Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [956]  >>

Viv O'Dunne

Sendube multaj legantoj de La Brita Esperantisto — tiuj, ekzemple, kiuj partoprenis kurson en Barlastono — jam renkontis Viv O'Dunne, kiu administras la oficejon de Esperanto-Asocio de Britio. Multaj aliaj, plej verŝajne, komunikis kun ŝi telefone, letere aŭ rete por mendi unu el la multaj servoj de EAB. Lastatempe ŝi konsentis intervjuiĝi por La Brita Esperantisto, kiu tiel prezentas ĉi tiun kernan personon en la brita movado.

Bildo

Fotis Chris Rushton.

LBE: Mi scias, Viv, ke vi estas ege okupata en la EAB-oficejo, kaj do dankon, ke vi trovis tempon por respondi al kelkaj demandoj. Unue bonvolu diri, kial vi eklernis Esperanton?

Viv: Honeste, ĉar nepris lerni la lingvon por sukcese labori ĉe Esperanto-Domo. Mi uzis la novan kurson Elementary…!: multe helpis mia instruistino, Angela Tellier. Mi partoprenis ankaŭ la semajnfinon ĉi tie, Course You Can, dum la aŭtuno. Ankaŭ tio helpis.

LBE: Sed ĉu Esperanto estas por vi nur laborilo?

Viv: Tute ne. Tre plaĉas al mi lerni la lingvon. Ĝi aktivigas la menson kaj, kiam vespere mi malfermas miajn Esperanto-librojn, mi ne povas ilin demeti. Gravas ankaŭ, ke mi sentas min parto de Esperantujo. Neniam mi forgesos la solenan malfermon de Esperanto-Domo: jen magia, mirinda tago. Mi estis tiom okupata, respondante al diversaj demandoj kaj simple babilante, ke mi eĉ maltrafis la bufedon!

LBE: Vi menciis librojn. Ĉu ŝatatan Esperanto-libron vi havas, aŭ ĉu ankoraŭ tro fruas en via Esperanto-vivo por demandi?

Viv: Eble iomete frue, jes. Sed ŝatatajn librojn mi ja havas: la novan EAB Mini-D, la vortaron de Fulcher kaj Long, kaj tiun de Butler. Ĉi-lasta tre malnovas… sed tre utilas!

LBE: Do, pro tiom da vortaroj, supozeble vi havas ŝatatan Esperanto-vorton.

Viv: Fakte, vortojn: 'Mi estas komencanto'. Malgraŭ tio, ke mi lernas Esperanton diable pli rapide ol en la lernejo la francan kaj la hispanan, mi devas konstati, ke genetike mi ne inklinas al lingvo-lernado, male al ciferoj. Sed mi fieras pri mia progreso ene de mallonga tempo. Tamen la frazo 'mi estas komencanto' donas al mi tempon por respondi kaj por paroli: tial ĝi tre utilas. Skribe kaj lege mi sentas min sufiĉe kompetenta, sed rilate la parolan lingvon mi bezonas iom pli da ekzercado. Sed EAB-anoj ne samtempe telefonu por proponi helpon!

LBE: Laborante en la oficejo de EAB, vi sendube akiras interesan perspektivon pri Esperanto en Britujo. Kiu viaopinie estas la plej granda problemo, kiu nin alfrontas — simile, la plej granda ŝanco por sukceso?

Viv: Humile, laŭ mi, la plej granda problemo estas nescio. 'Ĉiu parolas la anglan, do kial Esperanto?': jen la reago, kiam mi diras, kiel mi pergajnas mian vivon. Mi ĉiam replikas, menciante mian unuan renkontiĝon kun internacia komunikado: ni ricevis bazan retmesaĝon de iu en Germanujo pri nia librostoko, kaj jen la unua fojo, ke mi respondis en Esperanto. Tiel mi unuafoje uzis la lingvon, kiel Zamenhof volis, ke oni ĝin uzu. Kaj tiu simpla interŝanĝo pruvas, ke ne ĉiu parolas nian anglan lingvon.

LBE: Mi imagas, Viv, ke vi havas aliajn okupojn en la vivo ol Esperanto.

Viv: Certe. Sed kiel solpatrino, laboranta, kun du infanoj, mi ne disponas pri multe da tempo por hobioj. Tamen mi tre ŝatas la muzikon de Robbie Williams, elstara kanzonisto kaj Stoke-devena; ankaŭ ferii en Lowestoft, kien mi iris ĉiujare ekde infanaĝo. Kaj jes, plaĉas kuiri vegetare, portreti, promeni, kaj vendred-vespere sociumi en la drinkejo Plumtufo.

LBE: Ha, ĉu tio klarigas, kial dum mia lasta vizito ĉe la Plumtufo ne plu haveblis bona biero?

Viv: Momenton! Ĉu vi tiel sugestas, ke mi estas drinkemulo…?

LBE: Ne, ne, pardonu. Mi ŝercas, vere. Nun mi embarasiĝas. Ĉu vi foje spertas en la vivo momentojn embarasajn?

Viv: Jes. Mi memoras, en aprilo 1998, sur strando en Abersoch… sed ne! Tio nepre restu sekreto. Nepre. Kaj se tion vi mencios en La Brita Esperantisto, mi—

LBE: Bone, bone, tio estu kaj restu sekreto. Ni ŝanĝu la temon. Diru, se vi gajnus en la loterio grandan monsumon, kion vi farus?

Viv: Unue, mi dividus kun miaj plej proksimuloj. Parenteze, mi certe ne rezignus pri la laboro: mi tiom ĝuas. Certe mi donacus monon al la bonfaraj organizaĵoj al mi plej karaj: SCOPE kaj MIND. Kaj, se eble, mi volus averti kontraŭ monda varmiĝo, unu el la plej gravaj problemoj en la mondo. Nepras eduki niajn infanojn pri ekologiaj aferoj: ekzemple, kuraĝigi ilin recikligi.

LBE: Kiu plej influis vin en la vivo?

Viv: Miaj gepatroj, kiuj donis al mi i.a. amon, komprenemon kaj memfidon. Sed gravas tiurilate ankaŭ miaj infanoj: ĉiutage ili instruas al mi ion novan.

LBE: Kaj se morgaŭ vi mortus — gardu vin la spiritoj de niaj verdaj pioniroj — kiel ni memoru vin?

Viv: Kiel bona amikino, gaja kunulino… kaj feliĉa.

LBE: Viv, mi elkore dankas pro la intervjuo. Kaj bonŝancon pri ellernado de Esperanto!

La intervjuo estas farita en januaro 2004.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>