Rekte al la artikolo

Nombro neniel malbonaŭgura

<<  [956]  >>

Angela Tellier

Aliĝis al la komencanta kaj komencinta semajnfino en Barlastono — la staĝo t.n. Course You Can — fine de oktobro entute 18 homoj, sed pro diversaj familio- kaj sano-problemoj alvenis nur 13. Pesimisto pensus: 'Ha! Malbonaŭgura nombro'… kaj vere la kurso malbone komenciĝis. Lastminuta telefonvoko riceviĝis de unu el la kursinstruistoj, Paul Gubbins, kiu komence ne povis veni pro gripo.

Bildo

Koncentriĝas Kath Cuthbert kaj Chikako Otohara dum unu el la sesioj Course You Can. Tamen ĉu ili koncentriĝas pri la kartoj aŭ pri la lingvo — aŭ ĉu pri ambaŭ?

(Pli granda bildo)

Iom da cerbumado kaj plia telefonvoko akiris rezulton kaj Joyce Bunting tuj ensaltis la aŭton: post kelkaj horoj ŝi alvenis por transpreni respondecon pri la unua grupo. Tre koran dankon al ŝi! Partoprenantoj estis dividitaj en du grupojn sed komune spertis enkondukan sesion, distran vesperon kaj finan preleget-sesion. Ĉiuj bone interrilatis kaj ekde la komenco la grupo ĝeliĝis tiel bone, ke plezure estis instrui.

Kune ni spertis kutimajn lernigaĵojn kaj ludis diversajn surplankajn ludojn, trakribris tekstojn, amuziĝis per kantado kaj rolludado kaj ekzercis sensentajn krurojn per bela preskaŭ subpluva promeno al la fabriko Wedgwood. Vespere, post lacigaj tagoj, ni bele regalis nin en la trinkejo. Dimanĉmatene aperis Paul por instrui al la komencintoj; kaj ni dankas pro lia ĉeesto aparte pro la fakto, ke li ĵus ellitiĝis kaj ankoraŭ ne tute resaniĝis.

Kiel plu diri? Ĉu sukcesa? Nur partopreninto povus tion diri, sed mi ja ĝuis la semajnfinon. Sed ni rigardu la faktojn: pluraj aĉetis la novan kurson Elementary…!; kelkaj aliĝis al EAB; oni aĉetis diversajn librojn kaj lernomaterialojn; oni promesis veni al la venontjara brita kongreso; kaj oni propravole interŝanĝis adresojn por resti en kontakto unu kun la alia. Aŭguras bone.

Angela Tellier estas komisiito de Esperanto-Asocio de Britio pri edukaj aferoj. Ŝi kunaŭtoris i.a. la porinfanan Urso-kurson kaj preparas aliajn edukajn materialojn por EAB.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>