Rekte al la artikolo

Mia hobio

<<  [956]  >>

Mamed Madok'ba

Kiu estas la plej stranga hobio en la mondo? Sendube la mia kandidatiĝos kiel unu el la plej bizaraj, ĉar, kredu-nekredu, mi riparas abelojn kaj vespojn.

Principe abelojn, kiuj iomete pli utilas ol vespoj (tamen, kiam oni alportas al mi vunditan vespon aŭ iu telefonas, atentigante pri vespo suferanta, mi ĉiam pretas fari mian plejeblon por savi insektan vivon).

Memevidente mi ne povas savi la vivon de ĉiu paciento. Se temas pri vundo interna, mi apenaŭ povas helpi. Tiam plej saĝe estas kiom eble plej humane fini la vivon de la suferanto. Tamen se temas pri flugilo difektita (kaj plej ofte ja temas pri flugilo, la plej fajna kaj delikata parto de la insekto), mi povas apliki miajn savrimedojn, kiujn mi jam de pluraj jaroj evoluigas.

Ne imagu, ke mi tiel plentempe laboras. Pasintjare mi tiel savis nur dekon da insektoj. Problemo estas, ke multaj homoj neniam rekonas la suferadon de nura insekto; krome, la insekto mem, vundita, rapide perdas ĉiun emon vivi kaj tre rapide mortas. Sed, se oni rapide alportas al mi vunditon (kaj mi ĝojas konstati, ke pli kaj pli la instancoj, inkluzive de la polico, nun agnoskas mian pioniran laboron kaj ja kondukas al mi insektojn savotajn), mi tre ofte povas helpi la viktimon.

Ekzemple lastatempe oni portis al mi abelon atakitan de hundo. Kiel kutime, rompiĝis pro la atako unu el la flugiloj (kaj abelo sen flugilo similas al fromaĝo sen odoro; alivorte plene senvalora). Feliĉe, kaj jen la unika parto de mia hobio, mi scipovas ripari difektitan flugilon, rekonstruante la mankantan, foje forŝiritan flugilo-parton.

La sukceson de mia laboro mi ŝuldas al komputilo kaj aparte al cifereca fotilo. Per la fotilo mi povas tuj foti la insekton, aparte la korpo-parton ĉirkaŭ la mankanta aŭ difektita flugilo. Tuj mi komputile pritraktas la foton kaj, per aparta programo, povas elektronike krei bildon pri la flugilo, kiel ĝi devus esti. Surbaze de la komputila rekreaĵo, mi tiam formas novan flugilon el substanco nomata Riofin® kaj ĝin tre zorge kunligas — Riofin genetike perfekte kongruas kun la natura enhavo de abela aŭ vespa flugilo — al la restanta, vundita flugilo.

La tuta operacio (imagu la fajnecon de insekto-flugilo) daŭras minimume 18 horojn: tio eble klarigas, kial mi nur malmultajn abelojn aŭ vespojn povas savi ene de unu jaro. Poste la insekto mem devas esti flegata dum ĝenerale unu monato, ĝis ĝi plene resaniĝos kaj povos denove libere flugi en la freŝa aero.

Mi ne povas imagi pli kontentigan hobion. En tiu ĉi mondo, kie regas daŭraj suferado, perforto, mizero kaj tiel plu, savi la viveton de eĉ unu insekto redonas al la homo dignon kaj valoron. Por daŭrigi mian laboron, kaj por eventuale trejni aliajn insekto-kuracistojn, mi kreis propran karitatan fonduson, la Abelo-Riparistan Societon.

Donacoj estas bonvenaj: bv. sendi ilin al la redaktoro de La Brita Esperantisto, kiu certigos, ke la fonduso ilin ricevos.

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed jam de pli ol tri jardekoj loĝas en Birmingamo. Aktuale li estas matura studento pri zoologio kaj eklernis Esperanton en 2001 pere de interreta kurso.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>