Rekte al la artikolo

Daphne Lister, 1921-2003

<<  [956]  >>

Don Lord

Poemo, elektita de ŝia filino, Ruth, kiel tipa de ŝia vidpunkto, estis la unua en ŝia libro Ĝis Nun (1976). La titolo estas 'Konsolo':

La devo sen la amo
Netolerebla estas.
La amo por la devo
Sola preteksto restas.

Ne al mi plej gravas
Amoro kaj lascivo,
Sed mildigas ili
La gravaĵojn de la vivo!

Ŝi submetis Ĝis Nun en internacian konkurson plurlingvan kaj gajnis bronzan medalon.

Daphne estis persone, malgraŭ iom pesimisma vidpunkto, bona kamarado en la Manĉestra Esperanto-Societo, kie ŝi prezidis de 1960 ĝis 1962 kaj denove de 1974 ĝis 1976. Ŝi vicprezidantis inter 1962 kaj 1974 malgraŭ tio, ke respondecojn, ŝi diris, ŝi evitadis. Dum multaj jaroj ŝi kunaranĝis la programojn de la societo.

En 1939 Daphne aktoris en repertuara trupo. Ŝia patro, F.A. Carter, kontribuis dialekte al Huddersfield Examiner kaj al Yorkshire Post kaj do frue Daphne familiariĝis kun lingvaj nuancoj. En 1946 ŝi edziniĝis al d-ro Werner Lister, fuĝinto el nazia Germanujo. Lin ŝi postvivis. Nur tri universalajn kongresojn ŝi ĉeestis: Bournemouth (1949), Harrogate (1961) kaj Brighton (1989). Al ŝi vere ne plaĉis veturado.

Kiel esperantisto ŝi estis majstro. Ŝia kapablo tuj redoni familiarajn anglajn esprimojn en Esperanto estis rimarkinda. Foje ŝiaj brilaj proponoj aperis en 'Ĉiutaga Esperanto'.

Post falo, kiam ŝi frakasis al si la kokson, ŝi perdis memfidon: ŝi ne eliris la domon, se la vetero estis aĉa. En la lastaj jaroj ŝi malfortiĝis kaj ekloĝis unue en manĉestra ripozdomo, poste en notingama proksima al ŝia filino.

Daphne Lister estis unika en la Esperanto-mondo. William Auld, inter multaj aliaj, tre admiris ŝian 'trafan epigramecon' (lia esprimo). Oni sentas ŝian mankon. Ŝia spirito tamen daŭros tre longe en ŝiaj libroj kaj en la memoroj de tiuj, kiuj konis ŝin.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>