Rekte al la artikolo

El pasintaj paĝoj — Pri mi mem

<<  [957]  >>

Kompilis Hilary Chapman

John Merchant, naskita en Sheffield en 1872, estis prezidanto de BEA de 1922 ĝis 1931. Ĉi tiu memportreto estas unu el tre malmultaj kontribuoj en Esperanto en LBE en junio 1924. Krome Merchant estis verkisto: aperis en 1931 Kompatinda Klem kaj en 1936 Tri Angloj Alilande.

Antaŭ dudek jaroj certa homo, kiun mi tre amas, sed kiu tamen meritas mian malestimon, ĉar li posedas multajn kulpojn, legis en franca ĵurnalo pri Esperanto kaj pri la ebleco konatiĝi kun homoj en diversaj landoj per akiro de tiu facile lernebla lingvo. Kvankam li dubis pri la vereco de la pretendoj, li aĉetis lernolibron kaj iom studis la lingvon. Je sia granda surprizo, post kelkaj semajnoj li povis kompreni librojn verkitajn de homoj el aliaj landoj, kaj sukcesis korespondadi kun alilanduloj pri multe da gravaj temoj.

Iom poste li decidis dediĉi sian malgrandan povon por propagandi la lingvon inter ĉiuj homoj, kiujn li renkontos, ĉar li jam havis sinceran kredon pri la afero.

Li kredis, ke Esperanto taŭgas esti la internacia helpa lingvo por la homaro. Ke, per tiu simpla lingvo, la diversaj nacioj povus havi pli bonan scion pri aliaj nacioj, kaj tiamaniere fariĝus pli bonaj amikoj unu kun la aliaj. Ke la Bona Dio vere intencis, ke la homoj estu fratoj kaj vivu en amikeco unu kun la aliaj. Ke milito inter la nacioj estas ĝenerale la rezulto de malkompreno, kaj ke per Esperanto la plejmulto da malkomprenoj nepre malaperus, kaj la homoj fariĝus unu granda rondo familia.

Havante tiun kredon, li senĉese laboradis por disvastigi la lingvon en ĉiuj kampoj, kaj unu tagon la Brita Esperantistaro elektis tiun simplan homon kiel Prezidanton de ilia Asocio. Ne pro tio, ke li posedas grandan kapablecon, aŭ bonan edukadon, aŭ riĉaĵon, sed verŝajne ĉar ili kredis, ke li estas sincera kaj honesta samideano, kiu penos plenumi siajn devojn fidele por la profito de la sankta afero.

Li petis, je la tago de sia elekto, por la senĉesa subtenado kaj simpatia helpo de ĉiu samideano; kaj mi ĝojas diri, ke li ricevis de ĉiuj la plej bonan helpon kaj kuraĝigon. De Aberdeen en la nordo ĝis Brighton en la sudo la Esperantistoj helpis lin tutkore. Kien ajn li iris, oni bonvenigis lin amike kaj ofte kun entuziasmo. Kaj lia koro hodiaŭ estas plena de dankeco pro tiuj agoj de frateco kaj amo.

En la urbo Chester, antaŭ kelkaj tagoj, oni elektis lin Prezidanto por la tria fojo, kaj li denove sentas, ke tiu granda privilegio ne povus esti sukcesplene subtenata se li ne scius, ke li senĉese ricevos la saman amikecon de siaj samideanoj kiel en la pasinteco. Sola, li certe malsukcesus, sed kun via helpo la venko de nia sankta afero estos nepra.

Nur iom plu da laborado kaj pacienco, kaj ni atingos la celon en gloro. Gesamideanoj, tiu simpla, humila homo dankas vin per la tuta koro pro ĉiuj viaj agoj de helpo en la pasintaj jaroj, kaj prenas novan forton hodiaŭ el la scio, ke vi daŭre subtenos lin en la estonteco. Vi bone komprenas, ke mi nur skribis pri mi mem en tiuj ĉi linioj: sed kiam mi laboras por Esperanto mi ĉiam pensas ne pri mi, sed pri ni, kaj pri nia komuna laboro por la sankta celo de nia kara majstro Zamenhof — fari el la homaro unu mondan frataron de homa amo.

John Merchant

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>