Rekte al la artikolo

Ĝoje Ĝo-e en Gotenburgo kun Josh, James, Joe — kaj Jones

<<  [955]  >>

Josh Chapman, James Cheater, Joe Murray

Bildo

La kongresejo.

(Pli granda bildo)

Danke al Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF), kiu donis al ni monon, ni ĉeestis la 88an Universalan Kongreson de Esperanto en Gotenburgo, Svedujo. Estis la unua fojo eksterlande por Joe, sed Josh kaj James jam antaŭe iris al Francujo kaj Germanujo. La tuta vojaĝo estis bonega sperto.

La urbo Gotenburgo estis bela. Ankaŭ la homoj de la urbo estis tre helpemaj kaj afablaj. Ni kredis, ke ĝi similas al York aŭ Leeds en Britujo. Ĝi estas moderna urbo, sed multaj konstruaĵoj estas malnovaj.

Bedaŭrinde ni ne loĝis en la multekosta luksa hotelo Gothia Towers, apud la kongresejo, sed ĉe la amuzparko Liseberg en bona gastejo ĉirkaŭ 15 minutojn piede for de la kongresejo. La promeno al la centro de Gotenburgo tamen estis pli longa, ĉar ĝi estas tre granda urbo. Ni surpriziĝis pri la nombro de McDonalds-restoracioj — ŝajne ĉie!

Bildo

Dum la Solena Fermo en salono Zamenhof, prezidinto de EAB Stephen Thompson salutas la kongreson nome de Britio.

(Pli granda bildo)

La kongreso estis bonega. La gotenburga kongresejo Svenska Mässan estis tre komforta. Aparte la salonon Zamenhof ni trovis tre plaĉa.

La esperantistoj, kiujn ni renkontis, estis vere agrablaj homoj, kiuj ĝojis klarigi al ni komplikajn aferojn. Ni renkontis inter aliaj Myagmar Altantsetseg (ofta nomo Altan) el Mongolujo, Rituko Huĝimoto kaj Yukiko Yamamoto el Japanujo, kaj Le Thi Thien Thu el Vjetnamio. Kun tiuj ni interŝanĝis adresojn kaj esperas korespondi. Je la fino de la semajno nia Esperanto estis pli bona, kaj ni povis paroli kun multaj diversaj homoj.

Bildo

Antaŭ ol aŭkcii beban antaŭtukon, Humphrey Tonkin aŭkcias kontraŭ 50 svedaj kronoj la rajton vidi lin per ĝi vestitan.

(Pli granda bildo)

Merkredon ni vizitis la insularon apud Gotenburgo. Estis tre bela tago, do ni estis tie feliĉaj. Ni vidis multajn diversajn plantojn kaj insektojn, ekzemple belajn papiliojn. Estis tre varma tago, do ni decidis halti ĉe tetrinkejo.

Ni ĉeestis ankaŭ okazaĵojn en la vesperoj, ekzemple la magian spektaklon ĵaŭdon kaj la Internacian Artan Vesperon vendredon. Ili estis tre distraj kaj amuzaj.

Ni esperas, ke ni povos ĉeesti venontajn kongresojn — eble eĉ en Ĉinujo post unu jaro, por ke ni renkontu niajn amikojn el Oriento!

Akompanis al Gotenburgo la Ĝo-an triopon Malcolm Jones, instruisto ĉe Ermysted's Grammar School, Skipton, kie studas la verkintoj de tiu ĉi raporto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>