Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [956]  >>

Paul Gubbins

Celo de La Brita Esperantisto estas flegi la internacian lingvon en Britujo, ekz. reliefigante tiujn, kiuj — foje nerimarkite — fidele laboras por Esperanto; kaptante plej gravajn momentojn en la kultura vivo de Esperanto en nia lando (prelegojn, datrevenojn kaj aliajn memorindajn eventojn); kaj provizante forumon al britaj verkemuloj sin diversmaniere esprimi. Aliflanke vi ne multon trovos en La Brita Esperantisto pri la vasta, internacia Esperanto-komunumo: tiurilate ekzistas krom interreto aliaj revuoj, ekz. Esperanto, la magazino de Universala Esperanto-Asocio, aŭ La Ondo de Esperanto.

Pro la neniel hontinda (kaj neniel finaciisma) briteco de La Brita Esperantisto vi eble miros pri la aperigo de festparolado prezentita en Usono de usona civitano. Unuavide rilatas nenio al Britujo, britoj, aŭ la celoj de La Brita Esperantisto. Tamen la parolado, kiun faris Tim Westover fine de la pasintjara Nord-Amerika Somera Kursaro aŭ NASK (alte rekomendinda tri-semajna, tri-nivela somerlernejo), meritas atenton. Unue, pro la relativa juneco de la parolinto; due, pro la oratoraj kvalitoj de la parolado; kaj trie, pro la originaleco de la enhavo; eventuale kvare, ĉar ja ekzistas ligo kun Britujo: dekkelkjara Tim pasigis kun la gepatroj du jarojn en Londono kaj vizitis britan lernejon. [Informoj pri la ĉi-jara NASK troveblas ĉe ttt.esperanto.org/nask/e-nask.php aŭ de Ellen Eddy, <privata retadreso>.]

Valoras zorge legi la paroladon kaj, kunlige kun ĝi, la kontribuaĵon de la iama direktoro de Esperanto-Asocio de Britio, David Kelso. Ambaŭ konsideras la estonton de Esperanto, tamen de kontrastaj perspektivoj: dum Tim pledas por interna, persona vojo al realigo de la celoj kaj la idealoj de Esperanto, David pledas por ekstera, kunlabora. Do du flankoj — du fascinaj flankoj — de la sama medalo; du respondoj al fundamenta, ŝajne eterna demando: kiel prosperigi Esperanton? Legu, pripensu — kaj letere reagu.

Mi deziras al vi bonajn printempon kaj someron en Esperantujo. Indas sekvi la konsilon de Tim: 'necesas aperi en la Esperanto-mondo, ĉe kongresoj kaj renkontiĝoj.' Do faru — kaj sendu al la redakcio de La Brita Esperantisto fotojn kaj raportojn pri viaj verdaj, someraj spertaĵoj. Ĝuu!

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>