ekleziajn kaj kortegajn. La tabelo estis kelkfoje reviziita, sed meze de la 19a jarcento la civilaj kaj armeaj rangoj estis jenaj:

  1. kanceliero/efektiva sekreta konsilisto unuaranga (feldmarŝalo);
  2. efektiva sekreta konsilisto (infanteria generalo);
  3. sekreta konsilisto (general-leŭtenanto);
  4. efektiva ŝtata konsilisto (general-majoro);
  5. ŝtata konsilisto (—);
  6. kolegia konsilisto (kolonelo);
  7. kortega konsilisto (subkolonelo);
  8. kolegia asesoro (majoro);
  9. titola konsilisto (kapitano);
  10. kolegia sekretario (stab-kapitano);
  11. ŝipsekretario (—);
  12. gubernia sekretario (leŭtenanto);
  13. provinca sekretario (subleŭtenanto, kornedo);
  14. kolegia registristo (standardisto).

La 11a kaj 13a rangoj estis uzataj nur escept-okaze (kutime post la 14a rango oni promociiĝis al la 12a kaj poste al la 10a).

Ni revenu al la ĵus eldonita unua volumo. Por ĝi estas elektitaj ses titoloj, kiuj sufiĉe fidele respegulas la kreadon de Dostojevskij. Kvar el ili, kiujn oni kutime nomas 'fruaj', estis eldonitaj antaŭ la aresto de la verkisto. Cetere, la vorto 'frua' estas apenaŭ aplikebla al Dostojevskij. Li malhavis la kutiman 'debutan periodon' kaj venis en la rusan literaturon kiel tute matura aŭtoro. Krome, ĉiun el tiuj verkoj li reviziis kaj parte reverkis en la jaroj 1860aj.

Malriĉaj homoj diskoniĝis jam antaŭ apero. Ricevinte la manuskripton, Dmitrij Grigoroviĉ, kiu lernis kun Dostojevskij en la Inĝeniera Superlernejo, portis ĝin al Nekrasov kaj rekomendis aperigi ĝin en la dua almanako de la naturalisma skolo, al kies unua almanako Fiziologio de Peterburgo li kontribuis per Peterburgaj gurdistoj.

Nokte ili duope tralegis ĝin kaj je la kvara horo matene venis al Dostojevskij por esprimi sian raviĝon. Matene Nekrasov iris al Belinskij, donis al li la manuskripton kaj diris: 'Nova Gogol aperis!' La nekredemo de Belinskij baldaŭ malaperis kaj vespere li entuziasme petis, ke Nekrasov tuj konatigu al li la aŭtoron.

En la unua renkontiĝo Belinskij fame diris al Dostojevskij: 'La vero estas malfermita kaj anoncita al vi kiel al artisto, ĝin vi ricevis kiel donacon; alte taksu ĉi donacon, restu fidela kaj vi iĝos granda verkisto.' Valerian Majkov skribis, ke '… ankoraŭ en novembro kaj decembro 1845 ĉiuj literaturaj diletantoj estis kaptantaj kaj pluĵetantaj la ĝojigan novaĵon pri apero de nova grandioza talento'.

La unua romano

La akcepton de sia unua romano Dostojevskij arte priskribis en Humiligitaj kaj ofenditaj (parto 1, ĉap. V-VI). Post tiaj reagoj la romano estis kondamnita al sukceso (kaj al kondamno fare de la konservativa kritiko). Sozio aperis kelkajn tagojn post Malriĉaj homoj kaj estis akceptita malpli varme ol la unua romano, kvankam Belinskij menciis, ke 'en Sozio estas ankoraŭ pli multe da krea talento kaj pensprofundeco ol en Malriĉaj homoj'.

Nuntempe oni konas Sozion per la dua eldono, kiun la aŭtoro grave reviziis en 1866 (ĝia traduko aperas ĉi-volume). Laŭ Nabokov, Sozio estas la plej bona verko de Dostojevskij, 'kvankam ĝi estas aroga imito de Nazo de Gogol'.

Blankaj noktoj evoluigas la figuron de la revanto, kies trajtoj estis skizitaj en Malriĉaj homoj, Mastrino kaj Malforta koro (poste en Netoĉka Nezvanova kaj Humiligitaj kaj ofenditaj). Honesta ŝtelisto estas enlibrigita por iomete prezenti la kontribuon de Dostojevskij al la rakonta ĝenro.

La du lastaj noveloj de ĉi tiu volumo estis verkitaj post la reveno de Dostojevskij el ekzilo al Peterburgo. Misfortuna historio montras kolizion de la humanismaj ideoj kun la 'ofica pozicio' fone de la liberalaj reformoj en Ruslando komence de la 1860aj jaroj. Noticoj el la Kelo markas la komencon de la nova etapo, kiu definitive formiĝos en Krimo kaj puno, kaj kiu estas ofte nomata fantasta realismo. Per la Kelo Dostojevskij dubigis ne nur la manieron atingi la 'helan estontecon' sed ankaŭ la celon de la socialismaj movadoj, ĉar, antaŭkurante sian tempon, li klare konsciis, ke 'realigita socialismo' malebligos elekton kaj ne povos lasi la homon spirite libera. Aliflanke, li montras la mizerecon de la filozofio de sia 'malheroo' (seniluziiĝinta adepto de la demokratia romantismo de la antaŭa generacio), baziĝanta sur ignorado de la realeco kaj sur dominado de la estetiko super la etiko kaj moralo.

Fine mi diru, ke la tradukan laboron efektivigis Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin kaj mi, kiu ankaŭ redaktis la tuton. Sed la rezulto evidente estus malpli bona, se ni ne sekvus la konatan regulon: oni nepre donu la tradukon al persono, kies gepatra lingvo ne estas tiu de la fontoteksto. Mi ŝatus esprimi koran dankon al niaj legistoj: danlanda germano Wolfgang Kirschstein, svedo Sten Johansson kaj franco Daniel Luez, kaj ankaŭ al ruso Alen Kris.

Ni esperas, ke la verkaro de Dostojevskij trovos en Esperantujo same varman akcepton, kian trovis la pli ol 1500-paĝa kvarlibra projekto 'Tolkien en Esperanto', kiun ni realigis fine de la 1990aj jaroj.

Aleksander Korĵenkov estas eldonisto, tradukisto kaj redaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto. Li estis gastpreleganto ĉe la Brita Esperanto-Kongreso en Glasgovo en 2003.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>