Rekte al la artikolo

Komentario

<<  [956]  >>

Paul Gubbins

Ekde la 2a de decembro pasintjare pli facilas laŭ nova leĝaro forpermesiĝi de la laborejo pro religio aŭ kredo. Tio signifas, ke, se dungito petas celebri dum tuta tago eklezian feston aŭ simple dum kelkaj minutoj preĝi, superuloj ne rajtas rifuzi, se la bezonoj de la laborejo ne estos damaĝataj.

Ŝajnas, ke oni larĝe interpretas, kio estas religio aŭ kredo. Evidentas, ekzemple, ke katolikismo aŭ islamo estas religioj, sed la leĝaro same inkluzivas i.a. pacifismon, veganismon kaj ateismon. Ĉi-lastaj apenaŭ konsidereblas kiel religioj: plej verŝajne temas ĉi tie pri kredoj — kredoj tamen, kiuj kadre de la nova leĝaro samrangas kaj interpreteblas kiel religioj.

Sed kio estas religio kaj analoge kredo? Laŭ Makbool Javaid, advokato kaj specialisto pri dungado, religio konsistas el tri elementoj: komuna adorado, difinita kredaro kaj la fakto, ke la koncerna kredaro forte influu personajn pensadon kaj agadon.

Malfacile estas kompreni, kiel pacifismo kongruas kun tiu ĉi interpretaĵo pri religio, analoge kredo. Sendube pacifistoj akceptas difinitan kredaron kaj kelkaj laŭe organizas sian vivon. Tamen ĉu ili 'komune adoras' — kaj, se jes, kiun aŭ kion?

Kaj kiel pri Esperanto? Jam de jardekoj oni konscias, ke por kelkaj adeptoj de la internacia lingvo Esperanto fariĝis religio, almenaŭ kvazaŭ-religio. Certe multaj kredas je la idealismo, je la idealoj de Esperanto; ili dediĉas horojn al ties antaŭenigo kaj kultivas internacian, supernacian perspektivon. Kaj ĉu ne zamenhoftage, kongrese kaj alievente esperantistoj komune kolektiĝas por — almenaŭ iagrade — adori, prihimni t.n. 'majstron'? Jen ekzemple eltiraĵo el interreta anonco pri zamenhofa festo en Skotlando en 2003: 'Ni kompreneble tostos la Majstron [tiel: majuskle!], tranĉos la tradician kukon kaj celebre manĝos.'

Koincide, sammonate, en sekulara Francujo, komisiono prezidanta voĉdonis por malpermesi al lernejanoj 'paradan portadon' de religiaj simboloj (ekz. kruco kristana, vertoĉapo juda, kaptuko islama), se tiuj konformas al ago 'prema, provoka, prozelitiga aŭ propaganda'. Denove: kiel pri la verda stelo en francaj lernejoj? Se Esperanto ja interpreteblas kiel religio aŭ kvazaŭreligio, eble la tradicia simbolo esperanta estos same malpermesata kiel parada propagandilo.

Kaj por reveni Britujen: ĉu la kvazaŭreligia statuso de Esperanto signifas, se esperantisto komence de decembro petus forpermeson je la 15a de la monato por komune, kun samideanoj, festi Zamenhof-tagon, ke superulo, konforme kun la nova leĝaro, jesus? Maleblas diri. Sed estus interese iam provi…

Informoj pri la novaj leĝoj en Britujo kaj Francujo ĉerpiĝis el The Guardian 2003-12-01 kaj 2003-12-12.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>